Norvega E-Ligo: Estrara interkonsili^go, ^jaùdon 25. aùgusto, semajno 34, 2005. Protokolo PARTOPRENIS Jardar E. Abrahamsen (en Trondheim), Ulf Lunde (en Os), Anne Karin Bondhus (en Bryne), Douglas Draper (en Oslo) kaj Eli Fitjar (en Bergen). La anstataùantoj Tomas Jansson kaj Herman Ranes antaùanoncis ke ili ne povos partopreni. 0. La TAGORDO: aprobita. 1. La protokolo de la ANTAÙA INTERKONSILI^GO la 2an de junio: aprobita. (La planita kunveno 30. junio ne okazis.) 2. INVESTO DE NIA KAPITALO. Raporto de la kasisto. Anne Karin esploros per TTT pri la nuna valoro de niaj investoj kaj raportos retpo^ste. Ni investu pliajn 10 000 kronojn ^ce Skagen Vekst se la kurzo falos konsiderinde. Intertempe ni sekvu la evoluon kaj interkonsili^gu per la estrara retpo^sta listo. 3. KURSOJ KAJ LA FARTO DE LA KLUBOJ: Trondheim: decidis ne aran^gi kurson ^ci-aùtune,sed unue klopodos videbli^gi per informbudo. Tromsø: kurso en oktobro? Pluraj aktivuloj estos for ^ci-vintre. Bergen: baldaù okazigos kunvenon por decidi pri la situacio; planas studrondon. Oslo: planas helpservon por memlernantoj; ser^cas kaj registras uzeblajn afi^stabulojn en la urbo; a^cetos etajn anoncojn en la vespera (loka) Aftenposten kaj alia loka gazeto, esperante ke la Ligo same faros en la tutlanda matena eldono de Aftenposten. La studenta societo en Oslo planas informkunvenon kaj espereble realigos kurson. Pri la ceteraj kluboj mankas informoj. Divido de la respondeco pri kontakto kun la kluboj: Douglas: Oslo, Hamar, Sarpsborg, Tønsberg. Jardar: Trondheim, Tromsø. Anne Karin (translo^gi^gas de Trondheim al Jæren): Bryne, Stavanger, Kristiansand. Eli: Bergen. 4. NOVA UNESKO-REZOLUCIO? De UEA ni ricevis cirkuleran peton: La litova ambasadorino ^ce Unesko havas la tekston de nova rezolucio pri Esperanto, kiun ^si volas prezenti por aprobo dum la venonta ^Generala Asembleo en oktobro. UEA petas nin provi iel influi nian landan Unesko-komisionon por ke ^gi influu la norvegan ambasadoron ^ce Unesko, por ke li aù ^si kun-subskribu la rezolucion. De dek jaroj ni ne havas kontakton kun la norvega Unesko-komisiono. Unuflanke ^ci tio donas al ni bonan okazon por rekontakti^gî, unue per simpla (ret)letero. Aliflanke ni ne konas la homojn en la sekretariejo, kaj kredeble ili havas antaùju^gojn pri Esperanto, kiujn ni ne facile forigos per prezento de tia rezolucipropono. Cu ni devus unue persone konati^gi kun la komisiono per ia invito aù per partopreno en alia aran^go? Post longeta diskuto ni konkludis ke Douglas verku malnetan leteron pri la rezolucio, kaj surbaze de ^gi ni pludiskutos per la retpo^sta listo. 5. Trarigardi la LABORPLANON por kontroli ke ^ciuj planitaj aferoj bone mar^sas. Ekstera informado - gazetaro: Ni sukcesis aperigi 3 intervjuojn en lokaj gazetoj okaze de partopreno en la UK. Tio estas iom malpli ol en la lastaj du jaroj. Krome 1 kun la nova norvega prezidanto de TEJO, Heming Thorbjørnsen, kaj unu okaze de la landa kongreso. Sed nenio en tutlandaj amaskomunikiloj, kaj nenio pri la IJK, laù nia informi^go. Interreto: Niaj hejmpa^goj bone funkcias kaj ^gisdat-i^gas. Foje ankaù pliboni^gas, rezulte de komentoj de uzantoj. Informbudoj/prelegoj: Unu-dufoje okazis lastjare en Trondheim kaj Oslo. Prelegoj en lernejoj eblas tie kie ni havas personan kontakton. Esperanto-nytt: Ankoraù la disdonado estas nesufi^ca kaj necesas elpensi novajn ideojn por plivastigi tion. Informiloj. La 5-lingva bro^suro preskaù el^cerpi^gis. Por eventuala nova eldono ni havas pli bonan rusan tekston, kaj eble iu volas plibonigi la grafikon? ^Ceestaj kursoj. Planataj en nur unu-du lokoj. ^Sajnas ke la plej multaj kluboj bezonas helpon kaj inspiron. (Vd. la disdividon de la kontakta respondeco inter la estraranoj sub pkt. 3 ^ci-supre.) Interretaj kursoj. La hejmpa^goj ofertas 3 kursojn en la norvega. De la brazila kurso aperis novaj versioj, kiujn Ulf Stenhaug norvegigis, sed ^cu li bezonas helpon? Kelkaj lern-antoj mendis la lernolibron de Jon Rømmesmo kaj la tiurilatan k-diskon. La oferto al kursfinintoj pri eksterlanda voja^go, aldonita al la laborplano en la landa kunveno, estas afi^sota en la hejmpa^goj. Instruantoj. Pedagogia trejnado. Neglektita. La retpo^stlistoj nel-inform kaj nel-diskut. Ne multe uzitaj lastatempe, precipe ^ci-lasta. Postuli de la kluboj laborplanojn kaj duonjar-raportojn: Pli grave unuavice teni kontakton, oferti bonajn konsilojn kaj instigi ilin raporti al Norvega Esperantisto. 6. Resumo pri AMASKOMUNIKILA KAJ ALIA INFORMADO PRI/PRO LA UK/IJK. Vd. sub pkt. 5 ^ci-supre: Gazetaro. 7 Eventuala^joj. a) PRITAKSO DE LA LANDA KONGRESO. La loko (Morokulien): iom izola, sed elektita pro la jubileo; tamen ne venis svedoj (aù aliaj eksterlandanoj) kaj ni ankaù ne ekspluatis la eventon. La kongresejo (Värdshuset): bona, sed kelkaj praktikaj malglata^joj. La ekskurso: sukcesa. Informado al la publiko: ni dispendigis novajn afi^sojn kaj ekspoziciis librojn en la man^gejo, kun bro^suroj preneblaj. Sed ni ne turnis nin al la partoprenantoj de la jubilea aran^go ^ce la monumento. Ni videbligis nin, sed sen konstateblaj rezultoj. Mallonga artikolo aperis en la loka gazeto, Glåmdalen. Voja^gsubvencio: ^sajnas ke preskaù neniu petis. Anne Karin kontrolos. b) Ni HEREDIS de la familio Anjer grandan kvanton da Esperantolibroj, -perioda^joj kaj administraj dokumentoj. Douglas (responsulo pri la biblioteko de NEL) kun helpo de Asbjørn Lindh ordigis ilin en Esperantonia. Ni provos oferti uzeblajn librojn al malri^caj grupoj en Afriko k.a. kaj perioda^jojn al kolektantoj en eksterlando. La interkonsili^go DAÙRIS de la 19.30 ^gis la 21.33. ^Ciuj ekster- trondhejmanoj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de la kosto. VENONTA INTERKONSILI^GO: ^jaùdon la 29an de septembro (semajno 39). Protokolis Douglas