Norvega E-Ligo: Estrara interkonsili^go ^jaùdon 13. januaro, semajno 2, 2005. Protokolo Partoprenis Jardar E. Abrahamsen, Anne Karin Bondhus, Arne Olav Mjøen (^ciuj en Trondheim), Douglas Draper (en Oslo), Lars Sandbakk (ekde pkt.6 - en Sandnes), Pepita de Caspary (en Asker). Ulf Lunde ne povis partopreni pro premego de sia profesia laboro. 1. Tagordo kaj protokolo de la antaùa interkonsili^go (9. decembro): aprobitaj. 2. ^Cefdelegito de UEA. Agnar Fitjar pretas pluservi novan trijaran periodon. La estraro proponos lin al UEA. 3. Jarlibro de UEA, 2005. Teksto pri NEL: ni restigu tiun saman, kiu staris en 2004. 4. La Esperantonia komputilo. Provo instali lar^gbendon necesigis ankaù retkarton, sed ^gin ne eblis instali kun nia relative malnova (1998) versio de Fenestroj. Ni tial provis la plej novan version de Fenestroj (XP), sed post ties instalo ne eblis instali kontraùvirusan programon, ^car Fenestroj XP uzas la tutan internan memoron (nun 128 MB). Anstataùigi la nunajn memorkartojn per tri novaj po 128 MB kostos po 590 kr ^ce Dell. Ni nun esploras eblojn a^ceti brokantajn. Sed pro aliaj misfunkcioj, kiuj ver^sajne ne rilatas al la memorkapacito - malstabila retkonekto, sinmal^saltemo de la sistemo - ni eble devos rezigni pri la tuta projekto. 5. La ekonomia situacio. En 2003 NEL havis malprofiton de ^c 10 000 kr, kaj nia kasisto, Anne Karin, informis ke ver^sajne estos pli-malpli same en 2004, atentigante ke tion ni ne povas plutoleri jaron post jaro. Eblaj solvoj: a) investi nian kapitalon (^c 150 000 ?) en interezofonduso, obligacioj aù sim. Se ni ricevos 6%-interezon anstataù 2% per ordinara altintereza konto, la gajno estos 6 000 kr jare. b) ni provu luigi la kunven^cambron de Esperantonia al aliaj organizoj. Tion ni povus anonci per afi^soj en lokaj butikoj aù per Interreto: www.finn.no , kvankam ^ci-lasto ver^sajne iom kostus. Luigo unu vesperon semajne por po 400 kr (la najbararoj pagas po 600 por siaj jarkunvenoj) en 30 semajnoj jare enkasigus 12 000 kr. Ni petas la domkomisionon konsideri la aferon. c) se tio (b) ne sukcesos, redukti la dissendojn de Norvega Esperantisto de 6 al 5 numeroj jare, tamen ne reduktante la suman pa^gonombron. Tio ^sparus ^c 1 200 - 1 400 kr. Sed tion ni prefere evitu, ^car ofta ricevo de Esperanta gazeto gravas por stimuli la intereson de la membroj. ^c) malmultigi la senpagajn ricevantojn de Esperanto-nytt. Ni sendadas al kvindeko da organizoj, kaj ne certas ke ili legas aù iel uzas ^gin. Per redukto de la nombro favore al la ^cefaj celgrupoj ni povus iom ^spari - po ^c 25 kr Sed pri tia redukto ni estu singardaj, ^car dissendo de Esperanto-nytt estas unu el niaj kerne gravaj agadoj. Cetere estas pli bone sendi al redakcioj de organizaj organoj ol al la organizoj mem - kie ni ver^sajne atingas nur la sekretarion. 6. La Landa Kongreso 2005. Per Johan Krogstie sendis proponon de informilo kaj ali^gilo. Li proponas kombinon de la kongresa kotizo (100 kr), pago por la ekskurso (150) kaj pago por la festeno (175) en unu sumo kiun ^ciuj antaùpagu. Ni konsentas ke pago por la ekskurso estu tiel deviga, sed ne la festeno. Devus estis pli malalta kotizo por junuloj kaj senpaga partopreno por infanoj. Tranoktadon (^cambron, liton en kabano*) oni antaùmendu, kaj konfirmu antaù limdato (la 1a de majo), sed pagu surloke. Simile man^gojn, kaj pri ili ver^sajne sufi^cus konfirmi nur semajnon antaù la kongreso. Tamen konvenus anonci nur unu limdaton, komunan por tranoktado kaj man^goj. Eksterlandaj gastoj bonvenos kaj Per Johan Krogstie proponas ke ili vizitu la multajn vidinda^jojn en la distrikto, sed ni emfazas ke ni ne povas ion aran^gi specife por ili, ^car ni devas plene uzi niajn fortojn por aran^gi niajn proprajn laborkunvenojn. Kadre de la kongreso okazu ia kultura vespero kaj i.a. jarkunvenoj de la Junularo kaj la Eldonejo** . La horaron ni devos fiksi per retpo^sta interkonsili^go. ^Gi aperu en Norvega Esperantisto 1/2005. Ni petskribu al Legaco Uhlen pri 2 000 kr por ekspozicio i.a. en la informejo de Morokulien kaj por ^sildoj / vojmontriloj.^Cu uzi nian migran ekspozicion (faritan de Vasjek ^Sestak, Haugesund, 1987 (?)) kun novaj afi^soj? ^Cu montri vidbendan filmon, ekz-e Mazi aù tiun de Roman Dobrzinski (1987)? Ni petskribu al Legaco Uhlen pri 5 000 kr por voja^g-subvencio de membroj. 7. Tagordo de la landa kunveno de NEL. Ankaù ^gi aperu en Norvega Esperantisto 1/2005. ^Gi povos simili al tiu de 2003. Ni diskutu ^gin per retpo^sta interkonsili^go. 8. Jarkunveno de Foreningen Norden en Kongsvinger 10.-12. junio*. Ni demandu al Per Johan Krogstie ^cu li povos reprezenti NEL. 9. Kalendaro por la estraraj interkonsili^goj en 2005. Ni aprobis la proponon dissenditan de Ulf. 10. Eventuala^joj. a) Ni petskribu al Legaco Uhlen pri la preparo de nova Norvega-Esperanta vortaro. La dungito, Kjell H. Ullestad, esploros kiom da mono restas el la sumo asignita por 2004 kaj proponos sumon por nova peto. b) Anoncado. Tio povas utili en lokaj gazetoj, sed ne en grandaj aù tutlandaj. Lars esploros prezojn por anonci en la organo de SOS rasisme. Nia inter^san^gado de anoncoj kun Dag og Tid ^cesis, ^car la nova prianonca responsulo ^ce Dag og Tid ne volas daùrigi la ^gisnunan interkonsenton. Ni proponis novan sed ili ne respondas. La interkonsili^go daùris de la 19.44 ^gis la 22.44 (kun du rompoj de la telefona kontakto). Telefonaj elspezoj en Esperantonia: ^c 40 kr. Krome Anne Karin rajtas rericevi ^c 15 kr pro la plu-vokado al Lars. Venonta interkonsili^go: ^jaùdon 17. februaro (semajno 7). Protokolis Douglas ----------------------------------------------------------------------------------------------------------------- *Tio kolizios kun nia propra landa kongreso. Do ne eblos sendi reprezentanton **Eble ankaù la instruista sekcio? DD