Norvega E-Ligo: Estrara interkonsili^go, ^jaùdon 10. marto, semajno 10, 2005. Protokolo Partoprenis Ulf Lunde (en Os), Jardar E. Abrahamsen, Anne Karin Bondhus, Arne Olav Mjøen (^ciuj en Trondheim), Douglas Draper (en Oslo), Pepita de Caspary (en Asker; ekde pkt.3). Lars Sandbakk antaùanoncis ke li ne povos partopreni pro kunveno de alia organizo. 0. La tagordo: aprobita. 1. La protokolo de la antaùa interkonsil-i^go la 17an de februaro: aprobita. 2 Investo de nia kapitalo. NEL havas ^c 180 000 kronojn en bankkontoj - kuranta kaj altintereza. E^c altintereza konto donas nuntempe malpli ol 2%-interezon. La landa kunveno de NEL en 1997 decidis: "La estraro rajtas disponi [pri] la mono de NEL laù sia bontrovo" (N.E-isto 4/1997, p.5) Ni decidis investi 20 000 kronojn en akci-fonduso (Skagen Vekst) - duonon nun kaj duonon post kelka tempo - kaj 100 000 en obligacia fonduso (Skagen Avkastning). Raporto pri la kurzoj kaj rendimentoj estu konstanta ero de la estraraj konsili^goj. 3. La okazintaj ^san^goj pri interreta servilo kaj nova teknika dissendolisto por NEL. Jardar resumis sian ampleksan retpo^stan raporton (senditan al la estraranoj 9.3): Li muntis novan komputilon, starigis en ^gi propran servilon kaj translokis al tiu la domajnon esperanto.no . Plue li aran^gis protekton de la retpo^staj adresoj en la TTT-ejo de NEL kontraù spamistoj kaj aran^gis detalan filtradon de envenantaj retpo^staj mesa^goj. La nova teknika dissendolisto "data" havas 4 anojn. 4. Laboro pri la nova norveg-Esperanta vortaro. Se Kjell H. Ullestad estas dungito de NEL, ni devos pagi imposton de dunganto. Kiel ebligi registri la pagon al Kjell kiel honorarion aù stipendion? Ulf plu-diskutos la situacion kun Kjell kaj la impostaj instancoj. 5. Stato de la preparoj por la Landa Kongreso. Venis ^gis nun nur 2 ali^goj. Al la kultura vespero ni esperu ke venos pli da ofertoj de kontribuoj. Se jes, eblos dividi la programon inter vendredo kaj sabato. La jarraporto kaj la jarkalkulo devos aperi en N.E-isto n-ro 3. ^Car la limdato por ^gi estos antaù nia venonta estrara konsili^go, ni devos trakti kaj aprobi tiujn dokumentojn retpo^ste. Pluraj temoj aktualas por pritrakto iam dum la landa kongreso: kunlaboro kun aliaj organizoj (Elna Matland), la farto de la kluboj, aran^gado de lokaj kursoj, disdonado de Esperanto-nytt. Retpo^ste ni ser^cu responsulojn pri ili. 6. Resumo de ev. aliaj retpo^staj diskutoj. ForUM vokis nin, kiel membroorganizon, al sia jarkunveno kaj invitis nin al pluraj seminarioj. Sed nun mankas aktivulo pri tiaj aferoj inter niaj membroj, kaj ni devas respondi al ForUM ke ni bedaùrinde ne povas doni prioritaton al la koncernaj aran^goj. 7. Eventuala^joj. Neniu. La interkonsili^go daùris de la 19.35 ^gis la 21a - ankaù ^ci-foje (preskaù) sen rompi^go de la telefona kontakto. Telefonaj elspezoj en Esper-antonia: ^c 20 kr. Krome Anne Karin rajtas rericevi ^c 15 kr pro la plu-voko al Ulf. Venonta interkonsili^go: ^jaùdon la 12an de majo (semajno 19). Protokolis Douglas