Norvega E-Ligo Estrara interkonsili^go pertelefona ^jaùdon 8. januaro 2004 Protokolo Partoprenis: Ulf Lunde (en Os), Jardar Eggesbø Abrahamsen, Anne Karin Bondhus (ambaù en Trondheim), Lars Sandbakk (en Sandnes) kaj Douglas Draper (en Esperantonia). (Arne Olav Mjøen kaj Tomas Jansson anoncis ke ili ne povos partopreni.) La interkonsili^go komenci^gis je h. 20.05. 1. Tagordo: aprobita. Protokolo de la antaùa interkonsili^go (_^jaùdon_ 6. novembro): aprobita. - ^Cu ni komencu afi^si la protokolojn en TTT, por ke ili estu facile retroveblaj? La aprobitajn protokolojn ni jam dissendas per NEL-inform. Malnetojn kaj internajn diskutojn ni ne publikigu. - 2. Kontakto kun la kluboj. Ni raportis el niaj respektivaj regionoj. Ulf: Bergen ankoraù ne kunvokis malfondan kunvenon. Sed en Os ^germas iom da interesi^go. Jardar: havas kontakton kun Bård en Tromsø, sed neniu nova^jo pri kluba agado. Trondheim planas varian kunven-programon. Lars: Bryne kunvenas regule, sed nur por interna agado. Unu membro de tempo al tempo mendas informilojn de la oficejo. Stavanger rekunvenos venontsemajne, sed mankas aparato por teni la intereson de la membroj lingve nespertaj. Bezonas novan konkretan celon post la okazigo de la landa kongreso. Kristiansand redukti^gis al tri membroj, renkonti^gas dufoje jare. Douglas: En Oslo estas nur manpleno da aktivuloj. Hamar renkonti^gas ^ciun lundon, sed mankas parola sperti^go kaj junuloj. Elektis novan prezidanton sed ne raportis. En Sarpsborg iom simila agado. Ili sendis membroliston (7 membroj). Tønsberg: ^sajne ne sukcesis reaktivi^gi, post kiam pluraj centraj membroj ekokupi^gis pri novaj studoj k.s. antaù ^c du jaroj. 3. Jarraportoj por 2003. Tiu de NEL aperu en N.E-isto 2. Kiel bazan materialon ni bezonas tiujn de · la kluboj: kelkaj kluboj meminiciate sendos raportojn; la ceterajn admonu la respektivaj respondecaj estraranoj sendi almenaù ion; se necese ni mem verku malneton por ili kaj petu ilin korekti aù suplementi. · la junularo · instruista sekcio (almenaù pri kursoj, retkursoj kaj perado de ILEI-kotizoj) · la biblioteko : Hamar (Egil O. Larsen) , Oslo (Douglas) · Turisma Servo (Agnar) · la ekzamena komisiono (Otto) · Norvega E-isto: redaktado (Douglas) · Norvega E-isto: ekspedado (Jardar?) · informado (inkl. E-nytt: redaktado kaj distribuado) (Douglas k.a.) · nova vortaro (Kjell) 4. Kasistaj aferoj. - Divido de telefonaj elspezoj ktp. Anne Karin preparos proponon surbaze de la nota^joj de Douglas, kaj sendos ^gin por aprobo al la NEL-estraranoj, la klubo de Oslo kaj la Eldonejo - Finaj rezultoj pri la petoj pri Uhlen-mono en la jaro 2003: Voja^gsubvencio por la landa kongreso: la legaco asignis 5 000 kr. Nur unu membro petis - kaj ricevis. La vortara laboro: la legaco asignis 48 000 kr. - plene uzitaj. - Deficito de landa kongreso. Ne pli ol kiom povas toleri la loka klubo (Stavanger), laù Lars (ties prezidanto) - 5. Novaj petskriboj al la fonda^jo Uhlen. La limdato estas la 31a de januaro. a) Por la vortarlaboro ni petu 50 000 kr., same kiel lastjare (kvankam ili disponas pri malpli granda sumo ol lastjare, pro la falo de la interezo). b) Seminario. Vidu punkton 9 ^ci-sube. E^c se ankoraù mankos konkreta plano je la limdato, ni petskribu. 6. Vortara laboro. Kontrakto por la jaro 2004 inter Kjell H. Ullestad kaj Grupo E-ista de Trondheim (GET). Jardar jam malnetis tekston kiu kovras ambaù kazojn - de ricevo kaj nericevo de legaca subvencio. 7. Jarlibro de UEA. Sufi^cas ^gisdatigi la bazajn informojn pri NEL (sur p.39 de la 2003-eldono). Anne Karin kalkulu la membronombron en 2003. Limdato: fino de januaro (semajno 5). 8. Esperanto-nytt: Laùeble ^gi prezentu nova^jojn pri la utiligo de Esperanto tra la mondo, sed ^car por n-ro 3/03 ne troveblis multo tia, ni devis plenigi ^gin per alia^joj - minikurso (por lingvemuloj) kaj julkantoj (por montri ke haveblas en Esperanto konataj kultura^joj). Okazis sufi^ce intensaj (retpo^staj) redakciaj diskutoj pri tiuj pa^goj, sed ^sajnas ke - ^gis nun - ne venis esprimoj de malkontento ^ce la legantoj. (Sed la papera eldono ankoraù ne atingis la membrojn.) Esperanto-nytt - kaj ankaù Norvega Esperantisto - plurfoje malfrui^gis lastjare, i.a. pro la kunlaboro Oslo/Trondheim. Ni provu eviti tion estontece per pli bona planado de la pretigado. 9. ^Cu/kiel aran^gi seminarion (en jaro sen landa kongreso)? Tion ni prioritatu, laù nia laborplano. La unuafojan pertelefonan kaj -retpo^stan seminarion en 2002, pri informado, ni taksis sukceso. Pri kiu temo aran^gi ripeton kaj kiel partoprenigi pli da kluboj (en 2002 nur tri)? Ebla temo: fulmokursoj kaj studprogrameto por "kapti" homojn kiuj interesi^gas, sed ne havas tempon aù kapablojn partopreni en plurmonata tradicia kurso; kaj materialo por teni ilian intereson poste. (Se nur dekono de la novuloj restus, nia membraro denove kreskus.) Kun helpo de ILEI? Ni invitu aliajn proponojn per NEL-diskut (Jardar verkos ion), indikante kelkajn alternativajn datojn en majo kaj junio. Kia temo allogus partoprenon de multaj membroj en la seminario?. Ni provu konkretigi la planojn antaù la lim-dato por Uhlen-petskribo (la fino de januaro). 10. Eventuala^joj. a) Landa kongreso en 2005. Ne estas tro frue fiksi lokon kaj datojn. Kunvenejoj rapide formendi^gas, kaj loka grupo bezonas longan tempon se prepari ampleksan programon. ^Sajnas ke la vico revenis al iu klubo / loko en la oriento de la lando. Eble Hamar? b) ^Cu membri^gi en la Norvega packonsilio? Ni ricevis inviton informi^gi pri la avanta^goj. Tio povus doni al ni pliajn eblojn partopreni en internaciaj projektoj en kunlaboro kun aliaj organizoj. Sed kion ili postulos de NEL? La estraro ne kontraùis ke Douglas esploru la kondi^cojn. La interkonsili^go daùris ^gis la 22.45 h. kun du interrompoj pro perdo de la telefona kontakto. La telefona elspezo en Oslo (por 2 lineoj) estis ^c 35 kr. Venonta interkonsili^go: ^jaùdon la 26an de februaro (semajno 9). Protokolis Douglas