NEL: Estrara interkonsili^go, ^jałdon 2. junio, semajno 22, 2005. Protokolo Partoprenis: Ulf Lunde (en Os), Jardar E. Abrahamsen, Anne Karin Bondhus (ambał en Trondheim), Douglas Draper (en Oslo) kaj Pepita de Caspary (en Asker - ekde pkt 6 b). Arne Olav Mjųen antałanoncis ke li ne povos partopreni. 0. La tagordo: aprobita. 1. La protokolo de la antała interkonsili^go la 12an de majo: aprobita. 2. Kasista raporteto pri la stato de niaj investoj. Prokrastita pro manko de pasvorto por la TTT-ejo de Skagenfondene. 3. Ni ricevis ampleksan enketilon Organisasjons-undersųkelsen 2005 de Rogalandsforskning kaj Norsk samfunnsvitenskapelig datatjeneste. ^Gi donas eblon de profiligo de nia organizo per nove starigota TTT-ejo pri volontulaj organizoj. La plej multajn el la demandoj eblas rutine respondi. Sed ili petas ankał mallongan prezenton de niaj celoj kaj agado: Ni aprobis malneton, kiun preparis Douglas, kun aldona mencio de NJE. Ulf kaj Douglas prizorgos la tutan enketilon morgał (vendredon 3. junio, la limdaton). 4. Invito de UEA prezenti iun bonan ideon ał sperton pri informado ał sim. en la Kleriga Tago dum UK en Vilno. Ni ne havas ion tie prezentindan. 5. Propono pri hejmpa^go por la Esperantoklubo de Oslo, mastrumota de NEL. Afi^si en la TTT-ejo de NEL rajtas nur Jardar. Ankał estas dezirinde ke la pa^gojn mastrumu unu homo, pro konsidero de unustila grafiko. Jardar pretas preni sur sin la taskon (sed ne povas garantii povi fari same se iam petos pluraj kluboj ał sim.). 6. Landa kongreso fine de la venonta semajno. a) Ekspozicio. Jardar preparis per komputilo kvin kolorajn afi^sojn en formato A3. Ili estas pla^c-aspektaj sed ni diskutis ^cu ili ne devus esti en pli granda formato kaj kun malpli da teksto. Konklude ni decidis ke Jardar faru unu plian afi^son, en formato A2, kun mallongaj tekstoj kiujn havigos Douglas. Jardar produktos la afi^sojn duekzemplere, unu por la muro malantał nia malgranda libro-ekspozicio en flank^cambro de la kafejo en la gastejo, la alian por nia malnova migra ekspozicio (t.e. ties paneloj, post forigo de la malnovaj afi^soj el 1987) por starigo eksterdome kiam ne pluvos. Jardar produktos ankał faldfoliojn (4 p. A5) kun la samaj tekstoj kiel sur la afi^soj. Ev. ankał minigramatikon ał ni vendu "^slosilojn". b) ^Cu korektoj al la jarraporto 2004 ał novaj vidpunktoj pri la malnetaj strategia plano ał laborplano? Venis nur unu korekteto al la jarraporto (krom korekto de kelkaj preseraroj). Al la strategi-plano eblus aldoni kelkajn ideojn el la enketilo (pkt. 3 ^ci-supre) pri oficialaj instancoj al kiuj ni povus provi turni nin (parlamento, ministerio ktp). c) Kultura programo vendedon/sabaton. Per Johan Krogstie preparis prelegon pri la ^cirkała^joj kaj ties historio. Estas propono de prelego pri Hans Bųrli. Krome ni provu prepari lingvajn ludojn ał aliajn distra^jojn kaj sendu proponojn per la estrara retpo^sta listo antał la kongreso. ^c) Voja^gsubvencio. Asignis la legaco 3 000 kr. Petis nur 2-3 membroj - sume malpli ol 1 000 kr. d) Du mallongajn prelegojn donos Jardar fine de la diman^ca programo: pri la nova komputila servilo kaj pri la vortara laboro. e) Simplaj informfolioj. Sufi^cos la A5-faldfolioj (vd. a) ^ci-supre) kaj Esperanto-nytt. f) Ekzamenoj. Neniu anoncis sin. 7. Resumo de retpo^ste pritraktitaj aferoj. Jarkunvenoj de tegmentaj organizoj kie NEL membras, kie partoprenis Douglas en la lastaj semajnoj. Temas pri nia studasocio, la Pacocentro (Lillehammer) kaj la UN-asocio. Li sendis raporteton retpo^ste 24.5. Li partoprenis ankał plankunvenon de Norvega Socia Forumo i.a. pri estontaj konferencoj (Globalisering). 8. Eventuala^joj. Neniu. La interkonsili^go dałris de la 20.10 ^gis la 21.50. Telefonaj elspezoj en Esperantonia: ^c 30 kr. Krome Anne Karin rajtas rericevi ^c 10 kr pro la plu-voko al Pepita. Venonta interkonsili^go: ^jałdon la 30an de junio (semajno 26). [Ne okazis.] Protokolis Douglas