Norvega E-Ligo Estrara interkonsili^go pertelefona ^jałdon 9. decembro 2004 Protokolo Partoprenis: Ulf Lunde (en Os), Jardar E. Abrahamsen, Anne Karin Bondhus, Arne Olav Mjųen (^ciuj en Trondheim), Lars Sandbakk (en Sandnes, ekde pkt. 6), Douglas Draper (en Esperantonia) kaj Pepita de Caspary (en Asker). La interkonsili^go komenci^gis je h. 19.35 post kupligo de la telefonoj. Ni parte perdis la kontakton unufoje dum la interkonsili^go (kiel kutime!). 0. Tagordo: aprobita. 1. Protokolo de la antała interkonsili^go (^jałdon 28. oktobro): aprobita. 2) Nea respondo de la imposta departemento (Skattedirektoratet) al nia peto koncerne impostojn pri donacoj. ^Cu ni plendu/provu plu? Studinte la komprenon de la imposta departemento pri la koncepto kulturo, Jardar opinias ke ni ne havas bazon por pluplendi. Ni konkludis ke ni lasu la aferon. 3) Telefono kaj interreto en Esperantonia. a) Telefonabono Antał kelkaj tagoj ni jesis al oferto de Telenor transpreni nian telefonan uzadon de Tele2, pro la novaj rabatoj de Telenor kaj ^car kasisto Anne Karin volas redukti la nombron de la fakturoj (Tele2 sendas ^ciumonate). Ni esperas ke Telenor ne pagigos nin por pli da telefonado ol kiom ni mem registros, kiel ili faris tra la jaroj antałe. b) Lar^gbendo /ADSL En oktobro 2003 ni malakceptis oferton de Tele2 pri lar^gbendo por interreto, ^car la ofertita abono (450 kr monate) kun konsiderinda mar^geno superis niajn elspezojn por abono kaj uzado. Sed nun Chello/UPC ofertas lar^gbendon por 195 kr monate kaj ankał unumonatan senpagan provon. Tamen tio kredeble kuntiros kelkajn unufojajn elspezojn: kelkcent kronojn por retkarto por la komputilo kaj ^c 100 kronojn por retkablo inter la komputilo kaj la lar^gbenda ^stopilingo. Ni decidis unuavice jesi al la oferto de senpaga unumonata uzo, kaj poste konsideri abonon. c) Ni konsideris ankał ^cuinstali lar^gbendan (IP-)telefonon, sed decidis ne fari tion nun: ni atendu plibonigon de la tekniko kaj malplialtigon de la prezoj. 4) Elekto de ^cefdelegito de UEA 2005 - 2007. Ulf demandos al Agnar Fitjar, ^cu li pretas prizorgi tiun funkcion dum plua trijara periodo. 5) ^Gis n-ro 1/2004 ni inter^san^gadis Norvega Esperantisto kontrał multaj eksterlandaj kaj internaciaj gazetoj, inkl. la organojn de aliaj landaj asocioj. Sed por ^spari afrankon ni ^cesis sendi al la plej multaj el ili, anstatałe ofertante Norvega Esperantisto per TTT. La plej multaj eldonantoj tamen ankorał sendas al ni siajn gazetojn, sed la franca Esperanto-asocio, UFE, ^cesis sendi sian organon, Le monde de l'espéranto. ^Gi estas kvazał miksa^jo de Norvega Esperantisto kaj Esperanto-nytt kaj povas esti valora fonto de materialo por Esperanto-nytt. Ni decidis pagi 20 ełrojn por la lastaj kvar numeroj de Le monde de l'espéranto en 2004, kaj reproponi al UFE paperan inter^san^gadon en 2005. 6) Informkampanjo? En januaro (retpo^ste 18.1.2004) Lars skizis planon por kunordigita tutlanda varbokampanjo por la periodo ^gis la landa kongreso en 2005. Sed pro manko de laborfortoj ^gi ^sajnis nefacile realigebla - precipe la distribuado de informmaterialo - kaj nun neniom el ^gi restas. ^Cu ne eblas ion plani sur tiu grava kampo? Jardar esprimis sian vidpunkton, ke la ^cefa defio por ni ne estas informi pri la avanta^goj de Esperanto, sed simple montri ke ^gi ekzistas kaj funkcias kiel normala lingvo. Nur kiam la publiko jam iom scios, povos sukcesi kampanjo. Nova ideo por baza informado: fulma kurseto al preterpasantoj surstrate ał en biblioteko. Tio kondi^cas certan pedagogian kaj teatran talenton de la gvidanto. Unue Trondheim provos la ideon kaj surbaze de siaj spertoj ili verkos gvidilon por aliaj grupoj. Alia (kaj jama) ideo estas dismetado en (studentajn) leterkestojn - kun demandaro. Raporto pri la farita informado preti^gu ^gis la landa kongreso en junio. 7) Landa kongreso 2005. Ni nomumis kiel lokan (?) kongresan komitaton Per Johan Krogstie (PJK )(Hamar), Lars Sandbakk (Sandnes) kaj Arild Matell (Kongsvinger). Arild Matell tamen ne donis vivosignon, kaj ^sajne ne plu lo^gas en Norvegio. PJK ricevis de Värdshuset, Morokulien, en novembro norvegan leteron kun tute aliaj prezoj ol la svedaj kiujn ni jam havis de Infocenteret (vd. retpo^ston al la estraro 21.4.04). La prezoj de matenman^go kaj lun^co estas pli altaj, dum la luo de kunven^cambro estas 400 n.kr. tage kolektive, kontrał 90 sv.kr. por ^ciu partoprenanto (ał 190 sv.kr. por "konferenspaket") antałe. La prezoj por tranoktado estas pli-malpli la samaj. La suma kosto por ^ciu partoprenanto ^sajnas esti proksimume la sama kiel antałe, sed malpli alta por tiuj kiuj ne a^cetos ^ciujn man^gojn. Surbaze de tiuj novaj prezoj PJK kompilis proponon de ali^gilo. Ni petas Lars kaj PJK revizii tiun proponon ^gis la venonta estrara interkonsili^go, cele al aperigo en Norvega Esperantisto 1/2005 kaj en nia TTT-ejo. Ni petas ilin speciale · esplori ^cu la luprezo por la kunven^cambro inkluzivas ankał uzadon de grup^cambroj · konsideri plialtigon de la kongresa kotizo - ^gi devas kovri i.a. la luon de kunven^cambro · konsideri inkluzivon de la pago por la ekskurso (sed ne de la man^goj) en la kongresan kotizon 8) Venonta estrara interkonsili^go: ^jałdon la 13an de januaro (semajno 2) Ulf kompilos proponon de kunvenoplano por la tuta jaro. 9) Eventuala^joj. a) Eidsvoll komunumo: Esperantoteksto en ilia TTT-ejo. Ni ricevis 500 kr. por la traduko. b) Drammen: Tri mezlernejanoj parte sekvas la kurson en la universitato de Oslo. Ili planas aran^gi kurson en Drammen en la nova jaro kaj esperas poste fondi lokan grupon. c) Komputila registrado de artikoloj el internaciaj perioda^joj. Projekto komencita de Tom Arbo Hųeg en la 80aj jaroj sed bedałrinde neglektita post lia morto en 1992. Douglas raportis ke ^ci-jare estas enkomputiligitaj ^c 2300 artikoloj - t.e. la plej multaj el la postlasitaj papere registritaj - cele al transdono al iu granda biblioteko en eksterlando. ^c) Afi^sado de la katalogo de la biblioteko de NEL en la TTTejon (estrara decido sept. 2003). Pro seriozaj komputilaj problemoj en Hamar nur nun eblas komenci korekti almenał la evidentajn skriberarojn. Estas registritaj pli ol 5300 libroj, kaj Douglas taksis ke li bezonos plurajn semajnojn por trakontroli la tuton. d) Libroj por la tria mondo. Kvankam la plej tałgaj legolibroj k.s. estas forsenditaj al afrikaj grupoj lastvintre, restas ^c 50 kg da heredita^joj sendindaj al triamondanoj. Douglas esploras ^ce aktualaj ricevontoj pri ebloj de senpaga ricevo de paka^joj. e) Esperanto-nytt 3/2004 ^jus preti^gis. Partoj de la enhavo ne (rekte) temas pri Esperanto, sed pri la domino de la angla. La redaktoro, Jardar, klarigis kial tio estas tałga strategio. Se ni povos ^sanceli la homojn el ilia kredo ke la angla estas ia universala solvo, ni jam estos duonvoje. Li konstatas ke kelkaj norvegaj gazetoj komencis citi Esperanto-nytt. f) Aliaj evoluoj post la lasta interkonsili^go (vd. la protokolon) 2. Konferenco pri tutmondi^go. a) TTT-ejo kaj monsubteno: Ni postpagis 300 kr. b) Informbudo. NJE sendis (almenał) unu leteron al la junaj interesi^gantoj, sed ^gis la fino de novembro neniu el ili reagis. 4 c) 2. La TTT-pa^goj de NEL nun funkcias ałtomate Unikode. 8. Kurso reali^gis en Tromsų kun 4 partoprenantoj. La interkonsili^go dałris ^gis la h. 22.24. La telefona elspezo en Oslo (por 2 lineoj) estis ^c 40 kr. (Aldone ^c 35 kr. elspezis Anne Karin (parte por 2 lineoj) kaj ^c 6 kr Ulf, kiuj rajtas postuli repagon.) Protokolis Douglas