Norvega E-Ligo Estrara interkonsili^go pertelefona ^jaùdon 22. majo (sem. 21) 2003 Protokolo Partoprenis: Torstein Kvakland (en Trondheim), Ulf Lunde (en Os), Jardar Eggesbø Abrahamsen (en Trondheim), Douglas Draper (en Esperantonia), Eli Fitjar (en Bergen), Heming W. Thorbjørnsen (en Oslo) kaj Bård Hekland (en Tromsø). Antaùanoncis nepartoprenon: Arne Olav Mjøen. Anne Karin Bondhus lo^gas portempe en Nederlando. La interkonsili^go komenci^gis je h. 19.45 post iom klopoda kunkuplo de la telefonaj lineoj. 0. Tagordo. Aprobita post aldono de nova punkto 2. Aùtunaj kursoj. Protokolo de la antaùa interkonsili^go (13. marto)*: aprobita. 1. Laborplano. Ne venis novaj komentoj. Ni prezentu ^gin al la landa kunveno. 2. Aùtunaj kursoj. Douglas enketis inter la kluboj per cirkulero 2/2003 (20. marto) pri la planoj kaj bezonoj de la kluboj (resumo dissenditas retpo^ste 1.5). Oslo kaj Trondheim planas varbi novulojn por kursoj por komencantoj. Ankaù Tromsø provos, sed apenaù atendas kolekti pli ol 3, laù siaj lastjaraj spertoj. Tønsberg "dormis" en la lasta jaro, sed volas provi aran^gi novan kurson aùtune. Eble ankaù Kristiansand reaktivi^gos tiumaniere. Sed Hamar kaj Sarpsborg tute rezignis en la lastaj jaroj pri varbo de novuloj, kaj aran^gas nur internajn kursojn por siaj membroj. Stavanger sentas ke ili eble "el^cerpis la merkaton" por komencantoj, kaj ne certas, ^cu ili havas fortojn por provi denove. En Bergen unu membro pretas helpi aran^gi kurson, sed ne ^cefrespondeci. De la klubo mem tie ni ne ricevis respondon, kaj ankaù ne de la kluboj de Bryne kaj Haugesund. 6 membroj de la kluboj de Hamar, Oslo, Sarpsborg kaj Tønsberg partoprenis en unutaga seminarieto en Esperantonia pri gvidado kaj varbado diman^con 4. majo. Al la nerespondintaj kluboj telefonos Douglas (al Bryne), Ulf (al Bergen - la vicprezidanto (la prezidanto demisiis)) kaj Eli (al Haugesund, ricevinte de Douglas kluban membroliston) Jardar verkos novan cirkuleron al la kluboj kun konsiloj pri varbmetodoj kaj praktika instruado, por instigi ilin aran^gi kursojn, precipe por novuloj/komencantoj. Anoncoj en loka gazeto povas esti bona metodo en malgranda urbo kiaj Tønsberg aù Hamar, sed ne en Oslo aù Trondheim. 3. Voja^gsubvencio por la landa kongreso. Sekve al la sciigo en Norvega Esperantisto 2 venis 4 petoj, ^ciuj de junulaj membroj. Per la 5 000 kr. asignitaj de la Legaco Uhlen ni povas kovri la longdistancajn biletojn de ^ciuj kvar. Restas lokaj busoj kaj trajnoj pagotaj de tiuj membroj mem. Ni petos la legacon repagi la elspezojn kontraù (kopioj de) la biletoj. 4. Landa kongreso. La horaroj en Norvega Esperantisto 1/2003 kaj en la TTTejo de la Stavangerklubo ne tute akordas kaj neniu el ili estas plene kontentiga. Kjell H. Ullestad bezonos horon kaj duonan por sia prezento de la vortara projekto, kaj Elna Matland ricevu horon por sia propono pri plena reorganizo de la agado (vd. Norvega Esperantisto 2/2002). Tiun tempon ili ricevu sabaton, prenitan el la 7 horoj ^gis nun disponitaj por la landa kunveno de NEL. Torstein kontaktos kun Lars Sandbakk por prepari reviziitan version de la programo. Ili sendu ^gin unue al la estraranoj por kontrolo. 5. La membra krizo. Anne Karin kompilis liston de la nepagintoj de la 2002-kotizo. Post dissendo de pagiga letero ilia nombro redukti^gis de 64 (en la jarraporto en N.E-isto 2) al 52 (el kiuj 6 mortis). ^Cu ^ci-jare kaj estontece eblas redukti la nombron de la perditoj? Ni provu jene: Jam post la dissendo de N.E-isto 2 ni dissendu pagigan leteron (kiel faradis Støp-Bowitz en la 80-aj jaroj (kaj pli frue)) kun nova ^girilo kaj limdato. Ni tamen daùre sendu N.E-iston al ^ciuj dum la tuta jaro. Jarfine ni sendu novan leteron avertantan ke nun ni planas tre belan novan numeron de N.E-isto, kun indiko de la enhavo, sed ke ^gin "vi bedaùrinde ne ricevos, ^car vi ne pagis la kotizon". Ni do per tio por la lasta fojo petu - kun limdato - pagon de la kotizo por la pasinta jaro. Cetere por igi N.E-isto pli alloga (aktuala, utila ...) ni povus en ^gi prezenti notice nova^jojn el la internacia movado. Tion ni ne faris ^gis nun, i.a. ^car la gazeto ^ciam pleni^gas per si mem kun norvega materialo. 6. Distribuado de Esperanto-nytt. La reststoko de n-ro 1/2003 en Esperantonia redukti^gis iom post iom al ^c 550, sed ni ne scias kiom el la aliaj ekzempleroj ankoraù ku^sas ^ce la distribuantoj. Ni ser^cadu kaj kolektu taùgajn lokojn kaj metodojn por distribuado. Pli bone ol enmanigi al surstratuloj estas disponigi al interesi^gantoj per dismeto en bibliotekoj kaj diversaj komunaj domoj aù surtabuligo en bro^suringoj. Eblas uzi E-nytt varbocele antaù kursoj. ^Car malfacili^gis en la lastaj jaroj trovi sufi^ce da veraj nova^joj, ^cu redukti de tri al du numeroj jare? 7. Eventuala^joj. Neniu. La interkonsili^go daùris ^gis la 21.40. La telefona elspezo en Oslo (por 2 lineoj) estis ^c 30 kr. (La aliaj vokintoj rajtas peti siajn telefonelspezojn kovrotaj de NEL.) Protokolis Douglas --------------- *Arne Olav diris ke li ne partoprenis ^car neniu telefone vokis lin.