Estrara interkonsili^go, lundon 30. aprilo, semajno 18, 2007. P R O T O K O L O PARTOPRENIS: Jardar E. Abrahamsen (ekde pkt.4; en Trondheim), Ulf Lunde (en Os; kunvengvidanto), Anne Karin Bondhus (en Stavanger), Douglas Draper (en Oslo), Eli Fitjar (en Bergen), Arne Olav Mjųen (en Trondheim). 0. La TAGORDO: aprobita. 1. Protokolo de la ANTAŁA INTERKONSILI^GO (^jałdon 29 marto, sem. 13): aprobita. 2. VALOROJ DE NIAJ INVESTOJ. Skagen Avkastning: 101 355 kr - kresko de 652 kr post la lasta interkonsili^go. Skagen Vekst: 60 032 kr - kresko de 2809 post la lasta interkonsili^go. 3. JARKALKULO 2005 kaj 2006. Ni aprobis la jarkalkulon 2006, kondi^ce ke la revizoro ne havos rimarkigojn. Ambał jarkalkuloj estas senditaj al li. "^Suldoj al ni: .... ILEI-kotizoj de la norvega sekcio de ILEI por 05/06 .... 3168 kr": Aldoni^gu noto, ke tiu mono nur atendas transigon el la ILEI-konto. 4. JARRAPORTO 2006. Estis faritaj kelkaj ^gustigoj kaj aldonetoj post la lasta estrara pritrakto. Restas farota la membrostatistiko: ^gin kalkulos Anne Karin tre baldał. Jardar komencis verki konkludon, kiun ni provizore aprobis. Li aldonos lastan resuman frazon kaj ni fine ^ciuj kontrolos la tutan raporton retpo^ste. 5. EKONOMIO. Kiel rebilanci la regulajn spezojn de NEL post la plialtigoj de la domluo? Ni prezentu en N.E-isto kvar proponojn: A:. altigo de la kotizoj por plenkreskulaj membroj, B: alvoko pri libervolaj kontribuoj, C: ^sparo per malfondo de E-nytt (ev. nur redukto de la nombro de la senpagaj abonoj) kaj ^C: enspezigo per luigo de Esperantonia. - atentigante ke ili certagrade kombineblas, sed certagrade ankał koncepteblas kiel alternativoj, ekz-e A kaj B. En la landa kunveno bazaj decidoj pri C kaj ^C ver^sajne estos jam faritaj dum la trakto de la antałaj proponoj (pri respektive E-nytt kaj Esperantonia; vd. la vicordon sub pkt. 10 ^ci-sube). La landa kunveno ne povos decidi pri ekzaktaj sumoj, tamen povos doni konsilojn, ekz-e ke ni reduktu la nombron de senpagaj abonantoj de E-nytt, ał alprenu decidojn kun kvanta limo, ekz-e ke ni altigu la kotizon per maksimume 50 kronoj. Por unufojaj investoj, ekz-e por plibeligo de Esperantonia (i.a. cele al luigo) eblas peti financadon per la Legaco Uhlen. KIEL NI PAGU POR LA TUB-RIPAROJ en Esperantonia? La apartamentanaro (sameiet) pruntis la tutan sumon (9,1 milionojn) je 5%-interezo dum 20 jaroj. Esperantonia havas 2,24% de la tuta areo de la domego kaj surbaze de tio ni (NEL, la Oslo-klubo kaj la Eldonejo kune) pagu po 1140 kr monate (ekde julio 2006), sed ni ricevos certan kontantan sumon kiel kompenson por tio ke ^ce ni ne okazis laboro pri banejo ał kuirejo (kiajn ni ja ne havas). Ver^sajne la unuopaj apartamentanoj rajtos elekti pagi sian parton per unufoja sumo, kaj tiel unue volis fari ankał ni. Sed nun ni - la estraro de NEL - taksas ke valoros konservi la ricevitan monon kaj investi ^gin longtempe, ricevonte almenał 10% profiton. Per tio ni gajnos la (almenał) 5%an diferencon. Ni proponu tion al nia revizoro kaj al la aliaj estraroj. 6. ELDONEJO ESPERANTO. Ties estraro proponas malfondon. NEL estas membro de la Eldonejo kaj sekve havas vo^cdonrajton. De longe la Eldonejo apenał eldonas ion novan; la ^cefa agado estas - krom vendado de jamaj propraj eldona^joj - perado de libroj kaj perioda^joj el eksterlando al la membroj de NEL. Malfondo ne helpos pri la ekonomia situacio, kiu ^suldi^gas al la malkresko de la membraro kaj al tio ke nun la membroj mem povas mendi librojn el eksterlando kaj pagi per kreditkarto. Sed malfondo forigos la devon trovi tri estraranojn + anstatałanton, kiujn postulas la statuto de la Eldonejo. Se la agadon transprenos "Eldoneja fako de NEL", ^gi eble rajtos konservi la ISBN-numeron kaj la bankkonton. Arne Olav verkos koncizan prezenton de la situacio por Norvega Esperantisto. 7. ESPERANTONIA: LA PROPONO DE SIGNE. Signe kontrałas ^cian koncizigon de sia raporto por N.E-isto. Ni decidis enmeti la tutan tekston. Douglas aldonos sian "alian perspektivon" pri Esperantonia. 8. LABORPLANO 2007 - 2009. ^Generale la antała estas bona kaj pluvalidiginda, kvankam kelkaj celoj ne estas plenumitaj, ekz-e pri prelegoj en lernejoj. La nova plano devos enhavi novan tekston pri E-nytt kaj ion pri Esperantonia, sed ne eblas malneti tiojn jam nun antał la debatoj en la landa kunveno. En N.E-isto ni devas simple aperigi la malnovan planon kun instigo al la membroj proponi modifojn. Sed ni avertu ke ni havas ege limigitajn laborfortojn por realigi bonajn celojn. 9. FARTO DE LA LOKAJ KLUBOJ. Ałdi^gis raportoj, ke la kluboj de Bryne kaj Hamar ne bone fartas, pro malsano inter la membroj. En Tromsų plej aktivas tri familioj, kun infanoj, kaj ili foje kunvenas, sed ne verkas raportojn. 10. PLANADO DE LA LANDA KONGRESO kaj tagordo por la Landa Kunveno. Konvenos aran^gi unue la ^generalan kunvenon de la Eldonejo por havi decidon pri eventuala malfondo antał la trakto de la aliaj proponoj. Poste en la landa kunveno, ni vicordigu la "ensenditajn proponojn" jene: 1. sekvoj por NEL de eventuala malfondo de la Eldonejo. 2. propono de malfondo de E-nytt 3. postulo pli bone organizi la mastrumadon de Esperantonia, alternative forvendi ^gin 4. proponoj por rebilanci la ekonomion. VOJA^GOSUBVENCIO. La estraro de la Legaco Uhlen ankorał ne kunsidis, do ni ankorał ne scias ^cu kaj kiom ili asignos. Sekve ne eblos sisteme trakti eventualajn petskribojn antał la limdato por la landa kongreso (15. majo). Do ni metu kiel limdaton sabaton 26. majo (semajno 21 - pentekosto) kaj instigu petontojn ali^gi al la landa kongreso kun rezervo pri manko de voja^gomono. 11. Flamis vigla debato en nel-diskut antał kelkaj semajnoj pri la UTILO AŁ MALUTILO DE E-NYTT. Douglas verkis koncizan prezenton de la vidpunktoj por N.E-isto kun instigo sendi reagojn ^gis ał dum la landa kunveno. 12. NORVEGA ESPERANTISTO. ^Sajnas ke ^ci tiu numero ampleksos 36 ał 40 pa^gojn, kun la jarraporto kaj aliaj dokumentoj por la landa kunveno. Tiuj ^ci povus konsistigi "suplementon" enpa^gigotan aparte, por mal^sar^gi Judith, nian grafikiston, pro kiu ni limigis N.E-isto al 16 pa^goj. ^Si tamen pretas fari escepton por ^ci tiu numero, kaj enpa^gigi la tuton. 13. Eventuala^joj. Frank Pape (Bergen) havas ideon pri KOMPUTILA LUDO, kiun li proponas esperantigi, tiel ke la ludantoj senintence lernos iom da Esperanto. Li petas prezenton en la landa kongreso. Tamen nek li mem nek NEL havas tempon ał fortojn por realigi la projekton, kaj tial ni ne prezentos ^gin en la jam plenplena n-ro 3 de N.E-isto, (sed eblos disdoni informfoliojn pri ^gi en la landa kongreso) kaj ni konsilas al li sendi la proponon rekte al iu internacia komputila laborgrupo. La interkonsili^go DAŁRIS de 19.35 ^gis 22.40. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. La VENONTA INTERKONSILI^GO: ^jałdon la 7an de junio (semajno 23)*. Protokolis Douglas _____________________ *prokrastita al lundo la 11a de junio (semajno 24).