Norvega E-Ligo Estrara interkonsili^go, ^jaùdon 23. februaro, semajno 8, 2006. Protokolo PARTOPRENIS: Anne Karin Bondhus (en Stavanger), Douglas Draper (en Oslo), Arne Olav Mjøen kaj Herman Ranes (ambaù en Trondheim, sed ne samloke). 0. La TAGORDO: aprobita, kun aldono de 6 ^c) (informo) kaj 7 (proponoj de la domkomisiono). Ni konstatis ke la interkonsili^go NE ESTAS DECIDPOVA, pro foresto de la prezidanto kaj la vicprezidanto. Niaj konkludoj tial ne estos validaj ^gis eventuale konfirmos ilin plimulto de la estraro, aù retpo^ste aù per nova telefona interkonsili^go*. 1. La protokolo de la ANTAÙA INTERKONSILI^GO la 12an de januaro: aprobita. 2. INVESTO DE NIA KAPITALO, raporto de la kasisto. La 100 000 kr. en Skagen Avkastning kreskis per 6009 kr (562 post nia januara interkonsili^go) kaj la 20 000 en Skagen Vekst per 6 175 (1 115 kr post nia januara interkonsili^go), sume per 12 184 kr (1677 post nia januara interkonsili^go). 3. LA FARTO DE NIAJ KLUBOJ. Bergen: Ni havas retpo^stan informon de Eli Fitjar, ke la klubo kunsidis merkredon 15. februaro, elektis novan estraron kaj planis kunveni neformale unu fojon monate. ^Gi do veki^gis post plurjara "dormo". Ingebjørg Rambjør estas denove prezidanto. Stavanger, Bryne: Anne Karin ne aùdis de ili. Kristiansand: Kunvenis en decembro. Tønsberg: De pli ol du jaroj estas neniu aktivado kaj la plej multaj membroj defalis (pluraj forlasis la distrikton). Douglas diskutis la situacion telefone kun ^ciuj restantoj el la iama grupo, inkl. la prezidanton, Knut Haugen, sed senrezulte. En tiu senespera situacio ni proponas malfondon, kaj transigon de la restantaj hava^joj al NEL. Sarpsborg: Kunvenas ^ciun lundon, (pli-malpli) kvarope. Pluraj lerti^gis pri bu^sa Esperanto telefone per Skype. Hamar: Ne sukcesis kunveni en februaro. Provos en marto. Oslo: Meznombre 7 membroj venas al la klubaj kunvenoj dufoje monate, t.e. 8% de la membraro. Retpo^ste diskutas (kaj lan^cis en nel-diskut) pri prioritatoj: ^cu informado al la publiko aù lasi la membrojn flegi siajn ^satokupojn? Pluraj novaj junaj membroj, kiuj lernis memstare, precipe per retkursoj. Trondheim: Jarkunveno reelektis la estraron (krom nova kasisto). Provos aran^gi novan kurson aùtune. Stabile 23 membroj, sed ili ^ciuj plia^gi^gis unu jaron! Tromsø: Raporto mankas. 4. KOMPUTILA^JOJ a) LA NOVA KOMPUTILO EN ESPERANTONIA. (porinforme) Herman faris grandan laboron instalante programojn kaj elpelante virusojn. Li instalis programon kiu ebligas al li stiri la ma^sinon defore (de Trondheim). ^Gi nun estas uzebla por bazaj funkcioj (per la senpaga Open Office) kaj interreto. Mankas provizore nur la datumbaza programo Access. Anne Karin esploras konvertadon de malnovaj Access-dosieroj (ekz-e 1997-versio) por nova Access. b) FENESTROJ XP. Laù instigo de Jardar, Herman a^cetis la programon kun licenco (972 kr) por la nova kompuutilo. Ni proponas aprobi tiun elspezon. c) A^CETO DE NOVA SEKURECA DURDISKO DE NIA SERVILO ludde.esperanto.no en Trondheim. Jardar raportis 13.2 pri minacanta paneo de la sekureca disko. Li rapidis a^ceti novan por 554 kr. Ni proponas aprobi - kaj danki pro la drameca savo. 5. LA ALI^GO DE NEL AL LA MANIFESTACIETO (MARKERING) POR INTERRELIGIAJ RESPEKTO KAJ DIALOGO. NEL estis unu el 60 organizoj kiuj formale subtenis la manifestacieton vendredon 10. februaro (sem. 6), kiun iniciatis la kontraù-rasisma centro, kun sloganoj: Respektu la kredojn de aliuloj! Respektu la parolliberecon! Ne al perforto kaj minacoj! Poste levi^gis debato en la listo NEL-diskut, sekve de asertoj ke tion malpermesas nia neùtraleco. Verdire nia statuto konstatas ke La Ligo tamen rajtas partopreni aran^gojn kaj kampanjojn kiuj kongruas kun la "Intema ideo" de la Esperantomovado: akceli homajn dignon kaj samrajtecon, pacon, interfrati^gon kaj komprenon inter la popoloj de la mondo. Aliflanke la aran^go fine montri^gis politike neneùtrala, kiam inter la politikaj partioj kiuj subtenis ^gin mankis la dekstremaj, kaj mankis ankaù ^ciuj islamaj organizoj kaj vendrede la islamanoj mem. Sed tion ne facilis antaùvidi kiam NEL ali^gis. Ni opinias ke NEL prave subtenis tiun aran^gon, kaj ke NEL ne timu enga^gi^gi en aferoj de la socio. Sed estas diskutinde, kie precize iras la limo de nia neùtraleco. 6. Aliaj informoj: a) ELI RESTOS FOR de la estraro, pro baldaùa operacio, pli longe ol unue aludite. La estraro jam en la unua decido menciis la eventuala^jon, kaj deklaris ke tio estos en ordo. b) VENDADO DE HEREDITAJ LIBROJ AL LA MEMBROJ. Rezulte de la oferto en Norvega Esperantisto 6/2005 pri malnovaj libroj por librofoiraj prezoj 3 membroj kaj unu eksterlanda abonanto a^cetis entute ^c 160 libr(et)ojn por sume ^c 1900 kr. Al la nova oferto en Norvega Esperantisto 1/2006 ankoraù neniu reagis. c) LA ARTIKOLOKATALOGO DE TOM ARBO HØEG BALDAÙ AFI^SI^GOS EN TTT. Nia anonco en la retlisto landa-agado rezultigis 6 petojn pri la materialo. Andrej Grigorjevskij (Ruslando), kiu prizorgas la TTT-pa^gojn de UEA, pri-laboras la registrojn kaj baldaù afi^sos la katalogojn en TTT, kie ili estos priser^ceblaj. ^c) NORVEGA ESPERANTISTO SER^COS NOVAN ENPA^GIGISTON /GRAFIKISTON per anonco en n-ro 2. Judith P. Mortensen deziras ke iu alia transprenu la taskon. 7. LA DOMKOMISIONO a) rilato kun (la estraro de) NEL (kaj la du aliaj posedantaj organizoj). La domkomisiono protokolis post sia kunsido 6.2, ke ^gi daùre tenos NEL (kaj la Eldonejon kaj la Oslo-klubon) informitaj per protokoloj el siaj regulaj kunvenoj, tiel ke ili havu kontrolon de la agado de la domkomisiono. Tiel la domkomisiono ne devos peti aprobon de la posedantoj por siaj faroj, krom por gravaj kaj disputataj decidoj. Plie la landa kunveno de NEL en 2005 konstatis ke "la domkonton mastrumu la domkomisiono" (vd. N.E-isto 4/2005, p. 17). Tamen ne estas klare kiaj decidoj estas (sufi^ce) "gravaj kaj disputataj". Pri ekz-e a^ceto de rubujo aù pordmato certe rajtas libere decidi la domkomisiono mem, sed apenaù pri pago de 5 000 kronoj (vd. ^ci-sube). Kie iras la limo de ilia decidorajto? ^Sajnas ke estas bezono por gvidlinioj. b) La domkomisiono proponis /decidis en la sama kunsido, ke la ^ciujaraj internaj domluoj de la Eldonejo, la Oslo-klubo kaj la Ligo plialti^gu per 1 000 kr (al 7 000, 7 000 kaj 8 000 kr resp.) kaj ke la du lastaj kontribuu al la domkaso per po 9 000 kr (dum la NEL-estraro proponis (3.11.2005) po 4 000). Pri la ^ciujaraj domluoj ^sajnas ke la domkomisiono ne atentis la kalkulojn de nia kasisto Anne Karin en ^sia retletero de 20.12.2005, kie ^si konstatis ke la elspezoj el la domkonto (inkl. elektron kaj asekuron) en 2005 estis pli ol 29 000, kaj ke por kovri tion necesas plialtigo de la ^ciujaraj domluoj per almenaù po 3000 kr (al 9 000, 9 000 kaj 10 000 kr resp.). La proponitaj unufojaj kontribuoj de 9 000 (Ligo) kaj 9 000 (Oslo-klubo) ver^sajne levos la saldon de la domkonto al ^c 10 000 kr. Post longa konsidero ni decidis proponi akcepton de tio, ^car estos bezono por tiu mono en la venontaj jaroj por (1) kovro de la elspezoj (e^c la plialtigitaj domluoj ne sufi^cos), (2) plialtigo de la ekstera domluo (al Sameiet) pro la renovigo de la tubaro ^ci-jare kaj (3) antaùvidataj elspezoj por plibonigo kaj modernigo de la ejo. La interkonsili^go DAURIS de la 19.40 ^gis la 21.40. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. VENONTA INTERKONSILI^GO: ^jaùdon la 30an de marto (semajno 8)** je la 19a. Protokolis Douglas ---------------------- *La tutan protokolon poste aprobis la estraro 6. aprilo 2006 **Prokrastita unu semajnon pro teknika kaùzo.