Estrara interkonsili^go, lundon 11. junio, semajno 24, 2007 (prokrastita de ^jaùdo le 7a de junio). PROTOKOLO PARTOPRENIS: Jardar E. Abrahamsen (en Trondheim), Ulf Lunde (en Os), Douglas Draper (en Oslo), Eli Fitjar (en Svedio), Arne Olav Mjøen (en Trondheim). Antaùavertis nepovon partopreni: Anne Karin Bondhus (kasisto). 0. La TAGORDO: aprobita, post aldono de plia punkto (11) pri preparo de diskutoj dum la landa kongreso. 1. PROTOKOLO de la ANTAÙA INTERKONSILI^GO (lundon 30. aprilo, semajno 18): aprobita. 2. La INVESTOJ. Mankas raporto de la kasisto, sed ni havas la ^generalan impreson ke la borsoj bele kreskis ^gis la pasinta semajno, kaj ke la lastsemajna faleto estas bremsita. 3. KLUBAJ nova^joj: Hamar kaj Tromsø sendis jarraportojn. En Hamar la aktivado estas minimuma. En Tromsø la membroj multe voja^gas - kaj praktikas Esperanton en eksterlando. Oslo sendas sian libroekspozicieton inter la bibliotekfilioj de Bærum. 4. SALUTONTO al la UK: Ni konstatis ke neniu norvego ali^gis al la kongreso en Japanio - ^ce nia Turisma Servo nek rekte al UEA. 5. E-TEKSTOJ en TTT-ejoj de ORGANIZOJ. Al la plisimpligita propono kiun Douglas sendis al nel-inform (^c 60 membroj) respondis neniu. Al lia origina invito respondis nur 2 (du). Ankaù en la finna diskutlisto, EAF-agadas, oni komencis diskuti la saman ideon. Ni vidu ^cu ili trovos novan metodon. 6. Konfirmo de decidoj faritaj retpo^ste a) protestoj al NEL pri la SAKRA^JOKONKURSO DE NJE: La NEL-estraro verkis komunikon pri tio en N.E-isto 3 (p.38), ke la estraro de NEL ne decidas pri aferoj de NJE. b) VOJA^GOSUBVENCIO por la LANDA KONGRESO. Venis nur unu peto: de la klubo de Tromsø. Sed ^sajne pluraj kluboj ne estas reprezentotaj inter la ali^gintoj. Ni petis 10 000 kr. de la Legaco Uhlen kaj ^gi asignis 8 000. Ni diskonigu ke restas 5 000 kronoj uzeblaj, tiel ke voja^gelspezoj ne estu malhelpo. c) FLOROJN por la FUNEBRO de TRON ØGRIM kovras NEL. Sed en estontaj kazoj ni atentu ^cu ankaù donaco al iu bona celo estas same bonvena. 7. ^Cu represi la koloran BRO^SURON "SPRÅKET UTEN GRENSER" (Chr. Moe, 2000)? La presejo (Bryn trykkservice) ser^cas la enkomputilan originalon*. Ni lasu la demandon al la venonta estraro. 8. FORENINGEN NORDEN. La jarkotizo plialti^gis de 300 al 500 kronoj. ^Cu eksi^gi? Ni unue esploru ^ce la E-Asocio de Litovio, tiu el la baltaj landoj kie Esperanto relative bone floras, ^cu eblas ia kunlaboro pri ekuzado de Esperanto en la Nordia Asocio en ties rilatoj kun Litovio aù alia lando. Se tio ne portos fruktojn, ni eksi^gu ekde la venonta jaro, ^car ni ne povas ion kontribui, kaj ni ankaù ne havas profiton el la membreco. 9. La estraro de la ELDONEJO proponas MALFONDI^GON. Se tio reali^gos, NEL povos transpreni la nomon kaj la ISBN-numeron por uzo ^ce eventualaj ontaj eldonoj. Tiukaze en praktiko temos nur pri pajla sekcio de NEL. ^Ce eventuala malfondo la librostokoj - de importitaj kaj de memproduktitaj libroj k.s. - transiros al NEL. Estos daùra bezono por vendado el tiuj stokoj kaj ver^sajne ankaù por modesta pluimportado. Do necesas ^ciukaze trovi homo(j)n kiu(j) povos respondeci pri tia "libroservo". Kaj ^ciukaze ne eblos financi la domluon el tiu vendado, tiel ke la parton de la Eldonejo devos transpreni NEL kaj la Oslo-klubo. 10. NOVA LABORPLANO. Grandajn partojn de la malnova plano ni povos proponi konservi, sed la alineon pri interretaj kursoj necesas reformuli: pri Esperanto Viva ni longe atendas revizion de la aùtoro, Ian Fantom, kaj la oferton pri akompano de novuloj al eksterlandaj aran^goj necesas modifi al "helpo interkontaktigi membrojn kiuj iros al aran^goj ....". Pri Esperanto-nytt okazos aparta diskuto en la landa kunveno. 11. Diskutoj dum la landa kongreso a) La PROPONO MALFONDI ESPERANTO-NYTT. Ni opinias ke ni bezonas ian informilon, ekz-e en informbudoj, sed ne estas klare kian. Necesas almenaù trovi formon kiu voligos la membrojn disdoni tian informilon, se entute la formo de informilo estas la problemo tiukaze. Tamen la bezono de ia informilo estos sendependa de la decidoj pri Esperanto-nytt. b) Proponoj pri ESPERANTONIA. Eventuala ofta luigo de la ejo donos grandajn enspezojn - sed nur post plibeligo. Necesas trovi homojn kiuj povos ^ci tion entrepreni. La domkomisiono jam faris multajn plibonigojn. c) Proponoj por SAVI la EKONOMION. Ni prezentas kvar proponojn, kiujn eblos apliki kombine. Ni lasu al la landa kunveno decidi kiujn aprobi kaj ^gis kioma grado.. La interkonsili^go DAÙRIS de 19.35 ^gis 21.37. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. Tio estis la LASTA ESTRARA INTERKONSILI^GO ANTAÙ la LANDA KONGRESO. Protokolis Douglas _______________ *Sed bedaùras ke ili ne plu havas ^gin