Estrara interkonsili^go pertelefona ^jaùdon 12. januaro, semajno 2, 2006. Protokolo PARTOPRENIS: Jardar E. Abrahamsen (en Trondheim) , Ulf Lunde (en Os - ekde pkt. 4), Anne Karin Bondhus (en Stavanger), Douglas Draper (en Oslo), Arne Olav Mjøen kaj Herman Ranes (ambaù en Trondheim). 0. La tagordo: aprobita. 1. La protokolo de la antaùa interkonsili^go la 8an de decembro, kun aldona komuniko de la redaktoro de Esperanto-nytt: aprobita. 2. INVESTO DE NIA KAPITALO: raporto de la kasisto. La 100 000 kr. en Skagen Avkastning kreskis per 5 447 kr kaj la 20 000 en Skagen Vekst per 5 060 kr, sume 10 507 kr. 3. LA FARTO DE NIAJ KLUBOJ. Trondheim: printempa kunven-programo planata. Unu nova junulo membri^gis lastjare, sed ne frekventas la kunvenojn. Tromsø: ne respondis al retpo^sta demando. Bryne, Kristiansand: informoj mankas Stavanger: Anne Karin nun lo^gas tie, kontaktas kun Lars Sandbakk, la kluba prezidanto. Hamar, Sarpsborg: internaj kunvenoj kun po ^c 4 partoprenantoj. Neniuj sinturnoj el la publiko. Mankas junuloj kaj meza^guloj. Tønsberg: pluraj translo^gi^gis aliloken; el la 2-3 restantoj neniu vidas eblon revivigi la agadon. Oslo: kunvenoj 2-foje monate, sed malmultaj membroj venas. Neniu kurso. Tamen deko da novaj, junaj membroj, kiuj lernas mem-stare, i.a. per interreto, sed ili lo^gas dise en la regiono, kaj ne eblas venigi plurajn el ili samtempe. 4. KOMPUTILAJ AFEROJ: a) Kiam Kjell H. Ullestad eklaboris pri la nova vortaro, ni decidis ke post tri jaroj ni donacu al li la komputilon. Tio estis antaù pli ol tri jaroj. Ni nun konfirmis ke NEL donacas al li la komputilon. b) En Esperantonia ni uzas la programon Access 97 por la membroregistro kaj biblioteka katalogo. ^Gi bone funkcias, sed tio kreas problemojn por Anne Karin (kasisto) kaj por Egil O. Larsen (prizorganto de la biblioteko), kiuj uzas pli novajn versiojn. Instali novan version de Access en nia komputilo (a^cetita feb. 1999) invitas problemojn. Tial estas dezirinde funkciigi la novan komputilon, jam liveritan en Esperantonia. Douglas petos nian lokan komputilan helpanton en Oslo, Marit Wold, munti kaj funkciigi ^gin aù, se ^si ial ne povos, ni demandos al Filip van Laenen. 5. LA LEGACO UHLEN. a) Vortara projekto. Jardar petis al la enga^gito Kjell H. Ullestad pritaksi kiom restas el la asigno por 2005, kaj pri kiom oni petu por 2006. Li donos sian konsilon post kelkaj tagoj. Tiam ni povos findecidi retpo^ste pri la petskribo. b) Ne estas proponoj pri aliaj petoj al la legaco Uhlen. 6. EN NEL NE PLU FUNKCIAS INFORMA FAKO. Douglas kompilis kaj antaùsendis historieton pri la prizorgado de la ekstera informado en NEL en la lastaj dudek jaroj: De pli ol kvin jaroj neniu en NEL havas specifan respondecon pri alekstera informado - krom la redakcio de Esperanto-nytt. Nun Sveda E-Federacio (SEF) proponas starigi informservon /nyhetstjänst. ^Cu NEL faru same? Aù kune kun ili? ^Cu iu reprezentu NEL en ilia kunveno en Lesjöfors la venontan semajnfinon? Laù nia strategia plano ni malprioritatu kunlaboron kun aliaj organizoj. Ni produktadas Esperanto-nytt, sed estas malfacile trovi bonajn nova^jojn por ^gi en la lastaj jaroj - kvankam ni ofte ser^cas i.a. en la sveda Esperantonytt (aperas nur en Interreto). (Tamen bone funkciantaj metodoj estas intervjuoj kun partoprenontoj/-intoj de UK kaj IJK kaj raportetoj en lokaj gazetoj pri elekto de nova kluba estraro.) Necesas unue specifi la celgrupon, poste esplori kiaj nova^joj taùgas por ^gi. Ne certas ke sama nova^jo taùgus por norvega kaj sveda publikoj. Ni volonte inter^san^gos nova^jojn kun la svedoj, sed ne certas ke ni havas fortojn por pli ol tio. SEF ^sajne volas per "informservo" pli sisteme, pli aktive ser^ci kaj dissendi nova^jojn. Douglas, kiel tiu en la estraro kiu havas la plej mallongan vojon al Lesjöfors, reprezentu NEL en la semajnfina kunveno tie. 7. FINANCADO. Antaùe (en la 80aj jaroj) NEL havis - subtenantajn membrojn (^c 5-10, kiuj pagis 60 kr. anstataù kotizo 45 kr) - Klubo Cent (^c 10 membroj, kiuj pagis po 100 kr. jare) - kontribuantojn al la kontorfonda^jo --kontribuantojn al la propaganda fonda^jo Nun necesas plialtigi la enspezojn. Du modeloj: (1) ^ciuj membroj kontribuu egale. Tio implicos plialtigon de la kotizo kaj pli rapidan membroperdon. (2) la baza kotizo por junuloj kaj novaj membroj estu tre malalta; pli stabilaj kaj bonhavantaj membroj libervole kontribuu relative grandajn sumojn. Ni sondis ^cu trovi^gas kontribuemaj membroj per N.E-isto 6. Entute kvar membroj respondis ke ili pretas kontribui po ^c mil kr. jare. Tio ne sufi^cas kiel sekura bazo, sed tamen indikas ke tiu modelo eble povos funkcii. ^Ciam estas pli facile havigi kontribuojn al iu konkreta momenta projekto ol por la ^generala agado. Alia fonto de enspezoj estus luigo de la kunven^cambro de Esperantonia por vesperaj kunvenoj. Sed unue la domkomisiono planas renovigon de la meblaro k.s. 8. BIBLIOTEKA RAPORTO. a) FORSENDADO AL AFRIko. Kvar pliaj 10kg-paka^joj estas senditaj, kun lernolibroj, vortaroj, gramatikoj (internaciaj, anglaj kaj francaj) kaj legolibroj, suplementite per originala literaturo. Iom pli frue alia paka^jo kun i.a. esperantologio estas sendita al la Afrika Oficejo en Togo-lando, okaze de seminario pri esperantologio tie fine de decembro 2005. (Temas pri libroj kiujn ni jam havas en la biblioteko de NEL.) b) VENDADO AL LA MEMBROJ (anoncita en N. E-isto 6). Rezulto: Du membroj a^cetis sume 45 volumojn kaj venis du petoj el eksterlando, parte pli libroj jam venditaj. Estis plej multa intereso pri la libroj listigitaj kun prezoj en N.E-isto. Do ni ripetu la oferton en venonta numero listigante aliajn librojn (ekz-e pri geografio/turismo, literaturo tradukita, movadaj temoj ..) Ni povus ankaù anonci internacie per iu reta listo. 9. KURSVARBADO Douglas skribis al la ILEI-sekcioj de Svedio kaj Finnlando kaj al la kursaran^gantoj en Kopenhago (en Danio, same kiel ^ce ni, mankas ILEI-/instruista sekcio), petante iliajn konsilojn pri varbado de lernontoj por kursoj. Respondis nur Lars Forsman (Svedio). Li skribis ke li mem "ofte vizitas klasojn en gimnazioj aù aliajn grupojn por informi ilin kaj devas diri modeste tamen, ke [li] iel sukcesas." Li ankaù "volonte venus al iu gimnazio en Oslo se [ni] ^ce iu instruisto kaptus intereson." NEL aù klubo povus pli-malpli sisteme oferti informprelegojn en lokaj lernejoj aù en popolaj altlernejoj. 10. LA JARLIBRO DE UEA, la teksto pri NEL (sub "Landaj Asocioj"). Ni decidis ne ^san^gi ion (krom la nomon de la prezidanto). 11. Eventuala^joj. Neniu La interkonsili^go daùris de la 19.05 ^gis la 21.00. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. Venonta interkonsili^go: ^jaùdon la 23an de februaro (semajno 8) je la 19a. Protokolis Douglas