Norvega E-Ligo Estrara interkonsili^go pertelefona ^jałdon 19. ałgusto 2004 Protokolo PARTOPRENIS: Ulf Lunde (en Os), Anne Karin Bondhus, Arne Olav Mjųen (ambał en Trondheim), Lars Sandbakk (en Sandnes - nur pkt. 7), Douglas Draper (en Esperantonia) kaj Pepita de Caspary (en Asker). Jardar E. Abrahamsen bedałris ke li devas prizorgi ur^ga^jojn kaj tial ne povos veni. La interkonsili^go komenci^gis je h. 20.05 post kupligo de la telefonoj. Ni perdis la kontakton unufoje dum la interkonsili^go (kiel kutime!). 0. TAGORDO: aprobita kun aldonoj senditaj de Jardar kaj Ulf. 1. PROTOKOLO DE LA ANTAŁA interkonsili^go (^jałdon 1. julio): aprobita 2. Ses Oslo-klubanoj ^ceestis la FUNEBRAN CEREMONION 11.8 pri KIRSTEN EK, multjara NEL-estrarano kaj mastrumanto de Turisma Servo. La ligo kaj la Oslo-klubo kune provizis florojn kaj Pepita faris memorparoladon en la kapelo. Pepita iniciatos kunverkon de nekrologo por Norvega Esperantisto 4. 3. La LANDA KONGRESO EN 2005 en Morokulien. Per Johan Krogstie sendis (10.7) proponon de reduktita programo por la ekskurso, kiu dałros nur 3-4 horojn. Tio ^sajnas konvena. La detalojn ni diskutos retpo^ste. 4. Mencioj pri Esperanto en NORVEGAJ AMASKOMUNIKILOJ. Aperis entute 10 grand(et)aj intervuoj ekde la komenco de julio, el kiuj 4 rilatas al la UK, 1 al la IJK kaj 3 estas intervjuoj kun Per Johan Krogstie en la Hamar-gazetoj. 5. Post la apero en Norvega Esperantisto 3/04 de MALFERMA LETERO DE S-INO ELNA MATLAND pri nia kunlaboro kun aliaj organizoj - kun resumo de la posta retpo^sta diskuteto inter kelkaj estraranoj - ne venis pliaj reagoj. 6. La dałra krizo pri DISTRIBUADO DE ESPERANTO-NYTT. Preskał neniu membro mendas ^gin por disdonado. Kiel ekinteresi la publikon, kaj kiel ekkapti interesitajn legontojn? Aperis kelkaj ideoj: · Fari liston de tałgaj lokoj, precipe en-dome, ekz-e man^gejoj ał komunaj domoj, kie estas tabulo ał bro^surejo, kaj respondecigi specifajn membrojn pri dismetado en specifaj lokoj. · Konstrui "po^sojn" (bro^suringojn) por tabuloj. · Sendi al / dismeti en / bibliotekoj. · Sendi unu-du ekz. al ^ciuj membroj kune kun Norvega Esperantisto, kun instigo pludoni al interesi^gantoj · Meti mendilon en Norvega Esperantisto · Konkurso pri varbado de abonontoj La plej multajn el tiuj metodoj eblas uzi ankał por disdonado de flugfolioj pri kursoj. La postseminaria retpo^sta diskuto pri rekta oferto de E-nytt dum neformalaj interparoloj stagnis. 7. Eventuala^joj. a) AŁTUNAJ KURSOJ POR KOMENCANTOJ Trondheim jam fiksis datojn kaj komencis disinformi; Stavanger esperas pri aperigo en AOF-katalogo kaj starigos inform-budon; en Os ^jusa gazeta intervjuo preparis la grundon; Tromsų planas aran^gi kursojn en oktobro; Oslo suferas pro manko de laborfortoj, sed ver^sajne ofertos mini-kursojn kiel lastjare. En la cetera Ųstlandet kredeble nur Hamar havas fortojn, kaj ili bezonas instigon. Ampleksa kolekto da lerniloj trovi^gas - traser^ceble - ^ce www.edukado.net . b) (Sekve al la seminario:) UNUFOLIA PREZENTO DE LA LINGVO (= modernigo de "Esperanto for språkinteresserte") kiel alternativo al (mini)kurso. Ni diskutis malneton retpo^ste post la seminario, sed ne akordi^gis. Nun ni foruzu la malnovan stokon antał ol reveni al la afero post la kursoj. c) INTER^SAN^GAJ ANONCOJ KUN DAG OG TID . Dum 19 jaroj ni ^guis tre favorajn kondi^cojn, konsiderante ke la eldonkvanto de DT estas preskał 30-oble pli ol tiu de N.E-isto. Sed nun nova responsulo ^ce DT postulas pagon de po 200 kr por 5 anoncoj. Tion ni pagu ^ci unu fojon - almenał se ne aldoni^gas plusvalora imposto. Pri la estonteco ni provu havigi novan interkonsenton lał kiu ni, se eble, pagu neniom, ał tre malmulte, ekz-e ricevante nur 1-2 anonc(et?)ojn en DT kontrał ^ciunumeraj anoncoj por DT en N.E-isto. Mar^candos Douglas. Mono haveblas el la "propaganda fonduso", kiun ni de pluraj jaroj ne tu^sas. Kvankam la efiko de tiaj anoncoj estas malfacile mezurebla, DT estas aktuala anoncejo por ni, ^car ^gin legas lingvemuloj, kiuj lał lastatempa konstato konsistigas gravan celgrupon. Ni povus ankał esplori, kiujn aliajn organojn legas lingvemuloj.. ^c) Nia STUDASOCIO Studieforbundet for Folkeopplysning, invitas al tuttaga informkunveno/cerbosturmo sabaton 4. september (semajno 36) pri la baldał realigota kunfondi^go kun Studieforbundet Populus. Povos partopreni Douglas, ał eble Pepita. d) NORVEGA SOCIA FORUMO. Ili konsentis afi^si en sia TTT-ejo priskribon en Esperanto, sed tio ankorał ne okazis - ^sajne pro ferioj ał eble teknikaj problemoj. Douglas turnos sin al ili denove pri tio. e) Ulf havas ideon pri fondo de INTERRETA KLUBO POR JUNULOJ 14-15JARAJ, kiu uzu Esperanton por sekretaj kodoj kaj signaloj. Membri^go nur lał invito de jama membro? Paginte por membreco ili rajtu lerni Esperanton per retkurso senpage. ^Cu enga^gi nian 15jaran membron en Oslo kaj aliajn aktivajn junajn membrojn? Ulf skribos ion pri la ideo. La INTERKONSILI^GO DAŁRIS ^gis ^c la h. 22.04. La telefona elspezo en Oslo (por 2 lineoj) estis ^c 30 kr. (Aldone ^c 15 kr. elspezis Arne Olav kaj ^c la duonon Ulf, kiuj rajtas postuli repagon.) VENONTA INTERKONSILI^GO: ^jałdon la 14an de oktobro (semajno 42)*. Protokolis Douglas ------------------- *Poste prokrasitita ^gis ^jałdo la 28a de oktobro (semajno 44).