Norvega E-Ligo Estrara interkonsili^go pertelefona ^jaùdon 17. junio 2004 Protokolo Partoprenis: Ulf Lunde (en Os), Jardar E. Abrahamsen, Anne Karin Bondhus, Arne Olav Mjøen (^ciuj en Trondheim) kaj Douglas Draper (en Esperantonia). La interkonsili^go komenci^gis je h. 19.05 post kupligo de la telefonoj. 0. Tagordo: aprobita. 1. Protokolo de la antaùa interkonsili^go (^jaùdon 13. majo): aprobita. 2. Raportoj pri la antaùvidata partoprenado en la seminario el la diversaj landaj regionoj. ^Sajnas ke partoprenos ^c 5 membroj en Trondheim, almenaù 2 en Oslo, 2 en Stavanger kaj Ulf sola en Os. Ni esperas pli da ali^goj post baldaùa diskonigo de la programo. 3. Pretigo de plano por Landa Seminario 19a - 20a de junio. Ni trastudis la programon proponitan de Jardar, faris kelkajn al^gustigetojn kaj planis uzon de telefono kaj retpo^sto por plurfoje resumi kaj diskuti inter la grupoj. El la 7 proponitaj temoj ni traktos nur 5: Vervetidsskrifter, Realitetar om esperanto; Memkompreneblaj tekstoj / minikursoj; Kie kaj kiel disdoni informilojn?; kaj Vigligo de la Eldoneja vendado. Ni havas pli ol sufi^ce da materialo pri tiuj temoj por plenigi la dek du horojn. Jardar pretigos la reviziitan programon kaj sendos al la estraranoj por aprobo. 4. Kiel eviti impostoproblemojn pri la mono pagita al Kjell Ullestad pro lia laboro pri la nova vortaro? Prokrastita ^gis ni havos pli da informoj. 5. Eventuala^joj. TTT-pa^goj. Jardar demandos al sia frato ^cu li pretos esti registraro por la domeno esperanto.no. La interkonsili^go daùris ^gis ^c la h. 21.03 La telefona elspezo en Oslo (por 1 lineo) estis ^c 15 kr. (Aldone proksimume saman sumon elspezis Arne Olav, kiu rajtas postuli repagon.) Venonta interkonsili^go: kiam ni havos informojn pri pkt. 4, plej malfrue ^jaùdon la 1an de julio (semajno 27). Protokolis Douglas