Norvega E-Ligo Estrara interkonsili^go pertelefona ^jaùdon 26. februaro 2004 Protokolo Partoprenis: Ulf Lunde (en Os), Anne Karin Bondhus (en Trondheim), Lars Sandbakk (en Sandnes), Douglas Draper (en Esperantonia), Arne Olav Mjøen (en Trondheim) kaj Pepita de Caspary (en Asker). Jardar Eggesbø Abrahamsen kaj Tomas Jansson anoncis ke ili ne povos partopreni. La interkonsili^go komenci^gis je h. 20.38, kiam ni finfine sukcesis (^cene) kunkupligi niajn ses telefonlineojn. 0. Tagordo: aprobita. Protokolo de la antaùa interkonsili^go (^jaùdon 8. januaro): aprobita. Ties pkt. 7, Jarlibro de UEA 2004. Douglas informos la redaktoron pri la ^san^go de NEL-prezidanto. 1. Jarraportoj por 2003 - ^cu pretaj? Kluboj. Ricevitaj: Hamar, Oslo. Pretaj, kaj sendotaj: Stavanger, Trondheim. Pri la cirkonstancoj en la ceteraj kluboj - Tromsø, Sarpsborg, Tønsberg, Kristiansand, Bryne kaj Haugesund - esploru kaj raportu la respektivaj kontaktuloj. Raporto pri - · nova vortaro: verkita kaj sendota. Mankas raportoj pri · biblioteko : Douglas kontakti^gu kun Egil O. Larsen en Hamar. · Turisma Servo : Ulf ur^gigos al Agnar F. · informado: La estraranoj bv. rigardu kaj ev. suplementu la partan malneton dissenditan de Douglas 14.2. * Instruista sekcio. Douglas resumos la situacion, precipe pri la kontakto kun ILEI, kiun transprenis Anne Karin pro la malsanado de Bjørn Thuv. 2. Resumo pri petskriboj senditaj de Jardar nome de NEL al la legaco Uhlen. Por la laboro en Trondheim pri la nova vortaro: 50 000 kr. Por la seminario: 2 000 kr. Ankaù de la studasocio ni povos ricevi subvencion, kondi^ce ke kunestos minimume 5 membroj samloke. 3. La ekzamena komisiono verkis novan Ekzamenan Regularon. Aprobita. 4. Landa Kongreso 2005: Per Johan Krogstie (Hamar) proponas aran^gi ^gin en Morokulien/ Charlottenberg okaze de la centjara jubileo de la paca dissolvo de la Unio, kaj ev. inviti svedojn. Sed li petas helpon. Lars kontakti^gos kun li kaj petos lin esplori la lokajn eblojn de kongresejo kaj tranoktejo, kun prezoj kaj kondi^coj, kaj proponi aliajn lokajn alloga^jojn. Pri aliaj flankoj de la aran^go Lars povos proponi helpon el siaj bonaj spertoj pri la kongreso en Jæren lastjare. La kongreso en 2005 okazu proksimume meze de junio. 5. Planoj por seminario 2004 por la membroj. Temo: varbado kaj flegado de novuloj - bezono de novaj metodoj. Specife: (1) ser^cado de metodoj por atingi la publikon kun niaj informoj kaj (2) preparado/elekto de simplaj instrumaterialoj por unua renkonti^go kun la lingvo. Necesas baldaù decidi pri la datoj por la seminario, por ke ni povu anonci ^gin plej malfrue tuj post la marta estrara interkonsili^go. La prezidanto proponis starigi malferman diskutforumon en interreto (ekz-e per "orkut") kiel helpilon por plua diskutado kaj dokumentado de tiu ^ci kaj aliaj NEL-planoj. 6. Planoj por eventuala informkampanjo ^gis la Landa Kongreso 2005 kaj poste. Ni uzu la seminarion (vd. pkt. 6) por konkretigi la planojn. 7. La propono de Elna (N.E-isto 1/04) pri vizitoj de estraranoj ^ce la lokaj kluboj. ^Generale sufi^cas kontakto per retpo^sto kaj telefono. Sed se iu klubo bezonas helpon por loka kampanjo aù se estrarano jam pro alia kaùzo trovi^gas en la proksimo, ni aran^gu interkonsili^gon. Kaj ni aperigu ^generalan oferton en Norvega Esperantisto 8. Divido de la telefonaj elspezoj en Esperantonia inter la Ligo, la Oslo-klubo kaj la Eldonejo. La estraro ne kontraùas la proponon dividi egale la telefonan kaj retan abon-pagojn, kaj dividi inter NEL kaj la Oslo-klubo la elspezojn por uzado en la proporcioj 1:2 por telefono kaj 3:1 por interreto. 9. Eventuala^joj. Estas bezono en Trondhejmo por laùtparolila telefonaparato por la estraraj interkonsili^goj de NEL. Kostas ver^sajne ^c 450 kr. La estraro decidis, ke NEL povas pagi tion, sed ni petas ke GET unue esploru pri eventuala alia teknika solvo kiu samtempe povos plifaciligi la kunkupl-adon de niaj telefonlineoj por la interkonsili^goj. La interkonsili^go daùris ^gis la h. 22.18 kun interrompo pro perdo de la telefona kontakto. La telefona elspezo en Oslo (por 2 lineoj) estis ^c 30 kr. Venonta interkonsili^go: ^jaùdon la 18an de marto (semajno 12). Tiam ni traktu la jarraporton kaj inviton al la seminario. Protokolis Douglas