Norvega E-Ligo Estrara interkonsili^go pertelefona ^jaùdon 13. marto (sem. 11) 2003 Protokolo Partoprenis: Torstein Kvakland, Jardar Eggesbø Abrahamsen (ambaù en Trondheim), Douglas Draper (en Esperantonia), Eli Fitjar (en Bergen), Heming W. Thorbjørnsen (en Fredrikstad) kaj Arne Olav Mjøen (en Trondheim). Antaùanoncis nepartoprenon: Ulf Lunde kaj Bård Hekland. Anne Karin Bondhus lo^gas portempe en Nederlando. La interkonsili^go komenci^gis je h. 19.40. 0. Tagordo. Aprobita. Protokolo de la antaùa interkonsili^go (23. januaro): aprobita. 1. Jarraporto 2002. ^Gi aperu en Norvega Esperantisto n-ro 2. Preparu la membrostatistikan parton se eble Anne Karin, la ceteron Douglas, krom la konkludo, kiun poste verku Torstein. Kiel bazon ni bezonas la raportojn de la kluboj, sekcioj kaj komisionoj. 2. Laborplano 2003-2005. Torstein haste preparis malneton, pli-malpli nur esperantigante la antaùan planon, kun kelkaj reduktoj. Neniu havis komentojn. Li finredaktos ^gin laù eventualaj postaj komentoj de estraranoj. 3. Aùtunaj kursoj: Kiel certigi ke ili reali^gos, kiam ni ne havos devon pro invitita instruisto? Ni sendu cirkuleron al la kluboj, sed tio ne sufi^cos. Necesas trovi ^ciuloke organizonton kaj kursgvidonton (unu aù du personojn). Kurso povos esti aù intensiva (ekz-e semajn-fina) aù tra pluraj semajnoj kun kunvenoj unu fojon semajne. ^Gi povas esti studrondo, sen aktiva instruanto, sed tiukaze bezonatos preparitaj ekzercoj por paroligi la lernantojn. Se eble, okazu tutlanda inter^san^gado de spertoj kaj ideoj pri varbado elekto de lerniloj kaj metodiko frutempe antaù ol okazos la kursoj. La respondeco por certigi ke io okazos ku^sas ^ce la estraro. 4. Landa kongreso 2003. Por voja^g-subvencio ni petis 10 000 kr. de la Legaco Uhlen. Ni uzu la sumon kiun ni ricevos* (1) por certigi ke ^ciu klubo estos reprezentata kaj (2) favore al junuloj. Per la subvencio ni celu egaligi la voja^gelspezojn de membroj kun diverslongaj vojoj, kovrante elspezojn kiuj superas certan sumon komunan por ^ciuj. 5. La membrokrizo. Ne la unuan fojon en la lastaj jaroj kvardeko da membroj - inter ili pluraj malnovaj kaj eksaktivaj - ne pagis sian kotizon. (Temas nun pri pago por 2002.) Necesas (almenaù) sendi apartan leteron al la nepagintoj, i.a. atentigante ilin ke ili ricevis Norvega Esperantisto kaj Esperanto-nytt dum la tuta jaro. Ni demandu al Anne Karin kiel kasisto ^cu ^si povos verki la leteron (kvankam en Nederlando; sed ni ja dissendu ^gin de Norvegio). 6. Esperanto-nytt. La lastaj du numeroj estis iom eksperimentaj: Jardar partoprenas en la redakcio, kontribuante per artikoloj pli le^geraj kaj junulecaj ol la tradicia materialo, kiu celas dokumenti la aplikadon de Esperanto en la mondo. Eble la enhavo stabili^gos kun duono tradicia, duono novstila; sed kiu parto dominu - ekz-e frontpa^ge - ankoraù ne klaras. Ekde n-ro 2003 ni transiras al alia presejo, Øien & Indergaard (Trondheim), teknike pli bonkvalita kaj ankaù malplikosta ol NTNU-trykk. ^Car la kostoj de produktado kaj dissendado de 3 numeroj jare nun proksimi^gas al 20 kr., ni plialtigas la abonprezon de 20 kr (tiom ^gi estis ekde la komenco de la nuna periodo en 1985) al 30 kr. 7. Eventuala^joj a) ^Cu NEL pruntu monon al Turisma Servo por ebligi tujan plusendon de kongresaj hotelmendoj al UEA? Ni traktu la demandon retpo^ste. b) Ekonomia krizo de Juna Amiko. ILEI petas nin varbi abonantojn. Uzebla dum kursoj por komencantoj? c) Instruista sekcio de NEL. De pluraj jaroj ^gi nur peras ILEI-membrecon. UEA/ILEI instigas nin revivigi ^gin. ^c) Enketo de la UN-asocio. Douglas faris komencon de respondo, sed petas helpon kompletigi. (Vd. retpo^ston.)** d) La Oslo-klubo reviziis sian statuton. Ni kontrolu ke ^gi ne malakordas kun tiu de NEL. La interkonsili^go daùris ^gis la 21.32 (kun perdo de ^c 5 minutoj meze de la interkonsili^go pro rompi^go de la telefona kontakto). Suma telefona elspezo: ^c 40 kr. Venonta interkonsili^go: ^jaùdon la 22an de majo (semajno 21) 2003. Protokolis DD -------- *La legaco asignis 5 000 kr. **Sendita retpo^ste 24.3