ESTRARA INTERKONSILI^GO ^jałdon 14. decembro, semajno 50, 2006. P R O T O K O L O PARTOPRENIS: Ulf Lunde (en Os), Anne Karin Bondhus (en Stavanger), Douglas Draper (en Oslo), Eli Fitjar (en Bergen), Arne Olav Mjųen kaj Herman Ranes (ambał en Trondheim, sed ne samloke). Jardar E. Abrahamsen antałavertis, ke li ne povos partopreni . 0. La TAGORDO: aprobita.. 1. Protokolo de la ANTAŁA INTERKONSILI^GO (^jałdon 2 novembro, sem. 44): Sub pkt. 2 ni modifis la priskribon de la procedo por trakto de nepagintoj. Anstatał "sed jarfine ni skribu denove al ili demandante ^cu vere estis ilia intenco eksi^gi, kaj ofertante postsendi la lastajn numerojn se ili tamen pagos" staru: "sed jarfine ni sendu al ili la lastan numeron de Norvega Esperantisto kun oferto remembri^gi por la venonta jaro" Kun tiu ^san^go ni aprobis la protokolon. 2. VALOROJ DE NIAJ INVESTOJ. Skagen Avkastning: 98 606 kr - kresko de 580 kr. (post la lasta estrara interkonsili^go) Skagen Vekst: 54 407 kr - kresko de 2561 kr. (post la lasta estrara interkonsili^go) ^Cu transigi monon inter la fondusoj ni konsideru en ^ciu estrara interkonsili^go. 3. FARTO DE LA KLUBOJ Trondheim. Progresas la kurso, kun 7 komencantoj. Orientaj kluboj. Nur internaj kunvenoj. Bergen. La grupo revivi^gīs: venis sep membroj al la lasta kunveno, kaj tri pliaj estis alie okupitaj.. Kristiansand. Unua provo kontaktigi la 3 junulojn ne sukcesis. Telefona esploro montris ke unu el ili perdis intereson, sed alia volas havi kontakton. La kluba prezidanto provos denove. 4. NEPAGINTOJ. Post dissendo de nova pagiga letero restas nur 12 nepagintoj el antałaj 43, dum 2 eksi^gis. La 12 inkluzivas plurajn relative aktivajn membrojn, kiuj supozeble pagos kiun ili ricevos novan leteron kun la numero 6 de Norvega Esperantisto. El ^c 30 a^cetintoj de lernolibroj k.s. kiuj ricevis varbleteron en oktobro, membri^gis neniu. 5. PRITAKSO DE LA SEMINARIO. ^Generale sukcesa, danke precipe al la enga^gi^go de la preleganto, Elna Matland. La finaj ekzercetoj pri verkado donis amuzan postludon. Partoprenis pli multaj ol la antałajn fojojn, kredeble pro la redukto de 12 al 4 horoj. Sed la grupoj havis tro malmulte da tempo por la diskutoj, kaj eble alian fojon ni plilongigu la tuton al 5 horoj, sed ne pli. Estis doma^ge ke kvin kluboj tute ne partoprenis. 6. TTT-EJOJ DE KOMUNUMOJ (vd. la novembran protokolon, pkt. 7 a1). Anne Karin sendos sian proponon retpo^ste, tiel ke ni povos skribi al kelkaj komunumoj antał la jarfino. 7. ENPA^GIGADO, PRESADO KAJ EKSPEDADO DE NORVEGA ESPERANTISTO. ^Car neniu transprenonto de la enpa^giga kaj grafika laboro anoncis sin, Judith E. Abrahamsen (Trondheim) pretas dałre fari tion venontjare se ni limigos la gazeton al 16 pa^goj (inkl. la 4 junularajn pa^gojn). Foje ni povos enkrampi kroman materialon pli simple enpa^gigitan, sed ^si ne ^satos ke tio estu kutimo. La meza pa^gonombro ^ci-jare estas 22 se ni lasas la jarraporton k.s. ekster la kalkulo, do necesos redukti la konstantajn noticojn kaj kolekti kelkajn artikolojn por foja mezpa^ga suplemento ał simple ellasi ilin. Sed ni evitu redukti Inter Ni Dirite (nun 4 pa^gan). Kun tiuj kondi^coj ni akceptas la porponon de Judith. Por mal^sar^gi Judith kaj Jardar pri la ekspeda laboro Judith ser^cis novan presejon en Oslo. Venis dum la interkonsili^go du prezofertoj el Oslo kaj nova rabata oferto de nia jama presejo en Trondhejmo. Se presigi en Oslo, Judith malfacile povos antałkontroli la preskvaliton. Kontrał kroma pago eblas komisii la adresadon al presejo, sed ankał tion necesos administri, kaj ni perdos la detalan kontrolon pri tiu procezo. Ne eblis fari tujan decidon pri tiuj elektoj. 8. Progreso de la TUBISTA LABORO EN ESPERANTONIA. (Informo.) Ankorał restas farota iom da farbado. Du relative ampleksajn likojn - en la interna kelo kaj tra la plafono de nia oficejo - ni antał nelonge malkovris kaj raportis. La finaj fazoj de la laboro iom malfrui^gis, tiel ke la domestraro antałvidas ricevon de fakturo pri la tuto iam en decembro. Sekve la planata ^generala kunveno por formale decidi pri prunto kaj pago povos okazi ne pli frue ol en februaro/marto. 9. Teksto por la JARLIBRO DE UEA 2007. Ni ne havas ^san^gojn, krom al^gustigo de la membronombro. 10. PRIJU^GO DE ESPERANTO-NYTT DUM 2006 surbaze de la kriterioj menciitaj en la estrara decido la 8an de decembro 2005. Efektive temas pri priju^go de la tuta situacio por nia informilo. En la du lastaj jaroj perdi^gis 25 abonantoj (12 mesa^gis ke ili ne volas pluaboni) dum nur 6 novaj venis. Sed rektaj reagoj pri la gazeto ne estas registritaj. La estraro trovas la kvaliton de la nuna jarkolekto tre bona - kaj la grafiko kaj la lingva / ^jurnalista prezento de la raportoj. Ni bedałras la hierałan sciigon de Jardar ke li ne povos dałrigi tiun laboron venontjare pro premo de siaj profesiaj devoj. Estas ege malfacile trovi membron kiu povos transpreni la redaktoran taskon kaj trovi tałgan materialon - kiu ajn estu la redakcia linio estonte. Tamen la venonta numero de Esperanto-nytt aperos lałplane nur en marto, kaj ni provizore konkludis ke ^ciuj estraranoj tenu la okulojn malfermaj kaj provu kolekti materialon ał nur ideojn, kaj ke ni retaksu la situacion surbaze de tio en nia februara interkonsili^go. 11. Peto pri FORPERMESO DE LA PREZIDANTO pro laboraj devoj kaj konsideroj. Kun bedałro ni akceptas ke la laborsituacio de Jardar en la universitato ne permesas al li partopreni en la estrara laboro en la periodo ^gis la venonta landa kunveno. Ulf, kiel vicprezidanto, transprenas la respondecon kaj taskojn de la prezidanto pri la estrara laboro. 12. Eventuala^joj. Neniuj. La interkonsili^go DAŁRIS de 19.30 ^gis 21.45. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. La VENONTA INTERKONSILI^GO: ^jałdon la 18an de januaro (semajno 3). Protokolis Douglas