Norvega E-Ligo: Estrara interkonsili^go, ^jałdon 3. novembro, semajno 44, 2005. PROTOKOLO Partoprenis Jardar E. Abrahamsen (en Trondheim), Ulf Lunde (en Os), Anne Karin Bondhus (en Bryne), Douglas Draper (en Oslo) kaj Arne Olav Mjųen (en Trondheim). Herman Ranes (anstatałanto) partoprenis mallonge dum punkto 3. Eli Fitjar ne povis partopreni. 0. La tagordo. Jardar prezentis du alternativojn: A. traktado de nur la plej ur^gaj punktoj ^ci-foje, kaj prokrasto de la ceteraj ^gis alia tago. B. traktado de ^ciuj 15. Ni elektis per 4 vo^coj kontrał 1 alternativon A. 1. La protokolo de la ANTAUA INTERKONSILI^GO la 29an de septembro: aprobita. 2. INVESTO DE NIA KAPITALO. Anne Karin resumis sian retpo^stan raporton. Nia martaj investoj de 100 000 kr en Skagen Avkastning kaj 10 000 en Skagen Vekst donis profiton de preskał 5 000 kr. La planita investo de pliaj 10 000 en Skagen Vekst ankorał ne estas farita pro diversaj praktikaj obstakloj, sed nun Anne Karin povos fari tion tre baldał. 3. DOMKOMISIONO KAJ INTERNA LUO. Anne Karin klarigis ke la enspezoj de la domkonto estas 7 000 + 6 000 + 6 000 kr - de NEL, la Oslo-klubo kaj la Eldonejo respektive - plus ^c 2 300 por kunvenoj kaj tranoktado - sume ^c 21 300; dum la lupago por la ejo ^ci-jare estas 23 166 - kun sekva deficito de preskał 2 000 kr. Tial ni proponas al la domkomisiono altigon de la internaj pagoj per po 1 000 kr (al 8 000, 7 000, 7 000 respektive). Plue konstateblis komence de 2005 deficito de 3600 kr, kiu ver^sajne plialti^gos al ^c 6 000 kr jarfine. Por relikvidi la konton kaj starigi modestan pozitivan saldon por antałvideblaj bezonoj (vd. pkt. 4) ni proponas ke la Ligo kaj la Oslo-klubo pagu unufojajn kontribuojn de po 4 000 kr. 4. INFORMOJ PRI LA OKAZINTA^JOJ RILATE LA DOMKOMISIONON KAJ ESPERANTONIA-N: Douglas resumis la eventojn de la pasintaj semajnoj: a) Dugnad de la klubo iniciatita de Signe Christophersen (anstatałanto por NEL en la domkomisiono). Krom ^generala purigado oni for^jetis du enkadrigitajn UK-afi^sojn pro rompita vitro. b) Dugnad de la kunposedantaro: Kjell Peder Hoff (reprezentanto de la Oslo-klubo en la domkomisiono) for^jetis 12 malnovajn kaj malkomfortajn se^gojn el la interna kelo, sed trovis en rubujo 5 bonkvalitajn stakeblajn. c) Ampleksa proponaro de Signe Christopher-sen kaj Kai Salvesen pri renovigo. Douglas sendos la kompletan tekston al la NEL-estraro. Ni lasas al la Oslo-klubo prilabori la planojn, ^car ili plej bone konas la ejon kaj la cirkonstancojn. Estas planata ampleksa principa diskuto pri la afero en kluba kunveno lundon la 21an de novembro (sem. 47). La iniciatintoj certigas ke ili petos aprobon de la estraroj de NEL kaj la Eldonejo antał ol fari drastajn ^san^gojn. 5. LETERO DE CATO HAUGEN PRI LA INTERNA KELO EN ESPERANTONIA. Per letero al la domkomisiono kaj al la anoj de ^ciuj tri estraroj Cato (reprezentanto de NEL en la dom-komisiono) postulis ke oni formale esploru ^cu ni rajtas uzi la internan kelon, kvankam duono de ^gi estas sub la najbara frizista salono. En la a^cet-dokumentoj nenio estas indikita pri tio, sed ni delonge uzadas ^gin kiel stokejon, ^car la sola enirejo al ^gi estas tra nia kelo. La estraro de NEL opinias ke sinturno al oficialaj instancoj pri nia formala rajto nur kałzus mal-agrabla^jojn kaj tial malkonsilas tian esploron. 6. OPERASJON DAGSVERK. 14-jara lernejano, kiu memstare lernis Esperanton, proponis sin por unutaga laboro en Esperantonia, kontrał pago de 200 kr, kiuj iru al socia celo en Brazilo, kadre de la ^ciujara lerneja Operasjon Dagsverk. Li helpis nin pri kelkaj praktikaj taskoj tiun tagon kaj ankał membri^gis. Ni konsentis pagi duonon de la kosto, do 100 kr, supozante ke la Oslo-klubo pagos la reston. 7. EKONOMIA SUBTENO AL LA KONFERENCO PRI TUTMONDI^GO. La forumo "Alia mondo eblas", kiu aran^gas Globaliseringskonferanser en Oslo (tamen ne ^ci-jare), petas de NEL kaj aliaj membroorganizoj subtenon per granda ał malgranda sumo. Lastjare ni pagis kontribuon, aran^gis informbudon dum la konferenco kaj post longa strebo ankał efektivigis aperon de Esperanta traduko en la TTT-ejo de tiu forumo. Ni decidis nun kontribui per 300 kr, klarigante ke ni nuntempe suferas deficiton en nia propra monkalkulo, sed ke ni volonte sendas tian simbolan sumon, ankał supozante ke la Esperanta teksto rajtos resti en la TTT-ejo (en ^gisdatigita formo). 8. Resumoj de RETPO^STAJ DISKUTOJ: a) KIEL DISDONI ESPERANTO-NYTT? La distribuado dałre lamas. Necesas refoje levi la diskuton por ser^ci novajn metodojn, i.a. invitante la membrojn prezenti siajn ideojn ał spertojn en Norvega Esperantisto. b) DEBATA^JO POR AFTENPOSTEN. Douglas prezentis al la estrara listo (poste ankał al kelkaj Oslo-membroj) malnetan artikolon pri elekto de dua fremdlingvo en la lernejoj, kaj fine sendis ^gin al Aftenposten propranome - ^car malmultaj ricevintoj reagis, supozeble ^car estis semajnfino. Nun ^sajnas ke ^gi tamen ne aperos en Aftenposten, do li provos aliajn gazetojn, sed sen granda espero. c) Projekto de SONLIBROJ. Espen Stranger-Johannessen sendis proponon pri produktado de sonlibroj. Ni ne scias kiuj povus helpi realigi tian projekton. ^c) La laborplana punkto pri oferto de SPERTA AKOMPANANTO AL EKSTERLANDA ARAN^GO POR PLENUMINTOJ DE RETKURSO. Estas riske oferti tian servon antał ol iu anoncos sin por la akompana rolo. Ni skribu en Norvega Esperantisto pri la ideo, por tiel peri kontakton inter kursplenumintoj kaj spertaj membroj kiuj planas ał povos viziti eksterlandan aran^gon kaj pretas gvidi novulon. 9. Eventuala^joj. Kiel kurioza^jon Arne Olav rakontis ke lia loka gazeto represis eldiron de eksterlandana kurs-gvidanto aperintan antał kvindek jaroj: Oni nepre lernu Esperanton, ^car la angla certe neniam i^gos mondlingvo! La interkonsili^go DAURIS de la 19.35 ^gis la 21.15. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. VENONTA INTERKONSILI^GO: ^jałdon la 17an de novembro (semajno 46). Protokolis Douglas