Estrara interkonsili^go, ^jałdon 8. decembro, semajno 49, 2005. Protokolo Partoprenis: Jardar E. Abrahamsen (en Trondheim) krom pkt. 9, Ulf Lunde (en Os), Anne Karin Bondhus (en Bryne), Douglas Draper (en Oslo) kaj Arne Olav Mjųen (en Trondheim). 0. La tagordo: aprobita. 1. La protokolo de la antała interkonsili^go la 17an de novembro: aprobita. 2. Investo de nia kapitalo: raporto de la kasisto. La 100 000 kr. en Skagen Avkastning kreskis per 4 750 kr kaj la 20 000 en Skagen Vekst per 3 058. 3. Forpermeso al Eli Fitjar. Eli petis forpermeson el la estraro ^gis la 1a de februaro 2006. La estraro konfirmas ke ^gi permesas al Eli foresti el la estraro ^gis la 1a de februaro 2006, kaj e^c pli longe se ^si tion bezonos. 4. ^Sparmanieroj. La ekonomio de NEL estas malforta. Ni konsideris kelkajn proponojn por ^spari elspezojn: - redukti de 6 al 5 eldonoj de Norvega Esperantisto jare (sen redukto de la suma pa^gonombro). Ne ideala solvo, sed ^gi ^sparus ^c 2 000 kr. - nuligi inter^san^gajn kaj senpagajn abonojn de N. E-isto. Ne restas multaj nuligeblaj. - tuj ^cesi sendi N.E-isto al membroj kiuj ne pagis la kotizon. Nun ni plusendas tutan jaron - kun averta ru^ga kruco dorspa^ge. Kaj multaj pagas nur ałtune, nur post dua pagiga letero. Do se ^cesi sendi pli frue, ni perdos pli da membroj. - sendi N.E-isto nur retpo^ste al tiuj membroj kiuj havas retpo^ston kaj ankał ne bezonas paperan version. - eviti sendi senkostan Esperanto-nytt al aliaj ricevantoj ol redakcioj. Tio ne multon ^sparus. Kaj ni ^ciukaze devos pagi por 200 (vd. pkt.7). Sed ni trarigardu la liston de tempo al tempo kaj faru aktualajn ^san^gojn. Douglas reprenas la respondecon pri tio. Ni povos sendi leteron al la ricevantoj petante ilin konfirmi sian intereson. - ^cesi disdoni Esperanto-nytt al nedifinitaj ricevantoj (nun ^c 500, sed iom varie): ni donu nur al interesatoj, ekz-e ^ce informbudoj. Tamen povas esti utile lasi ekzemplerojn en atendejoj k.s., kie multaj homoj povos legi ^ciun ekzempleron, kaj ne tuj for^jetas ^gin same kiel reklama^jon ricevitan leterkeste. Konklude, iom eblas ^spari, precipe per la unua kaj la lasta proponoj, sed ni prokrastu efektivigon ^gis ni havos superrigardon de la (eventualaj) reagoj al la alvoko pri libervolaj kontribuoj. 5. Libervolaj kontribuoj. Por plibonigi la financan situacion ni povas peti libervolajn kontribuojn, kvankam ni evitu bazi^gi sur ili. Jardar proponas, inspirite de Signe Christophersen, ke oni lasu la kontribuantojn elekti la uzon de siaj kontribuoj per indiko, ^cu ili volas kontribui al ekz. la propaganda fonda^jo, la domkonto ał la eldonado de Esperanto-nytt. Spertoj de aliaj kampoj indikas ke tia aktiva elekto plifaciligas la donacadon, tamen kondi^ce ke la organizo mem unue indikas la aktualajn profitantajn celojn . Sed unue ni atendu la rezulton de la ^generala alvoko en N.E-isto 6/05 Alia propono: pli ałdaca investo de (pli granda parto de) nia kapitalo en akciaj fondusoj. Long-perspektive oni povas atendi 10% jare ał pli. 6. Abonkotizo, Esperanto-nytt. En retpo^sta diskuto malmultaj estraranoj favoris plialtigon de la abonkotizo. Tial ^gi restu ne^san^gita je 30 kronoj en 2006. 7. Norvega Esperantisto: sendado La kondi^coj por dissendado per la ^gisnuna rabatsistemo (kiu alinomi^gos PostAbonnement) severi^gos jarfine - la Po^sto postulos detalajn informojn pri ^ciu numero monaton antał la dissendo. Pli libere ni povos sendi per B-Massebrev (kiun ni jam uzas por E-nytt), sed tio altigos la koston per ^c 30%. Sendante per Massebrev oni devas pagi por minumume 200 ekz., per PostAbonnement por 500. Ni konkludis ke ni devos sendi Norvega Esperantisto kiel B-Massebrev, malgrał la aldonaj kostoj. 8. La anonceto en Aftenposten. En septembro NEL pagis, kune kun la Oslo-klubo, por aperigo de anonceto en Aftenposten, matena eldono (tutlanda) sub la rubriko Språkundervisning. Malgrał rabato pro tritaga apero samsemajna tio kostis sume 1 178 kr. kaj ^gi ne rezultigis sinturnojn al nia oficejo nek (mezureblan) plian legadon de nia TTT-ejo. Sed la longperspektiva informvaloro estas malfacile pritaksebla. Tamen senpage (kaj pli videble?) en la vespera eldono (Oslo-regiona) eblas anonci sub la rubrikaro Hva skjer? - prelegojn kaj kunvenojn, sed ne kursojn. Tie la Oslo-klubo povos anonci tiujn siajn klubajn kunvenojn kie okazos formala prelego ał sim. Kvankam apenał iu pro tio venos, ^gi efikos reklame. Trondheim kaj aliaj kluboj ser^cu similan rubrikon en siaj lokaj gazetoj. Jardar forestis dum la sekva punkto ^car li konstatis ke li ne estas senpartia en la demando. 9. Esperanto-nytt Jardar, la redaktoro de Esperanto-nytt, trovas sian postenon neplenumebla pro la intervenoj flanke de la estraro. Li tial petas la estraron decidi: ał la estraro ^cesu interveni pri la redakciaj prioritatoj kaj la redaktoraj pritaksoj pri la celgrupo, ał la estraro trovu novan redaktoron pri kiu ^gi estas pli kontenta. La estraro - konstatas, ke Jardar enkondukis novan redakcian linion en Esperanto-nytt, kun grandaj diferencoj de la malnova stilo, kaj ke tio estas naskinta kritikon ^car ne ^ciuj estraranoj senrezerve konsentas kun tiu linio. - tamen unuvo^ce lałdas la bonan laboron kiun faras Jardar pri Esperanto-nytt. - montras sian fidon al Jardar rajtigante al li dum 2006 redakti la gazeton lał sia propra redakcia linio. Jarfine ni denove priju^gu la situacion. - instigas lin provi trovi unu ał plurajn aliajn redakcianojn kaj kunlabori kun ili en la produktado de la gazeto. - konstatas ke lał la strategia plano de NEL junuloj estas prioritata celgrupo, kaj agnoskas ke ankał lingvemuloj estas aktuala celgrupo por Esperanto-nytt, sed esperas ke la redaktoro ankał atentos la interesojn de aliaj legantoj. - esperas ke trovi^gos loko en la gazeto por io pri la ideoj kaj agadoj de diversaj tendaroj en la Esperantomondo. - tamen fine lasas al Jardar kiel redaktoro la lastan decidon pri la enhavo kaj agnoskas lian rajton rifuzi ajnan proponon de aliuloj sen devi ^ciun fojon prezenti kialon por sia decido. 10. Eventuala^jo Douglas (biblioteka responsulo) raportis ke li ankorał planas viziti la bibliotekon de NEL en Hamar, i.a. por ser^ci librojn tałgajn por sendi al Afriko, sed ke tio nun prokrasti^gis ^gis januaro, pro okupiteco de la loka responsulo. La interkonsili^go dałris de la 19.00 ^gis la 21.16. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. Venonta interkonsili^go: ^jałdon la 12an de januaro (semajno 2) je la 19a. Protokolis Douglas ---------------------------------------------------------------------------------- (Aldono al la protokolo.) 11an de decembro 2005 Komuniko al la estraro de NEL de la redaktoro de Esperanto-nytt, koncerne la decidon pri la informgazeto Esperanto-nytt kaj ties redaktoro: *** Unuaj konstatoj *** Mi kun kontento konstatas ke la estraro petas la redaktoron de Esperanto-nytt trovi kunredakcianojn. Jam antał la estrara interkonsili^go mi signalis al eblaj kunlaborantoj, ke en la eventuala kazo de mia pluredaktado estus preferinde havi kunlaborantojn, ^car konstruiva kritiko gravas. La plej gravaj ^san^goj por la redakcio estas ke la estraro ^cesos interveni pri la redakcia laboro, kaj ke la ne-redaktora redakciano ne restos redakciano. Mi konstatas ke konekte al la estrara deklaro ke ^gi fidas la redaktoron, la estraro (kun partopreno de la eksredakciano role de estrarano) trovas necese por la unua fojo en nia historio starigi unujaran provperiodon por kontroli kiel fartos la aferoj sen intervenoj kaj sen tiu redakciano. Malgrał la malfaciliga malfido kiun tio signalas, mi pro la promesita unujara estrara neintervenado akceptas provi resti redaktoro dum la jaro 2006. *** La deziroj de la estraro *** Mi konstatas ke la estraro prezentas du dezirojn pri la enhavo de Esperanto-nytt, kaj mi konstatas ke tiuj deziroj konformas al mia jama laboro. Sub mia influo (antał kaj dum mia redaktoreco) jam aperis artikoloj kaj noticoj pri ^cio kion la estraro mencias kiel dezirindan: Mi prezentis aferojn por la "intereso de aliaj legantoj" ol lingvemuloj. Kelkaj malmultaj ekzemploj: - La interkultura uzo de Esperanto (2/2004 p. 4-5; 3/2004 p. 3) - Organizaj aferoj (2/2005 p. 4; 3/2005 p. 6) - Muziko, literaturo, kultura^joj (2/2004 p. 6; 3/2004 p. 7; 1/2005 p. 6; 1/2005 p. 5; 2/2005 p. 5, 6; kaj ne forgesante Karius kaj Baktus en 2/2003 p. 6, kion la tiama redaktoro ne ^satis ^car tiu literaturo ne estas sufi^ce serioza) - Esperanta televido (2/2004 p. 6; 2/2005 p. 7; 3/2005 p. 4) - Enciklopedio (3/2005 p. 4) - Komputila^joj (2/2004 p. 7; 3/2004 p. 2; 3/2005 p. 8) - Turismo (1/2005 p. 2-3) Malgrał la problemo ke en multaj ideologiemaj kampoj preskał ne okazas io alia ol rezolucioj, mi ankał prezentis "ion pri la ideoj kaj agado de diversaj tendaroj en la Esperantomondo" (sed sen la pezaj analizoj kaj burokratecaj rezolucioj kiuj pli tałgas por partoj de la interna publiko, kaj sen altrudi konkludojn, ^car tio estus trompo kontrał bonaj ^jurnalismaj principoj). Ekzemploj: - Ekonomia nejusteco (2/2005 p. 8; 3/2005 p. 5, tamen kun emfazo pri la afero, ne pri la persono, kaj sen la senekvilibra konkludo) - Lingva nejusteco (3/2004 p. 3, kun emfazo pri la ekzisto de la problemo) - Edukado (3/2004 p. 8; 1/2005 p. 4, 8; 3/2005 p. 5) - Lingvo por paco (3/2004 p. 6) - (Ne-)nełtraleco de lingvoj (2/2003 p. 4, kion la tiama redaktoro ne ^satis ^car ne temis eksplicite pri Esperanto, sed la artikolo inkluzivi^gis ^car la provgrupo de legantoj ^satis ^gin) *** Kriterioj de la provperiodo *** Supozante ke la estraro ne bezonas jaron por priju^gi mian jaman redaktoran laboron, mi bedałras ke la estraro evitas prezenti la kriteriojn lał kiuj ^gi intencas post unu jaro priju^gi mian redaktoran laboron. Sen tiu prezento ne eblas al mi rilati al la faktoroj kiuj gravos por la pluteno de mia posteno en 2007, se mi tion dezirus. Manke de sciigo pri tiuj principaj decidoj ał gvidlinioj, mi prenas al mi la rajton mem deklari la ^ci-suban: *** Finaj deklaroj *** Mi ekde nun eksplicite laboros surbaze de la principoj de "Redaktųrplakaten", kvankam tiu ne estas menciita en la estrara decido. ^Gi donas prudentajn rajtojn kaj postulas prudentajn devojn kaj ^ce la redaktoro kaj ^ce la estraro. Ekzemple, la redaktoro senrezerve akceptus (surbaze de Redaktųrplakaten) se la estraro eksigus la redaktoron ^car ^gi trovus la enkondukon de Redaktųrplakaten kontrała al la estrara decido. Redaktųrplakaten: http://www.nored.no/mainDesign.asp?aid=14589&gid=6797 Konforme al bonaj principoj de informado, kaj senkonsidere al ajnaj deziroj interne de la Esperanto-movado, ^cu temas pri finvenkismo, ^cu pri rałmismo, ^cu pri aliaj ismoj, mi prioritatos tion kun kio la ne-Esperanta publiko povas senti ian identecon ał parencecon. Ne senvaloras montri ankał aliajn flankojn de la Esperanto-movado, sed tio okazu sobre, sendogme, memkritikeme kaj lał la kondi^coj de la publiko: ne lał la tradicia movada emo, ke ni volas -- ^car nin mem interesas -- rakontadi pri tio kio nin interesas. Esperanto-nytt estas eksteren-direktita informgazeto, ne "kongregacia gazeto" por interna edifo. Fone de la kritikoj ene de la estraro mi aldonu la informon, ke pro la supraj konsideroj mi ^gis nun ankał evitis en Esperanto-nytt multajn aferojn kiuj al mi persone interesas kaj gravas, ^car mankus komuna punkto de koncerno kaj intereso kun la ne-Esperanta publiko. Tio rilatas al la ^genro de ^generala informgazeto, kiu ne egalas al la ^genro de speciali^ginta gazeto por jamaj spertuloj, kp. ke kelkajn aferojn mi lasas al la redaktanto de la membrogazeto aperigi lał sia volo tie. Jardar Eggesbų Abrahamsen