Norvega E-Ligo Estrara interkonsili^go pertelefona ^jaùdon 6. novembro 2003 Protokolo Partoprenis: Jardar Eggesbø Abrahamsen (en Trondheim), Ulf Lunde (en Os), Anne Karin Bondhus kaj Arne Olav Mjøen (ambaù en Trondheim), Douglas Draper (en Esperantonia) Lars Sandbakk (en Sandnes). La interkonsili^go komenci^gis je h. 20.25. 1. Tagordo aprobita. Protokolo de la antaùa interkonsili^go (12. septembro): aprobita. . 2. Fiasko de la aùtunaj kursoj por komencantoj. ^Sajnas ke nur la kluboj de Hamar, Oslo, Tromsø kaj Trondheim anoncis kursojn por komencantoj. Tie ali^gis respektive 0, 21, 0 kaj 2 personoj, tiel ke nur en Oslo kursoj povis reali^gi. Krome: en Oslo venis sume nur 12 (el la 21) al la unua kunveno (de la du kursoj), post la enkondukaj 6 horoj da instruado nur 6 havis okazon daùrigi, kaj nun post 4-5 semajnoj restas nur 3. (Tamen 4 membri^gis.) En junio ^ciuj kluboj ricevis NEL-cirkuleron kun instigo aran^gi kursojn kaj oferto de helpo, sed aùtune ni ne sukcesis kontakti kun la aliaj kluboj, kiuj ^sajne perdis kura^gon, aù taksis ke ne valoras la grandan penon stre^ci sin dispendigante afi^sojn tra la urbo por varbi nur kelkajn kursanojn, kiuj tamen ne havos tempon por resti. Antaù dek jaroj eblis varbi per la katalogoj de grandaj kursorganizantoj kiaj Friundervisning aù AOF, sed nun iliaj kursoj estas tro kostaj kaj ni malgajnas en la konkurenco kun aliaj kulturaj kaj sociaj aktivadoj pri la tempo kaj intereso de la homoj. Kiu estu nia celgrupo? Interreta enketo, kiun faris Jardar, montras ke 49% el la respondintoj (la plej multaj eksterlandaj) eklernis Esperanton pro lingva intereso, sed ke plejmulto restas en la movado pro ideologia konvinko. Tio sugestas ke plej facile estas logi lingvemulojn, emfazante la apartajn avanta^gojn de la lingvo mem. Ebla strategio estas oferti kursojn al aliaj organizoj aù medioj, ekz-e bahaanoj, skoltoj, studentoj aù rifu^gintoj, aran^gante kursojn ^ce ili, tajloritajn por iliaj bezonoj, anstataù logi ilin veni al ni. Sed spertoj montras ke por ke tia kurso reali^gu, ne sufi^cas ekz-e nur pendigi afi^sojn en lernejo: necesas persona kontaktado kun homo(j) en la koncerna medio. Unua pa^so povus esti proponi al aliaj organizoj inter^san^gon de prelegoj pri niaj respektivaj agadoj. Defias nin tio ke multaj homoj ne vidas bezonon por Esperanto, ^car ili kredas ke la angla sufi^ce bone funkcias kiel internacia lingvo. Necesas iel sciigi ilin ke pli bona alternativo ekzistas. La Osloklubo ofertis unue nur "duonan" kurson, 6-horan, kaj la ioma sukceseto ^sajnas konfirmi ke tio estas bona taktiko. ^Cu iri e^c pli longen laù tiu vojo, anoncante nur informkunvenon kun provleciono / gustuma^joj de la lingvo (kaj poste trovi konvenan tagon por kurso)? Tamen Trondheim anoncis afi^se ke la unua kunveno de sia kurso estos senpaga kaj sendeviga - sed venis nur tri interesi^gantoj. Por reteni la kursanojn gravas la societa etoso. La tendenco nuntempe - ankaù internacie - estas ke plipopulari^gas kursoj en Interreto. Tamen lingvon oni ja lernu parolante. Devas esti ofertoj ankaù de ^ceestaj kursoj. Venontjare ni denove klopodu aran^gi kursojn, laù niaj ebloj. 3. Reprezentantoj por la domkomisiono. Douglas provis trovi kandidatojn en Oslo, sed ^gis nun sensukcese. Li provos denove. 4. La instruista sekcio. Anne Karin transprenis la peradon de la ILEI-kotizoj. Ni decidis ke ^si ankaù transprenu de Bjørn Thuv, kiu rezignas pro malsano, la rajton disponi la konton de la instruista sekcio de NEL. (Cetere la sekcio ankoraù "dormas".) 5. Eùropa Esperanto-Unio (EEU) ofertas al NEL observantan membrecon por po 0,25 eùroj: ^c 500 kr. jare. Ni diskutis ^cu tiel subteni la agadon de EEU, kiu estas malferma al ^ciuj landaj asocioj de la Konsilio de Eùropa. Sed Norvegio ja ne estas membro de EU kaj ni decidis ne akcepti la oferton, ^car ni povas uzi nian limitigan monprofiton pli taùge por propraj projektoj. 6. Retpo^sta kaj interreta adresoj en telefonkatalogoj. La telefonkataloga firmao Findeksa ofertas al ni aperigi en la Oslo-katalogo nian interretan adreson por 470 kr. + 12% moms kaj/aù nian retpo^stan adreson por 670 kr.+ 12%. Tio estas tro. Estus dezirinde ke niaj adresoj estu facile troveblaj en tiu maniero, sed tiuj kiuj bezonas ilin povas ankaù ser^ci ilin per la reto. NEL ne subvencios tian aperigon (sed la unuopaj kluboj ja povas mem pagi por siaj katalogoj se ili volas). 7. UN-seminario, Sundvollen (apud Hønefoss), lundon 17. - mardon 18. november (semajno 47). Temo: FNs tusenårsmål, et svar på de fattiges reelle behov? Interesi^gas Judy Rangnes kaj Cato Haugen. Ni decidis aligi ilin en tiu vicordo*. Ili mem pagos la kotizon (250 kr.) kaj la voja^gon. 8. Abonkotizoj kaj membrokotizoj 2004. Anne Karin kalkulis la novan tarifon laù la vivkosta indico. La ordinara membrokotizo plialti^gos de 250 al 260 kr. kaj la junula kotizo de 150 al 155 kr. Sen^san^gaj restos la abono de Norvega Esperantisto, 90 kr., kaj la repagoj al la kluboj, 60 / 40 kr. 9. Eventuala^joj. Ni konfirmas la retpo^stan decidon transigi nian oficejan telefonan abonon de Telenor al Tele2, ^car ^ci-lasta estas iomete malplikosta kaj laùsperte pli fidinda. La interkonsili^go daùris ^gis la 22.40 h. kun 10-minuta interrompo pro perdo de la telefona kontakto. La telefona elspezo en Oslo (por 2 lineoj) estis ^c 30 kr. Venonta interkonsili^go: ^jaùdon la 8an de januaro (semajno 2). ^Cu je la 20a 30? Protokolis Douglas ---------------------- *Judy Rangnes tamen ne havis tempon. Partoprenis Cato Haugen.