Estrara interkonsili^go, ^jałdon 14. septembro, semajno 37, 2006. P r o t o k o l o PARTOPRENIS: Jardar E. Abrahamsen (en Trondheim), Anne Karin Bondhus (en Stavanger), Douglas Draper (en Oslo), Arne Olav Mjųen kaj Herman Ranes (ambał en Trondheim, sed malkune). Ulf Lunde ankorał ne revenis de vizito al Ruslando. Eli Fitjar ankorał havas forpermeson. 0. La TAGORDO: aprobita. 1. Protokolo de la ANTAŁA INTERKONSILI^GO (^jałdon 10 ałgusto, sem. 32). Aprobita. 2. INVESTO DE NIA KAPITALO: raporto de la kasisto. Post la lasta raporto (ałgusta protokolo: piednoto) nia investo en Skagen Avkastning kreskis per 744 kronoj al 106 991 kr kaj tiu en Skagen Vekst per 2021 kr al 49 481 kr. Interalie ^car multaj membroj ankorał ne pagis sian kotizon por 2006 (vd. pkt.7 ^ci-sube), Anne Karin ver^sajne devos repreni iom da mono el Skagen Avkastning (sed tio estas senpaga). 3. SEMINARIO. Ni reduktu la programon de du tagoj al unu, kaj al nur 4 horoj (kaj rezignos pri ^stata subvencio). Tiam espereble pli da membroj povos partopreni. Dato: diman^co la 12a de novembro, de la 12a horo ^gis la 14a kaj de la 15a ^gis la 17a. Ni celu ke la membroj - se eble - kolekti^gu kvinloke lałregione: Ųstlandet (en Oslo), Rogaland, Bergen, Trondheim kaj Tromsų. Tamen eblu ankał kolekti^goj en aliaj lokoj ał izole. Kontaktado inter la grupoj okazu per telefono kaj lałeble ankał per komputiloj (krom dum gruplaboroj kaj pałzoj). Temoj: 1. la historio de la E-movado en Norvegio. Elna Matland pretas ion prezenti - pertelefona prelego kun antałe dissenditaj nota^joj kaj grupdiskutoj. Dałro: 2-3 horoj. 2. Ia "verkada metiejo". La partoprenantoj ekz-e verku tekstojn lał donitaj "^slosiloj". Anne Karin (kaj aliaj) ser^cos kaj preparos ideojn por stimuli tian "ludon". Kunordigonto: Douglas. 4. Oferto al KOMUNUMOJ kaj ORGANIZOJ traduki ties RETPA^GOJN ESPERANTEN. KOMUNUMOJ: Ni instigu ilin sekvi la bonan ekzemplon de Eidsvoll prezentante sin ankał en Esperanto. Unue ni prove turnu nin al kelkaj komunumoj en la proksimo de Eidsvoll, kiuj jam havas pa^gon ekz-e en la angla. Prefere ni sendu al ili pretan tekston en Esperanto, ^car tiam ili ver^sajne pli facile jesos. Aliflanke tio donos al ni multan traduklaboron, kiu eble estos vana, se ili ne akceptos. Do ni antałtraduku en kelkaj kazoj kie komunumo jam afi^sis koncizan kaj facilan tekston, sed en aliaj ni nur sendu leteron, kaj poste ni komparu la rezultojn. Formulante la leteron ni ne "reklamu" pri la ideologio de Esperanto, sed estu pragmataj, celante nur afi^sigi E-ligilon kaj -tekston. ORGANIZOJ: Ni invitu la membrojn, per la retlisto NEL-inform ał Norvega Esperantisto, skribi al ni en kiuj aliaj organizoj ili membras - prefere tiaj kun TTT-ejo kaj pa^go en la angla - kaj indiku ^cu pasive ał aktive, kaj ^cu ili persone konas iun gvidanton de la organizo. Surbaze de tio ni petos po unu el ili oferti al la koncerna organizo Esperantan tradukon de la anglalingva ał alia pa^go. Responsulo: Douglas 5. Te^hnika^joj en Esperantonia. a) NOVA TELEFONO. Herman instalis IP-telefonon kun retkonekto, kiu en la dałro estos malpli kosta, ^car oni pagas nur por la uzado, ne por abono. Sed ne eblos uzi niajn nunajn ISDN-telefonaparatojn kun ^gi, kaj tial li a^cetis malmultekostan analogan (ne-ISDN-) aparaton. Bedałrinde ^gi ^sajnas netałga por telefonaj interkonsili^goj (pluropa uzo), interalie ^car ne eblas dumvoke en- kaj el^salti la lałtparolilan funkcion. Douglas petos konsilojn en la butiko kie ^gi estas a^cetita. Ne haveblas multaj tiaj telefonoj, kaj la bonaj (senfadenaj) estas multekostaj. Herman (kaj aliaj estraranoj) esploros, kio haveblas sur la merkato. b) KOMPUTILO. Necesas transigi la K-DISKILON el la malnova ma^sino al la nova, sed tio ne estas tute simpla afero. Herman ne antałvidas novan viziton al Oslo, kaj Marit ne antałvidas povi veni al Esperantonia. Douglas demandos al Filip van Laenen (Bęrum), ^cu iam konvenos al li veni kaj ^cu li povos fari tiun transigon. Intertempe necesas improvizi sekurecan kopiadon (per sendado al la ma^sno de Herman) de la plej gravaj dosieroj kaj mesa^goj. 6. DOMLUO. Douglas informi^gis ke nur post la fino de la tubara renovigo - en novembro - oni komencos kalkuli kiom ni devos pagi ał rericevos. 7. NEPAGINTOJ. Antał iom pli ol tri semajnoj 58 membroj - kvarono de la tuta membraro - ankorał ne pagis sian kotizon por 2006. Pli ol duono de ili (la Oslo-anoj) poste ricevis pagigan leteron - kaj la senretpo^stuloj ankał novan ^girilon - sed nur unu el ^ciuj pagis. Anne Karin sendos apartan leteron kun nova ^girilo al ili. Se ankorał restos multaj nepagintoj kiam ni preparos Norvega Esperantisto n-ron 5, ni prezentos la aferon kiel organizan katastrofon sur la frontpa^go. 8. LOKAJ KLUBOJ. Tromsų: ia minimuma aktivado. Trondheim: perafi^se kaj -flugfolie informos surstrate postmorgał kaj provos varbi por kurso. Oslo: kunvenoj dufoje monate kun ^c 10 membroj. Sarpsborg: nur 4-5 aktivaj membroj. Pałzos pro forvoja^go de pluraj. Studenta societo: aran^gis informkunvenon, sed nur 3 ali^gis al kurso. Du el la trikapa elektita estraro studas unu jaron en Usono, sed du plia^gaj Osloklubanoj restudenti^gas. Kristiansand: Anne Karin skribos al la novaj membroj tie kune kun la informoj pri la seminario. Okcidentaj kluboj: nenio nova. Estas problemo ke la estraranoj kiuj respondecas pri kontakto kun kluboj en sia regiono forgesas enketi sufi^ce frue ^ce ili antał estrara interkonsili^go. Estontece Douglas memorigos nin pri tio semajnon antałe. Tamen estas ankał duboj pri la neceso de tiom oftaj interparoloj kun la kluboj. Cirkulerojn al la kluboj (vd. la ałgustan protokolon) prizorgos Douglas. 9. Eventuala^joj. a) VENDADO de HEREDITAJ LIBROJ post la apero de la listo en Norvega Esperantisto n-ro 3: unu membro a^cetis librojn - por 300 kr. b) "LERNOTAGOJ POR PLENKRESKULOJ" / Lęringsdager for voksne (aran^go de la Ministerio pri Scioj kaj Voksenopplęringsforbundet). Ni partoprenis en informbudo de nia studasocio en 6-hora foiro ^jałdon la 8an de septembro disdonante flugfoliojn pri Esperanto. c) Rolf Bergh (Sarpsborg) planis transporti al NIA LIBRARO EN HAMAR librojn hereditajn de Johan Rosbach, sed tamen ne faris, pro timo ke la aldono povos provoki la estron de la publika biblioteko nuligi la kontrakton kun ni (vd. la ałgustan protokolon, pkt. 7 a). La interkonsili^go DAŁRIS de 19.05 ^gis 21.00. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. VENONTA INTERKONSILI^GO: ^jałdon la 5an de oktobro (semajno 40) je la 19a. Protokolis Douglas