Norvega E-Ligo Estrara interkonsili^go pertelefona ^jaùdon 1. julio 2004 Protokolo PARTOPRENIS: Ulf Lunde (en Os), Jardar E. Abrahamsen, Anne Karin Bondhus, Arne Olav Mjøen (^ciuj en Trondheim), Douglas Draper (en Esperantonia) kaj Pepita de Caspary (en Asker). La interkonsili^go komenci^gis je h. 19.35 post kupligo de la telefonoj. 0. TAGORDO: aprobita. 1. PROTOKOLO DE LA ANTAUA interkonsili^go (^jaùdon 17. junio): aprobita (sed la dato en la malneto estis mal^gusta). 2. Raportoj pri, kaj rezultoj de, la ^jus okazinta LANDA SEMINARIO. Partoprenis plentempe nur 10 membroj: 7 en Trondheim, 2 en Oslo kaj 1 en Os. Parttempe partoprenis 2 en Stavanger kaj 1 plia en Oslo. Parta klarigo de la malmultnombra partopreno estas ke pluraj aktivaj membroj estis for aù alie okupitaj, sed de kelkaj aùdi^gis ankaù reago ke "seminario" sonas lernejeca kaj malinteresa. La estraro taksis la aran^gon bone preparita kaj kontentas ankaù pri la reali^go, sed hezitis tiri rektajn konkludojn, kvankam la partoprenantoj lernis pensi en novaj manieroj pri nia informado, eki^gis valoraj diskutoj kaj la procezoj pludaùras. Tamen eblas certagrade resumi: · En niaj informiloj - ekz-e Esperanto-nytt - ni provu trovi nova^jojn kiuj rekte koncernas la legantojn, ni prezentu ne ^generalajn asertojn, ekz-e pri neùtraleco, sed konkretajn faktojn kaj ofertojn, kaj ni kontentigu la scivolemon de la publiko pri la lingvo mem. · Ni evitu doni al la publiko pretajn asertojn pri la bonaj kvalitoj de la lingvo, prefere ni lasu ilin mem konkludi. · Ni evitu plu-rakonti "mitojn"; ni kontrolu la fidindecon de la informoj kiuj ni prezentas pri Esperanto kaj ties historio. · Ni produktu novan bro^suron, kun i.a. facila teksto kiu rekte demonstru uzon de la lingvo. · Specifaj ekzemploj de la strukturo de la lingvo allogas pli ol abstraktaj plenaj superrigardoj. · Pri la disdonado de Esperanto-nytt estas ur^ga bezono de novaj metodoj, kaj la seminario naskis retpo^stan diskuton pri tio, kiu ne fini^gis. · Por revigligi la vendadon de la Eldonejo kolekti^gis kelkaj proponoj, i.a. ke nepras havigi recenzojn kaj rekomendojn pri aktualaj libroj. Ulf resumu ion pri la rezultoj por Norvega Esperantisto 3. Ni anoncu al la membroj ke la seminariaj dokumentoj legeblas en TTT kaj ni daùrigu la diskutojn per la retpo^sta listo nel-diskut. 3. Planoj por LANDA KONGRESO EN 2005, vendredo 10 - diman^co 12 julio (semajno 23) en Morokulien. Per Johan Krogstie proponis tre interesan sabatan ekskurson al diversaj kulturaj kaj historiaj vidinda^joj ambaùflanke de la landlimo, de la 14a horo ^gis post la 21a sabaton. Sed tio daùros duoble pli longe ol la ekskursoj en la antaùaj landaj kongresoj, kaj ne lasos sufi^ce da tempo por la nepraj aferoj - la landa kunveno de NEL kaj la jarkunvenoj de NJE kaj la Eldonejo. Krome iuj spertis laci^gon en ekskurso post kvar horoj. Post konsidero de pluraj alternativoj, ni provizore decidis (1) plifruigi la komencon de la ekskurso per unu horo, per kunporto de lun^cpaketo enbuse, (2) fari nur mallongan halton ^ce la kapelo en Leirsjøen (sen di-servo), kun reveno al la kunvenejo en Morokulien por la tradicia festeno kaj (3) eventuale demandi ^cu eblus inviti la popoldancantojn tien pli poste en la vespero, se tio ne tro ^stopus la programon. Ni revenos al finfikso de la programo kiam ni havos pli bonan superrigardon de la tempopostuloj de la laborkunvenoj. 4. Kiel eviti IMPOSTOPROBLEMOJN pri la mono pagita al Kjell Ullestad pro ties laboro pri nova vortaro? NEL efektive nur peras pagon de la legaco Uhlen al Kjell. Tamen la impostaj aùtoritatoj nun volas ke Kjell registru sin kiel propran firmaon, sed tio kuntrenus neakcepteblajn burokrata^jojn. En la pasintaj jaroj Kjell bonorde pagis personan imposton pro tiu enspezo (lastjare li ricevis 48 000 kr.), sed NEL kiel senprofita organizo ne taksas lin dungito kaj tial ne pagas akcizon de dunganto (arbeidsgiver-avgift) kaj NEL ankaù ne komprenas ke ni a^cetas de li ian servon, tial ni ne pagas plusvaloran imposton (moms) - kiun oni normale pagu por servo kiu kostas pli ol 30 000 kr. jare (ekde 2004: 50 000 kr.). Ulf havis telefonan kontakton i.a. kun la imposta oficejo de Sør-Trøndelag, kiu nun petas lin letere priskribi la situacion. Li verkos malneton kiun aprobu Jardar kaj Kjell. Daùros almenaù monaton ^gis ni ricevos respondon. Se oni ne liberigos nin koncerne plusvaloran imposton, ni estontece limigu la pagon la 30 000 kr. jare. 5. Nova ^CEFREDAKTORO DE ESPERANTO-NYTT. Douglas retiras sin kiel ^cefredaktoro pro la nova profilo de la lastaj numeroj , sed restas redakciano. Jardar pretas transpreni la ^cefrespondecon. La estraro aprobis la ^san^gon kiun proponis la redakcio. 6. Eventuala^joj. Neniu. La INTERKONSILI^GO DAURIS ^gis ^c la h. 21.33. La telefona elspezo en Oslo (por 2 lineoj) estis ^c 30 kr. (Aldone ^c 15 kr. elspezis Anne Karin, kiu rajtas postuli repagon.) VENONTA INTERKONSILI^GO: ^jaùdon la 19an de aùgusto (semajno 34). Protokolis Douglas