Norvega E-Ligo: Estrara interkonsili^go, ^jaùdon 29. septembro, semajno 39, 2005. Protokolo Partoprenis Jardar E. Abrahamsen (en Trondheim), Ulf Lunde (en Os), kunvengvidanto, Douglas Draper (en Oslo) kaj Arne Olav Mjøen (en Trondheim). Anne Karin Bondhus kaj Eli Fitjar ne povis partopreni. 0. La tagordo: aprobita, kun aldono de kelkaj eventuala^joj. 1. La protokolo de la antaùa interkonsili^go la 25an de aùgusto: aprobita (krom 3 skriberaroj, kiujn Ulf listigos retpo^ste). 2. Investo de nia kapitalo. Prokrastita pro okupiteco de la kasisto. Sed nia akcia investo fartas tre bone. 3. Raportoj pri la farto de la kluboj . Hamar: anoncis en loka senpaga gazeto. Ne raportis pri reagoj. Sarpsborg. Internaj kunvenoj ^ciun duan semajnon kun 4 membroj. Planas informartikolon por gazeto. 3 membroj flegas kontakton per komputila telefono (Skype) kun amikoj en foraj landoj. Oslo. Dispendigis afi^sojn sed ^ci-jare nur sur afi^stabuloj - ^c 100 - kaj anoncetis tri tagojn en Aftenposten, matena eldono. Neniu reago. Invitis dekon da komencantoj / kursemuloj al "malfermaj vesperoj", sed malmulta intereso*. Heming Thorbjørnsen ver^sajne realigos kurseton por kelkaj siaj kolegoj en sia laborejo (ministerio pri juro). -- ^Cu tio estas bona modelo por nia agado? - Se la homoj ne volas veni al ni, ni ofertu ion ^ce ili! Oslo, universitato: La studentsocieta estraro aran^gas kurson, sed venis nur 4 lernantoj; nun invitas ankaù (junajn) ne-universitatanojn. Tønsberg. Neniu agado lastatempe. Pluraj membroj forlo^gi^gis. La kluba prezidanto ne povas entrepreni ion. Restas nur 3-4 pagantaj membroj + 2 (iam aktivaj) abonantoj de E-nytt. Douglas esploras ^cu iu el ili pretas kunvoki reorganizan kunveneton. Trondheim: Normala kunvena programo. Tromsø. Starigos informbudon en Alternativa Foiro venontsemajnfine. -- Ni atentu kiam anonci^gos tiaj foiroj: Ili donas bonan okazon renkonti la publikon. Kristiansand: Anne Karin provos kontaktigi novulon kun la 2-3 malnovaj membroj tie, kiam ^si estos fintranslo^gi^ginta al Rogaland. Bergen. ** 4. Elekto de celo por donacoj tra NEL en 2005. (Pro demando de membro.) Multekostaj agadoj estas ekzemple anoncado en gazetoj kaj informbudoj en foiroj. Do manke de konkreta kampanjo ni ^ciam povas bonvenigi kontribuojn al la propaganda fonda^jo. 5. Resumo pri estraraj retpo^staj diskutoj kaj ties rezultoj. a) Laù propono de la Oslo-klubo NEL pagas duonon de la prezo de 5-linia anonceto en Aftenposten (matena, tutlanda eldono) tri tagojn en semajno 37 (vd. ankaù ^ci-supre). Ili tamen ne rezultigis (mezureblan) plian legadon de nia TTT-ejo. Sed la longperspektiva informvaloro estas malfacile pritaksebla. b) Letero al la norvega Unesko-komisiono, laù propono de UEA, por instigi la norvegan reprezentanton ^ce la ^generala konferenco de Unesko vo^cdoni por nova proponata rezolucio pri Esperanto (vd. pkt. 4 de la aùgusta inter-konsili^go): La teksto estis aprobita kaj la letero sendita, kun kopio al komisionano kiu iam membris en la Oslo-klubo. Sed neniu reago. Douglas sendu novan leteron por demandi kiel la vo^cdonado iris. 6. Eventuala^joj. a) La retkurso Esperanto Viva. Tiu bonega kurso ^sajne perdas en konkurenco kun tiu en la retejo Lernu, parte ^car ^ci-lasta ricevis grandan subvencion el usona fonduso. Arne Olav, Douglas kaj Jon Rømmesmo interskribas kun la verkinto de Esperanto Viva, Ian Fantom. Li nun okupi^gas pri aliaj projektoj, kaj ni petis lian permeson ke ni modernigu /adaptu la kurson. b) Alvenis en Esperantonia brokanta komputilo (sen ekrano ktp) a^cetita tre favorpreze (2 664 kr, inkl. transporton) per restmono el donaco. Principe ni devintus trakti la aferon en la estraro. c) (porinforme). Douglas partoprenis (antaù 1½ semajnoj) tre bone organizitan sved-finnan seminarion en Lesjöfors. La E-domo tie estas plene uzata nur kelkajn semajnojn jare, kaj la estraro de la kooperativo kiu mastrumas ^gin volas ke ni - NEL aù la plej proksimaj kluboj - kunlaboru uzante ^gin. ^c) Douglas, la centra responsulo pri la biblioteko de NEL, proponas baldaù viziti ^gin en Hamar (li baldaù rajtos preni trajnon duonpreze), kiam tio konvenos al la loka mastrumanto, Egil O. Larsen***. d) Seminario de UN en Sundvolden hotelo. Ni anoncu ^gin al la Oslo-klubanoj. NEL pagu la kotizon (250 kr.) kaj voja^gelspezojn ^gis 200 kr por unu partoprenanto. La interkonsili^go daùris de la 19.30 ^gis la 20.55. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. Venonta interkonsili^go: ^jaùdon la 3an de novembro (semajno 44). Protokolis Douglas ------------------- Postaj informoj: * "Malfermaj vesperoj" en Oslo: unu plia pozitiva reago venis samtempe kun la interkonsili^go. ^Gis nun unu komencanto venis kaj 3 aliaj (el ^c 12) volas iam veni. ** Bergen: La hieraùa kunveno por decidi pri la sorto de la klubo estas prokrastita pro du ^jusaj enfamiliaj mortoj. Kelkajn forgesitajn eventuala^jojn ni diskutos retpo^ste.