Norvega Esperantista Ligo 1911–2011

de Douglas Draper.
La artikoloj publikiĝis unue en Norvega Esperantisto n-ro 1/2011 kaj 3/2011.

1. Norvega Esperantista Ligo 1911 – 1961
2. La historio de NEL, dua parto: 1961–2011

1. Norvega Esperantista Ligo 1911 – 1961

de Carl Støp-Bowitz (1913–1997)

(La jenan tekston ni kunmetis el partoj de artikolo kiu aperis en Norvega Esperantisto 1/1961 okaze de la 50-jara jubileo kaj ĉerpaĵoj el la samaŭtora libro La Esperanto-movado – historio, organizo, amplekso (1996).)

En la komenco de nia jarcento, 10-25 jarojn post la apero de la lingvo mem, ekaperis unu post la alia landaj Esper­anto-asocioj en diversaj partoj de la mondo.

La Esperanta bacilo atingis nian landon verŝajne jam en 1891 kaj 1892 kun la unuaj du pioniroj Gunnar Olsen kaj Carl Wishman. En 1895 esperantistiĝis instruisto Haldor Midthus – la fondinto de Esperanta movado en nia lando. Li ellaboris lernolibron, sed ne sukcesis eldoni ĝin. Li estis membro de la Lingva Komitato de 1905, sed mortis jam en 1906. La unuaj Esperanto-kluboj fondiĝis en 1906 (Kristiania), 1907 (Trondhjem) kaj 1909 (Bergen). Oni propagandis precipe inter junuloj kaj bontemplanoj. En 1907 fondiĝis koresponda klubo kun 85 membroj kaj samjare aperis la unua norvega koresponda kurso kaj la unua lerno­libro. La unua norvega Esperanto-gazeto vidis la tagan lumon en 1909 kaj aperis kiel Norvega Esperantisto kun 4-6 numeroj jare ĝis la milito en 1914. Sed la klubo en Kristiania en­dormiĝis en 1910. Sentiĝis nun la bezono por centra instanco kapabla gvidi tutlandan movadon.

Fondo de NEL

Ĉirkaŭ la jarfino 1910 eliris alvoko pri klopodo por fondo de Norvega Esper­antista Ligo (NEL), subskribita de 16 pioniroj. La fonda kunveno okazis la 27an de januaro 1911 ĉe s-ro Enges­gaar Christie, sed la unuan estraron oni elektis tuj poste per skriba baloto tut­landa. Grava estis la partopreno de prof. Alf Torp. Laŭ informo elsendita de la estraro en aprilo 1911 la Ligo havis tiam 67 membrojn.

Unu el la ĉefaj taskoj, kiujn la Ligo donis al si, estis cirkuligado de legaĵo Esperanta inter la membroj. Sed la unuaj jaroj ne estis facilaj por la juna organizaĵo. La prezidanto, Engesgaar Christie kaj la prezidanto de la Oslo-klubo, H. Th. Thomsen, forlasis la landon en 1912. Du jarojn poste eksplodis la unua mondmilito, kiu signifis gravan baton por la tuta Esper­anto-movado. Gravaj eventoj estis la fondiĝo de nova klubo en Kristiania en 1916 kaj la apero de la lernolibro de Bruno Rifling (Esperanto i 10 lektio­ner) en 1918. Sed Rifling, la juna energia studento, kiu laboris por la movado kun nelacigeblaj idealismo kaj entuziasmo [kaj elektiĝis prezidanto de NEL], mortis [pro la t.n. hispana gripo] la saman jaron, nur 23-jara.

Laborista movado

Bato estis ankaŭ la skismo ĉirkaŭ 1920, kiam la laboristaj esperantistoj apartiĝis de la neŭtrala movado. En 1919 oni fondis en Kristiania la unuan laboristan Esperantoklubon. La klubo komence rapide kreskis, kaj dum la postaj jaroj fondiĝis similaj kluboj en diversaj urboj kaj pluraj fakaj kluboj [i.a. de tramistoj kaj de policistoj] en Kristiania. En 1922 oni fondis Norvegan Asocion de Laboristaj Esper­antistoj / Arbeidernes Esperanto­forbund, kiu eldonis propran gazeton Arbeideresperantisten kaj transprenis la Esperanto-eldonejon Agado, fond­itan en 1919. La laborista Esperanto-movado ricevis ekonomian subtenon de pluraj fakaj organizaĵoj. En 1927 la komunistoj transprenis la gvidadon de la laborista asocio. Post tiu tempo ĝi malfortiĝis kaj iom post iom nur vegetis, kvankam la komunista influo denove ĉesis.

Norvega Esperantisto ne aperis dum la jaroj 1915 – 21, sed estis interkonsento pri norvega paĝo en la sveda La Espero. En dujara periodo 1922-24 de­nove aperis Norvega Esperantisto, ĝis ĝi ĉesis pro brulo de la presejo kaj nur ekde 1932 regule reaperis [ – eĉ kun dek numeroj jare en granda formato].

Post la mondmilito la norvega movado efektive ĝis 1930 nur vegetis , kun nur du solidaj kolonoj, la kluboj en Kristiania/Oslo kaj Trondhejmo.

Cseh-metodaj kursoj

La unua signo de reekflorado estis la radio-kurso 1928–29*. Sed la vera renesanco venis en 1930 kun la kursoj de Andreo Cseh [kiujn li gvidis per speciala rekta metodo] en la universi­tato en Oslo. Aliĝis pli ol 80 kursanoj, kiujn li devis dividi en du grupojn. Tiuj kursoj enkondukis dekjaran eraon de grandaj Cseh-metodaj kursoj tra la tuta lando. En la aŭtuno de la sama jaro oni venigis el Hungarujo la ĥemi­inĝenieron d-ron Ottmar Fischer, kiu estis eminenta Cseh-metoda kurs­gvidanto. Dum tri jaroj li gvidis 29 kursojn en multaj lokoj de la lando kaj fondis plurajn klubojn. Poste venis la estono lektoro Henrik Seppik, kiu daŭrigis la laboron, kaj pli poste ankoraŭ aliaj fremdlandaj kursgvid­antoj. Ankaŭ pluraj norvegoj gvidis kursojn, Jens Schjerve, Osvald Nicolai­sen kaj Rolf Bugge-Paulsen.

Dekoj da kluboj fondiĝis, en la rekorda jaro NEL havis 36 klubojn. Ankaŭ la nombro de la rektaj membroj kreskis: de 3 ĝis 50, kaj la tuta membronombro atingis 700.

En 1934 oni aranĝis en Oslo antaŭkongreson antaŭ la Universala Kongreso en Stokholmo, tio estis la unua grand[et]a internacia Esperanta aranĝo en nia lando. En 1939 NEL ek[lu]is malgrandan oficejon.

Menciinda estas ankaŭ la literatura agado – traduko de Bjørnson: Gaja Knabo (Liv Sandberg kaj Dordi Johan­sen) kaj Hamsun: Victoria (Olav Rygg).

Dummilita ĉeso de la gazeto

La dua mondmilito trovis nin multe pli bone preparitaj ol la unua. Estas sen­dube ke la bone ellaborita organiza kaj administra sistemo, ĉefe la verko de Arnfinn Jensson, grave helpis nin tra­vivi tiun malfacilan periodon. Oni trovis oportune ĉesigi ĉian publikan agadon, tiel ke la germanaj okupantoj ne trovis nin sufiĉe signifaj por meriti malpermeson. Anstataŭe oni koncentris la fortojn ĉirkaŭ du celoj: lingva perfektigado de la membroj kaj laŭebla konservado de la organizo kaj la membraro. Tiu programo montriĝis efika. Estas vere ke pluraj malfortaj kluboj malaperis kaj tiuj en Norda Norvegujo havis apartajn problemojn, sed la plej multaj daŭre kunvenadis; la membraro ĝenerale malkreskis, ĉar ne okazis multaj kursoj, kiuj povus rezultigi alfluon de novaj membroj, sed en pluraj lokoj oni kolektis interesiĝ­antojn al kursoj en privataj hejmoj. En 1943 Esperantobladet ricevis ordonon ĉësi, oficiale pro manko de papero, sed por teni la kontakton kun la membraro NEL anstataŭe eldonis stencilitan monatan cirkuleron sub la nomo Meldinger fra Norsk Esperanto-Forbund. Je la militfino la lingva nivelo de la restantaj membroj estis pli alta ol iam antaŭe, kaj la organiza aparato estis nedifektita. Nombro de membroj kaj kluboj malkreskis (nur la nombro de rektaj membroj konstante kreskis, kaj atingis en 1945 la plej altan ciferon ĝis nun: 218).

Eldonejo

Dum la milito ne funkciis la laborista asocio, kaj ĝiaj membroj aliĝis al NEL, kiu aĉetis kaj likvidis la eldonejon Agado. La unua grava postmilita evento estis la starigo en 1946 de aparta akcia societo "Eldonejo Esper­anto", kiu transprenis la aktivecojn de la antaŭa Librofako de NEL kaj la el­donadon de Esperantobladet (denove Norvega Esperantisto ekde 1950). Ĝi eldonis lernolibrojn, "ŝlosilon", Esper­anto-norvegan vortaron de Rian, lerno­libron pri historio de la Esperanto­movado, de Støp-Bowitz kaj Isbrucker, originalan norvegan novelaron Bagatelaro de Johan Hammond Ros­bach, kaj en 1963 fine ankaŭ la norvegan-Esperantan vortaron de Rian kaj Haugen kun subvencio de grand­anima anonima donaco. Pli poste ĝi eldonis i.a. ankaŭ la "malŝlosilon" kaj diversajn verkojn de Rosbach. Inter­tempe Eldona Rondo en Trondhejmo eldonis la ĉefverkon de Ibsen, Peer Gynt, majstre tradukitan de Erling Anker Haugen.

Tuj post la dua mondmilito estis granda simpatio por Esperanto, sed bedaŭrinde oni tiam ne sukcesis havigi eksterlandajn kursgvidantojn por eluzi tiun favoran eventon. Sed kiam en 1949 fine venis la unua kursgvidanto, la situacio denove ŝanĝiĝis.

Iom post iom rekomenciĝis la kurs­agado, parte per eksterlandaj kursgvid­antoj, fondiĝis novaj kluboj kaj la membraro kreskis, en 1953 ĝi atingis la ĝisnunan rekordon – 943. Aperis ankaŭ la novaj korespondaj kursoj, gvidataj de Erling P. Næss, Trondhejmo, kaj la gazeta kurso.

UK en Oslo

Fine ni sentis nin sufiĉe fortaj por inviti la 37an Universalan Kongreson de Esperanto, kiu okazis en Oslo en 1952. La urbestro oficiale invitis, kaj honora Protektanto de la kongreso estis Lia Moŝto Kronprinco (poste reĝo) Olav. La kongreso fariĝis granda sukceso, kun partopreno de pli ol 1600 personoj el pli ol 40 landoj. Kongres­ejo estis la universitataj konstruaĵoj en la urbocentro. La kongreson salutis la instruministro, kaj kiel la oficiala invitinto urbestro Brynjulf Bull salutis en Esperanto. La kongreso malfermis, en pli alta grado ol iam antaŭe, la okulojn de la aŭtoritatoj por la valoro de Esperanto.

Similan efikon havis ankaŭ la solena kunveno en la universitata aŭlo en Oslo okaze de la 100-jara jubileo de la nask­iĝo de Zamenhof en 1959 kaj la 50-jara jubileo de NEL en 1961.

Lerneja fako

Iom post iom la laboroj de NEL koncentriĝis en la oficejo, sed la jar­kunveno en Hamar en 1947 decidis iom malkoncentri la agadon. Nova prezidanto tiam fariĝis Carl Støp-Bowitz. Baldaŭ poste fondiĝis Lerneja Kampanjo por la klopodoj enkonduki instruadon de Esperanto en la norvegajn lernejojn. Bela sukceso de tiu kampanjo estis ke Johan Hammond Rosbach en Sarpsborg kaj Carl Støp-Bowitz en Oslo akiris permeson eksperimente instrui Esperanton en po unu gimnazia klaso. Tio kreis precedencon, kaj la vojo fariĝis libera por pli vasta eksperimentado. Pli posta ŝanĝo de la leĝo pri lernejoj malfermis la eblecon instruadi Esperanton kiel "elekto-temon" en norvegaj lernejoj kie oni havas instruiston, kiu regas la lingvon kaj kie lernantoj kaj iliaj ge­patroj tion deziras.

En 1959 la Informa Fako de NEL ekeldonadis malgrandan norveglingvan informan gazeton Esperanto-Nytt, kiu aperis per kvar numeroj jare** en eldon­kvanto de 10 000, sendataj i.a. al lern­ejoj kaj aliaj gravaj institucioj kaj personoj. Tiu informilo kontribuis al vasta atentigo pri nia lingvo kaj rezult­igis multajn demandojn pri pliaj informoj kaj pri instrumaterialo..

Sed samtempe la ekonomia situacio malfaciliĝis, ĉiuj prezoj kreskadis. En 1960 la eldonejo ne plu povis el­doni Norvegan Esperantiston; NEL trans­prenis ĝin kaj faris ĝin membro­gazeto.

Kreskantaj prezoj

[Internacie] la germana lingvo perdis sian pozicion kaj la rusa ne sukcesis anstataŭi ĝin. Ankaŭ la franca lingvo perdis terenon, kaj nur la angla plifirm­igis sian pozicion, precipe en okcidenta Eŭropo. Sekve de la dubaj asertoj pri la universala disvastiĝo de la angla lingvo fariĝis ĉiam pli malfacile starigi plen­nombrajn kursojn de Esperanto, kaj la evoluo de la televido kaj aliaj ofertoj de distrado amase forlogas la homojn. La ĉiama plialtiĝo de la vivkostoj ankaŭ iom post iom neebligis la dung­adon de eksterlandaj kursgvidantoj, la nombro de kursoj malkreskis kaj ne plu sufiĉis por kreskigi la membro­nombron.

Oni devis serĉi aliajn vojojn: per­korespondaj kursoj, studrondoj, lokaj kursgvidantoj, kursoj en gazetoj kaj en lokaj radiostacioj. Sed estas malfacile per tiuj rimedoj krei sufiĉe multe da novaj esperantistoj por kompensi la naturan perdadon.

En 1960 la Ligo havis 22 klubojn kaj sume 660 membrojn, el kiuj 147 rektaj.

––
* Per tiu kurso Støp-Bowitz mem ek­lernis la lingvon.
** Ĝi aperadis ĝis 1963. Poste aperis nur tri numeroj en 1978-79 ĝis revivigo en 1985.

2. La historio de NEL, dua parto: 1961–2011

de Douglas Draper

I) Organizado

La redaktita unua parto de la historio (Norvega Esperantisto 2011:1) finiĝis per la konstato ke NEL havis 22 klubojn kaj 660 membrojn en 1960. Tiuj impresis siatempe alarme malaltaj nombroj, ĉar nur sep jarojn pli frue, en 1953, la membronombro atingis 943 (cetere la pinton), kaj ĝi faladis konstante ankaŭ en la sekvaj jaroj. Malaperadis ankaŭ kluboj – pli frue ili funkciis en pli ol 50 lokoj tra la lando. Kvankam kelkaj novaj fondiĝis post 1961, tiuj ne transvivis ĝis hodiaŭ, krom la studenta grupo en Oslo (fondita 1968, tiam sub la Oslo-klubo).

Malgraŭ ripetaj instigoj al la membroj aktivi kaj varbi, la nombroj plufaladis en la sekvaj kvindek jaroj – sub 600 en 1964, sub 500 en 1974, sub 400 en 1988, sub 300 en 2001 kaj sub 200 en 2008.

Kaj da kluboj restas hodiaŭ nur 10, el kiuj nur duono aktivas.

La faladon ŝajne ne povis kontraŭstari la grandaj aranĝoj dum la periodo: la 100-jara jubileo de la lingvo en 1987 kaj la Universala Kongreso en Bergeno en 1991: La klubo de Bergeno perdis kvaronon de sia membraro en 1992. Sed granda falo okazis ankaŭ post la kotizoreformo en 1999: perdiĝis duono de la rektaj membroj kaj kvarono de la klubaj membroj en la kvar postaj jaroj; laŭ tiu reformo ankaŭ klubanoj pagu rekte al la Ligo, kaj samjare oni plialtigis la kotizojn per 25 %.

Landaj kongresoj, origine ĉiujaraj, okazas ekde 1961 ĉiun duan jaron, diversloke en la lando. Inter ili gvidis la Ligon la estraro, kiu en la unua parto de la periodo devis konsisti el membroj loĝantaj en la Oslo-distrikto. Por certigi tutlandan demokration oni nomumis kvin "konsilantojn" el la ceteraj distriktoj, kiuj kune kun la estraro konsistigis la gvidorganon, la konsilantaron. En la 90aj jaroj la teknologia evoluo ebligis aliajn solvojn: Jam ekde 1985 la prezidanto vojaĝis trajne de Bergeno al la estraraj kunsidoj en Oslo, kaj ekde 2000 unu-du estraranoj kutime partoprenis telefone. Ekde 1999 la estraranoj loĝas dise en pluraj landopartoj kaj la estraro ne plu kun-sidas, sed telefone interkonsiliĝas. La konsilantaro estis malfondita en 1993.

Ekde 2000, en la jaroj kiam ne okazas landa kongreso, NEL aranĝas tutlandan seminarion por la membroj. En la lastaj jaroj eblis partopreni dise en la lando per telefono kaj interreto.

Komence de la periodo la kluboj ankaŭ estis organizitaj en distriktoj (okcidenta, orienta, meza, nordlanda kaj nordnorvega), sed nur la du plej sudaj bone funkciis, kaj en 1993, konstatinte ke la organiza laboro pri ili superpezas la utilon, oni formale forigis tiun interan tavolon de la Liga strukturo.

Alia struktura simpligo en 1993 estis forigo de la proporcia reprezentado de la kluboj en la landa kunveno. Ekde tiam ĉiu membro, ĉu kluba, ĉu rekta, havas unu voĉon.

Internacia kunlaboro. Krom tio ke NEL estas landa asocio en la strukturo de UEA, okazis iom da kunlaboro kun najbaraj landoj. En 1965 okazis Nordlanda E-kunveno en Oslo, i.a. kun arta programo. En 1986 okazis nordia renkontiĝo en Bengtsfors (Svedio) kun la temo "Esperanto en la lernejoj". Norveg-svedaj renkontiĝoj okazis en 1981 kaj 1982, kaj fine de la 80aj jaroj ĉiujaraj personaj renkontiĝoj de la nordiaj prezidantoj. Fine de la 90aj jaroj NEL klopodis starigi trilandan kunlaboron en la Barentsa regiono, precipe kun la klubo en Murmansk, kaj NELanoj sukcese partoprenis en celebro de 25-jara jubileo de la ĝemeleco de Murmansk kaj Vadsø en 1998, sed la kontakto ne stabiliĝis, grandparte pro manko de aktivuloj loĝantaj en orienta Finnmark.

En 1995 la landa kunveno decidis provi reorganizi la strukturon, delegante la administrajn taskojn al tri laborgrupoj (sekcioj), kiuj zorgu pri surmerkatigo, instruado kaj prizorgado/stimulo de la membroj, sed ne haveblis sufiĉe da aktivuloj por kontentige mastrumi la grupojn, kaj en la posta landa kunveno necesis ilin nuligi. La estraranoj dividis inter si la respondecon por la tri laborkampoj.

Ekde la 50aj jaroj NEL nomumis komisiiton pri junularo kaj aparta junulara sekcio de NEL fondiĝis en 1970. Tiam la sveda junulara revueto Kvinpinto iĝis tutnordia.

En la unuaj jardekoj post la milito NEL luis diversajn malgrandajn oficejojn en Oslo. La luon kovris kontribuoj de la membroj al la kontorfondaĵo. Sed en 1981 granda donaco kaj sekva monkolekto inter la membroj ebligis havigon de propra ejo en Sinsen en Oslo (3 km nordoriente de la urbocentro). Tiu eksbutiko, kun malantaŭa ĉambreto kaj aliro al kelo, iĝis komuna posedaĵo de la Ligo, la Oslo-klubo kaj la Eldonejo.

Prezidantoj de NEL
post la milito

Ekde 1947 Carl Støp-Bowitz
1977 John Berggreen
1981 Kjell Gustavsen
1985 Elna Matland
1991 Per Johan Krogstie
1995 Torstein Kvakland
2003 Ulf Lunde
2005 Jardar E. Abrahamsen

Tamen la spaco en la kelo de la nova ejo estas limigita, kaj tial multa arĥivmaterialo estis deponita en la Regna Arĥivo ekde la 90aj jaroj.

La unuan komputilon aĉetis NEL en 1988. Ekde 1994 Norvega Esperantisto estis enpaĝigita surekrane.

En 1995–97 NEL registris sin laŭ ŝtata projekto KAJA kiel dunganto de senlaborulo salajrata de la komunumo. Unu jaron laboris tiel NEL-estrarano, alian jaron eksterulo. La rezultoj limiĝis al ordigado en la stokejo kaj plenumo de aliaj praktikaj taskoj.

En 1984 la Esperantomovado en Norvegio ricevis grandan heredon – preskaŭ 600 000 kronojn – de Rolf Uhlen, laŭ la testamento de lia vidvino. (Li mem mortis pli frue, en 1970.) Por decidi kiel administri tiun kapitalon la du Esperantoorganizoj en Norvegio, NEL kaj la fervojista organizo NEFA, aranĝis en 1986 voĉdonadojn inter siaj membroj kaj per absoluta plimulto de la voĉdonintoj decidis starigi fonduson / stiftelse, kie 120 000 kronoj estis netuŝeblaj. La tiel starigitan Legacon Rolf Uhlen gvidas estraro kun po du reprezentantoj de la du organizoj. La estraro disdonas ĉiun jaron ĝis 90 % de la interezoj laŭ petskriboj de membroj de NEL kaj NEFA. Plej oftaj subvenciitaj celoj estis kursaranĝoj, partopreno en internaciaj kongresoj kaj kunvenoj, laboro pri nova norvega–Esperanto vortaro kaj aĉeto de komputiloj kaj aliaj teknikaĵoj. Tra la jaroj la kapitalo kreskis ĝis ĉ unu miliono da kronoj en 2011 kaj la netuŝebla sumo estas plialtigita de 120 000 al 600 000 kr.

II) Informado

En la 60aj kaj 70aj jaroj NEL havis Informan Fakon, aŭ efektive komisiiton pri informlaboro.

Ĝi aperigis la norveglingvan informilon Esperanto-nytt, kiu aperis per 4 numeroj jare 1959 – 63 (tamen nur 3 en 59 kaj 63), po unu en 1978 kaj 79, kaj regule per 3 numeroj jare ekde 1985 ĝis 2007 (tamen nur 2 en 1985 kaj 1 en 2007). La eldonkvanto estis en la 60aj jaroj 10 000, kaj en la 80aj kaj 90aj jaroj 2 000, el kiuj kelkcent estis enkrampitaj en Norvega Esperantisto kaj senditaj al la membroj. En 2007 la jarkunveno trovis ke Esperanto-nytt en sia tiama formo ne funkcias ĉe la publiko laŭ la intenco kaj decidis ĝin malfondi.

En 1985 fondiĝis Esperantos venner (Amikoj de Esperanto). Ties membroj pagis ege malaltan kotizon, kaj ricevadis Esperanto-nytt. La plano estis varbi milojn da "amikoj" por havi fortan bazon por pledi pri ekuzo de Esperanto sur diversaj kampoj, sed mankis sufiĉaj homfortoj por lanĉi veran varbkampanjon. La anaro neniam superis 160 kaj en la jaro 2000 la estraro malfondis Esperantos venner.

En la lastaj jardekoj pli kaj pli graviĝis la interreta informado. En 1996 NEL starigis propran hejmpaĝon, ekde 1998 kun la adreso esperanto.no.

Pri dissendado de gazetaraj informoj kaj kolektado de gazetaj mencioj de Esperanto zorgis Gazetara servo (ankaŭ ĝi unuopula). En 1961-63 ĝi registris, per la servo de la firmao Argus, meznombre 700 menciojn jare kaj poste en la 60aj jaroj ĉ 400 menciojn jare. Sed en la sekvaj jardekoj la nombro laŭgrade faladis. En 1990 NEL ĉesis aboni Argus, trovante ke ĝi ne valoras la elspezon (ĉ 6 000 kr jare). Sen tiu helpilo la membroj trovis en 2002-09 meznombre nur 15 menciojn, kaj ne certas ke Argus trovus multe pli. Gazetarajn informojn oni ĉesis dissendi en la 90aj jaroj ĉar laŭsperte neniu gazeto aperigis ilin. Per estrara decido en 2000 la gazetara laboro estas dividita inter tri membroj, el kiuj unu prizorgu la arĥivon kaj la aliaj serĉu per interreto kaj kolektu artikolojn kaj menciojn. Alia komisiito registras la menciojn en radio kaj televido.

En 1965 NEL subtenis la subskribokampanjon de UEA, kolektante preskaŭ 6 000 individuajn subskribojn (sed al la kolekto de subtenantaj organizoj kontribuis nur 7 el la 22 kluboj).

En 1983 okazis seminario pri informado lige kun la landa kongreso, kaj en novembro 1984 informado estis la temo de tuttaga diskuto.

NEL havis el la 50aj jaroj migran ekspozicion, sed ĝi malaktualiĝis. Por la jubilea jaro tute novan migran ekspozicio konstruis en 1986 tiufake profesiula membro por uzo en lokaj kluboj. Ĝi estas muntita sur du-metrojn alta ĉarnirita framo, sed eble pro la pezo (ĉ 15 kg) kaj la malmoderniĝo de la afiŝoj ĝi post kelkaj jaroj plejofte staris neuzata.

Broŝuron pri Esperanto kaj Unesko financis la norvega Unesko-komisiono, kaj kajeron Vi skriver brev på esperanto (bazitan sur sveda Korespondu Esperante) financis la Poŝto, ambaŭ en 1986/87.

Al skoltaj tendaroj, precipe en la 70aj kaj komence de la 80aj jaroj, vigle disdoniĝis informiloj kaj lerniloj. Ĝis la komenco de la 90aj jaroj NEL nomumis komisiiton pri skoltoj, sed ne raportiĝis aktivado tiumedie.

Sporade iu membro havigis komercajn anoncojn kiuj aperis en Norvega Esperantisto. Pli daŭraj estis interŝanĝaj anoncoj kun kelkaj aliaj periodaĵoj: Klassekampen, Folkevett, foje kun la Poŝto kaj precipe kun la semajna gazeto Dag og Tid. Kun ĉi-lasta la interŝanĝo funkciadis en dekjara periodo ĝis ĝi fine ĉesis en 2004 pro demisio de la kontaktulo (kaj iniciatinto de la aranĝo) ĉe Dag og Tid.

En 1995 NEL aĉetis ĉe komerca firmao enketon pri la scioj de la norvega publiko pri Esperanto. Ĝi montris, iom surprize, ke pli ol 50% de la norvegoj scias almenaŭ ke Esperanto estas lingvo, sed malpli surprize ke plej pozitivaj al Esperanto estas la pliaĝuloj.

La Ligo havas "propagandan fondaĵon". La kapitalo kreskis dum la periodo de ĉ 4 000 kronoj ĝis pli ol 30 000. La fondaĵo estas tre malmulte uzita.

III) Instruado

Por gvidi kursojn por komencantoj (novuloj) NEL provis venigi instruistojn el eksterlando kaj aranĝi por ili rondvojaĝojn inter la lokaj kluboj. En la 60aj kaj 70aj jaroj oni grandparte rezignis pri tio, pro la grandaj elspezoj.

Sed ekde la 80aj jaroj eblis havigi ŝtatan subvencion por kursoj. En 1981 NEL fondis tiucele propran studorganizon, kun individua membreco, sed baldaŭ (1989) montriĝis ke eblis akiri subvencion per kunlaboro kun pli granda studorganizo, nome AOF (laborista kleriga asocio). Poste, en 1996, NEL membriĝis kolektive en pli vasta studasocio***, kie la ekonomiaj kondiĉoj estas pli favoraj. En la sekvaj jaroj okazis dufoje kuniĝo de studasocioj, tiel ke en 2011 NEL membras en Populus – studieforbund folkeopplysning (kiu baldaŭ fandiĝos denove kun alia studasocio).

Kursturneojn faris pluraj eksterlandanoj: Jadwiga Gibczyńska (Pollando) (1985), Atilio Orellana Rojas (Argentino/ Nederlando) naŭ sinsekvajn jarojn 1993 – 2001, kaj Irina Gonĉarova (Ruslando) 2002.

Aldone NEL ĉiam instigis la klubojn aranĝi kursojn per propraj fortoj. Tio realiĝis en tre varia grado tra la jaroj. En 1961-70 oni registris (entute) ĉ 575 komencantojn, en 1971-80 ĉ 440, kaj similajn nombrojn instruis Atilio en la 90aj jaroj, sed en 2003–09, do post la lasta eksterlandana vizito, lokaj fortoj kolektis malpli ol 50 komencantojn.

NEL, per sia ekzamena komisiono, ofertis ekzamenojn je tri niveloj, elementa, supera kaj instruista. La intereso malgrandiĝadis tra la periodo. En la 60aj jaroj meznombre 4 homoj ĉiujare plenumis elementan ekzamenon, en la 70aj jaroj 2, en la 90aj nur 1 kaj post 1996 estis nur unu ekzamenito entute. Simile pri la supera ekzameno: estis deko da kandidatoj en la 60aj kaj 70aj jaroj, sed preskaŭ neniu post 1980. En la lastaj jardekoj la internaciaj ekzamenoj de ILEI iel konkurencis, sed ankaŭ al tiuj anoncis sin tre malmultaj norvegoj.

Instruado okazis foje ankaŭ oficiale en pluraj mezlernejoj, kiel alternativo al alia lingvo, aŭ kelkloke eĉ devige por unuopaj klasoj. Sed ĝi estis dependa de la koncerna instruisto (kaj de loka permeso), kaj kiam tiu ial forlasis la lernejon, la fako malaperis. Kursoj okazis ankaŭ en kelkaj popolaltlernejoj. Sed hodiau (2011) Esperanto nenie estas lerneja fako en Norvegio.

Ĝis la 80aj jaroj kursoj en Norvegio uzis grandparte norvegan eldonon de la lernolibro de Seppik/Malmgren (Systematisk kurs i esperanto), kaj poste oni multe uzis svedan eldonon de la angla Jen nia mondo. Sed en 1989 NEL sukcesis produkti proveldonon de nova norvega libro Tra la mondo, verkita de Johan Hammond Rosbach (tekstoj) kaj Willie Falch (ekzercoj).

Norveglingva gramatiko de Esperanto por komencantoj aperis fine de la 80aj jaroj (Odd Tangerud / T.A. Høeg), kun tria eldono en 1991. La norvega "ŝlosilo" estis represita en 1991. Vortlisto norvega-Esperanto en malgranda formato aperis en 1972.

Suplemente al la ĉeestaj kursoj de la kluboj haveblis en la 50aj jaroj koresponda kurso, kun lernolibro Esperanto 1 / 2, en kunlaboro kun Folkets brevskole. Ĝi bone funkciis ĝis la 90aj jaroj, kun iom malpli da lernantoj ol la ĉeestaj kursoj kune, sed kun falantaj nombroj, ĝis 1995, kiam la lernolibro elĉerpiĝis.

Gazetaj kursoj aperis en kelkaj lokaj gazetoj en la unuaj jardekoj de la periodo. Radiokurson de Jon Rømmesmo dissendis pluraj lokaj radiostacioj en la 80aj kaj 90aj jaroj, kaj ĝi estis poste afiŝita en Interreto.

En la lastaj dek jaroj la interreta revolucio tute ŝanĝis la situacion. Bonkvalitaj kaj foje senpagaj kursoj troveblas per ĉia komputilo. Junaj homoj lernas memstare per ili sen devi anonci sin ĉe iu Esperanto-organizo. Ili povas ankaŭ aliĝi al kongreso aŭ uzi "Pasporta Servo" por tranokti survojaĝe, sen membriĝi. Kelkaj el ili aperis en Esperantoklubo, jam kapablaj paroli – kvankam hezite – en Esperanto. Tamen NEL ne provis sisteme spuri la norvegajn lernantojn kaj lernintojn de ekz-e la plej populara interreta kurso, Lernu.

Kursoj aŭ studrondoj por progresintoj okazis de tempo al tempo en la plej grandaj kluboj, helpe de internaciaj lernolibroj aŭ la norvega Vibraj momentoj (J.H. Rosbach, 1981), aŭ gvidate de vizitanta eksterlandano.

Konstanta Esperanto-kursejo mankas en Norvegio. Kelkaj norvegoj frekventis en fruaj jaroj la kursojn de Lorenz Friis en Danlando, aŭ lastatempe tiujn de Lars Forsman en la popolaltlernejo de Karlskoga en Svedio.

En 1994 NEL establis kunlaboron kun la instruista altlernejo en Bergeno kaj starigis komisionon kiu ellaboris detalan studplanon, sed la lernejo fine tamen decidis ne enkonduki Esperanton kiel fakon.

NEL havis aktivan instruistan sekcion, kiu reviviĝis en 1973, sub gvido de Elna Matland. Pedagogiajn kursojn – por instruantoj kaj -emuloj – en Oslo gvidis Katalin Smidéliusz (nun Kováts) en 1996 kaj Stefan MacGill (Nov-Zelando / Hungario) en 1992. Ekde la mezo de la 80aj jaroj la instruista sekcio estis landa sekcio de la internacia ILEI, sed en la lasta tempo ĝi ne havas propran agadon.

Kartoteke registriĝis ĝis la 90aj jaroj pli ol 10 000 norvegaj iamaj lernintoj de Esperanto.

IV) Aplikado en la ekstera mondo

Uzo de Esperanto kiel laborlingvo en projektoj ekster la esperantomovado mem realiĝis en modesta skalo en kelkaj okazoj.

Turismaj broŝuroj en Esperanto aperis i.a. pri Norvegio, Oslo, Bergen kaj Hamar. Pri Oslo eldoniĝis (almenaŭ) tri diversaj, la lasta en 1964 en kvanto 10 000 dufoje.

En la 80aj kaj 90aj jaroj funkciis bona kunlaboro kun la Ministerio pri ekstero pri eldonado de ties informbroŝuroj. NEL tradukis la tekstojn, kaj la ministerio presis ilin en Esperanto kaj dissendis ilin al ĉiuj adresoj tra la mondo kiujn havigis NELanoj. Tiel la faldfolieto Rigardo al Norvegio dissendiĝis en 1980 preskaŭ 6000-ekzemplere. Sekvis pli grandaj informiloj en formato A4: Norvegujo, la plurpaĝaj Henrik Ibsen, La laponoj, La fostokirkoj kaj poste Norvegio ekrigarde. La kunlaboro ekestis pro persona kontakto inter T.A. Høeg en NEL kaj dungito de la Ministerio. Post la morto de Høeg en 1992 la kontakto malplivigliĝis kaj la produktado stagnis. Tamen en 1997 NEL ekrajtis traduki dekon da novaj, unufoliaj informiloj. Sed tiam ankaŭ la origina kontaktulo en la ministerio estis for, kaj post presado de nur du el la novaj folioj la ministerio definitive decidis en 1999 ne daŭrigi la kunlaboron.

Deko da norvegoj registris sin kiel gastigantoj en la internacia tranokta katalogo Pasporta Servo, havigante tra la jaroj senpagan tranoktadon al eble 200 – 300 eksterlandaj turistoj.

En la 70aj kaj 80aj jaroj, en la epoko de la "fera kurteno", Arnljot Kyllingstad (Rogaland) per personaj invitoj ebligis al multaj orienteŭropanoj ferii en Norvegio.

En la jaroj ĉirkaŭ 2000 Per Johan Krogstie gvidis serion da grupvizitoj al Estonio, kie li havigis per Esperanto lokajn kontaktojn kaj tiel solvis diversajn praktikajn problemojn.

La klubo de Tønsberg subtenis tiun de Lund en Svedio en ties produktado de parabolaj sunkuiriloj por ĝemeligita grupo en Tanzanio en 2000 – 2002. Tia utiligo de sunenergio kaj ŝparas la lokajn arbarojn kaj liberigas la virinojn pri lignoserĉado. La klubo de Tønsberg vendis kalendarojn por helpi financi la projekton.

Kadre de la celebrado de la 25-jara jubileo de la ĝemelaj rilato inter Vadsø kaj Murmansk en 1998 esperantoparolanta Murmansk-ano vizitis Vadsø kaj Tromsø kaj partoprenis en lokaj aranĝoj.

NEL membris kolektive ekde la 80aj jaroj en pluraj tegmentaj organizoj: la UN-asocio (FN-sambandet), la Nordio-asocio (Foreningen Norden), la Norvega Pacocentro (Norsk Fredssenter, unue en Gausdal, poste Lillehammer/ Oslo), ForUM (Forum for Utvikling og Miljø – evoluado kaj medio) kaj Norvega Socia Forumo. Sed la reprezentantoj de NEL ne trovis vojojn utiligi tiujn membrecojn por lanĉi uzadon de Esperanto en la respektivaj medioj. Tial en 2010 NEL eksiĝis el la Nordio-asocio, kaj el la du laste menciitaj pro konsideroj de neŭtraleco. Samjare la membreco en la pacocentro forfalis ĉar pro ŝanĝita leĝo pri fondaĵoj /stiftelser membroj de ties gvidorganoj devas esti personoj, ne organizoj.

Granda internacia per-Esperanta organizo estas SAT, tamen ĝi havis nur manplenon da membroj en Norvegio, kaj landa sekcio ne estas.

En la fervoja muzeo en Hamar la estro, Per Johan Krogstie, prizorgis ŝildojn en Esperanto pri la ekspoziciaĵoj, aldone al kelkaj naciaj lingvoj.

La fervojista asocio NEFA sukcesis en la 80aj jaroj aldoni klarigojn en Esperanto en la tutlanda horaro (Rutebok for Norge).

Sed en la lastaj jaroj same aktualaj kiel – aŭ eĉ pli ol – tiaj paperaj katalogoj estas la interretejoj de publikaj instancoj kaj neŝtataj organizoj. Iliaj hejmpaĝoj ofte havas ankaŭ anglalingvan version (foje ankaŭ en pluraj lingvoj). En 6 tiaj interretejoj NELanoj sukcesis aldonigi version Esperantan.

V) La Esperanta kulturo

Inter la membroj de NEL estis verkisto kiu havigis al si internacian renomon. Johan Hammond Rosbach (1921– 2004) verkis dekon da romanoj kaj novelaroj. Kiel tradukinto al Esperanto elstaras Erling Anker Haugen (1909 – 89) pro siaj majstraj tradukoj de Brand kaj Peer Gynt. Preskaŭ ĉiujn ceterajn verkojn de Ibsen, kaj aliajn prozajn kaj poeziajn verkojn el la norvega – kaj alilanda – literaturo (i.a. Garborg, Prøysen, Sande, Grieg, Vesaas; Lagerkvist, Munch .... ) tradukis Odd Tangerud (1919 – 2010), kvankam malmulto estas presita.

Tra la jaroj NEL aranĝis vojaĝojn de eksterlandanoj inter la kluboj por prelegantoj pri diversaj temoj: d-ro Hamvai el Nov-Zelando en 1960, Ĵeljko Takaĉ (Jugoslavio) i.a. en 1961, S. Mahant (Hindio) 1962, Albino Ciccanti (Italio) 1973, Lina Gabrielli (Italio) i.a. en 1978, Albert Goodheir (Skotlando) monaton en 1980, Jorgos (Francio) en 1988 pri sia biciklado tra Eŭropo, Abani Halder (Bharato) pri jogo en 1988.

Pupteatra Internacia Festivalo (PIF) okazis en 1978 en Tromsø, ĝemela urbo de Zagreb – la unuan fojon ekster Jugoslavio – kaj denove (parte) en 1981.

La librokolekto de NEL devenis grandparte el donacoj kaj heredaĵoj de membroj, precipe Rolf Bugge-Paulsen (mortis 1982), Carl Støp-Bowitz (1997) kaj Olav Reiersøl (2001). Aldone al la libroj estis proksimume sama volumo da periodaĵoj. Ĝis 1993 la kolekto estis stokita en la Universitata Biblioteko en Oslo (UBO), kie T.A. Høeg katalogis kaj prizorgis ilin ĝis sia morto en 1992. En 1993 UBO ĉesigis la kontrakton, kaj novan stokejon oni trovis en magazeno en la subetaĝo de la biblioteka domo en Hamar. Prizorganto tie estis Egil O. Larsen, kiu en 2005 finkatalogis pli ol 5000 titolojn (inkl. multajn maldikajn kajerojn) komputile.

En 2010 la biblioteko de Hamar petis nin forigi niajn kolektojn, kaj ne trovante alian stokejon NEL decidis fordoni la plejparton – periodaĵoj kaj libroj – al la deponejo de la Nacia Biblioteko en Mo i Rana. Tie ili en la daŭro de kelkaj jaroj estos katalogitaj kaj prunteblaj tra ajna loka biblioteko. Sed fizike ili estos stokitaj tute arbitre sen ia sistema ordigado surbrete. La restantaj duoblaĵoj estas nun stokitaj en la ejo en Oslo.

Eldonejo Esperanto fondiĝis en 1946 kiel akcia societo (A/S). Ĝi eldonis tra la jaroj ĉ 20 librojn kaj kajerojn, plejparte lernilojn kaj vortarojn, sed ankaŭ kelkajn beletraĵojn. Ĝi funkciis ĉefe kiel libroservo por perado de libroj el eksterlando por vendado al la membroj. En 1995 pro leĝoŝanĝo oni malfondis ĝin kiel akcian societon, sed ĝi plufunkciis en la formo de membroorganizo. Tamen en la lasta jardeko eldonado de novaj libroj estis ekonomie tro riska kaj la merkato por vendado de importitaj libroj malfortiĝis tiugrade ke en 2007 oni devis tute malfondi la Eldonejon. Ĝi lasis la librostokon al NEL, kiu daŭrigis la vendadon ĝis 2008, kiam ĝi pludonis la stokon al la klubo de Oslo (krom malgranda parto al tiu de Trondheim).

En la jubilea jaro 1987 NEL norvegigis kaj eldonis libron de William Auld, Fenomenet Esperanto, jam antaŭ ol ĝi aperis en alia lingvo.

Fine menciindas ke kelkaj membroj de NEL fondis tra la jaroj internaciajn familiojn kaj ke sekve estas en Norvegio kelkaj denaskaj parolantoj de la lingvo.

VI) NEL tiam kaj hodiaŭ

Kiel diferencas NEL en 2011 de NEL en 1961?

NEL perdis preskaŭ 3/4 de la 1961- membronombro. De la kluboj malfondiĝis pli ol duono kaj pluraj el la restantaj apenaŭ aktivas. Ne plu Esperanto estas fako en iu norvega lernejo kaj preskaŭ neniu klubo aranĝas ordinarajn ĉeestajn kursojn. La Eldonejo malfondiĝis, kaj granda parto de la biblioteka kolekto estas fordonita al la Nacia Biblioteko, tamen la libroj estos reprunteblaj.

Do multo perdiĝis. Sed kion ni gajnis?

NEL akiris stabilan oficejon kaj stokejon, kaj i.a. pro la legaco Uhlen ĝi disponas pri relative solida kapitalo. Funkcias la internacia adresaro Pasporta Servo, per kiu kelkaj membroj gastigadas eksterlandanojn, dum iuj, mem vojaĝante, gastas ĉe samlingvanoj alilande.

Sed antaŭ ĉio okazis la interreta revolucio. Ĝi tre faciligas kontakton inter la membroj kaj internaciajn rilatojn:

Per la hejmpaĝoj la publiko povas trovi informojn pri Esperanto rapide kaj senpage. Per interretaj kursoj ili povas ankaŭ lerni la lingvon memstare. Per la reto eblas sekvi la agadon en eksterlando, lege, bilde kaj eĉ filme. Per retpoŝto eblas komunikiĝi ĉiutage inter ĉiuj anguloj de la lando kaj uzi Esperanton por komunikado internacia. Kaj per la senpaga telefona servo Skype eblas al la estraro interdiskuti malgraŭ grandaj distancoj.

Ĉi ĉio donas multajn novajn eblojn.

Kiuj estu la roloj de NEL en la ven-ontaj kvindek jaroj?

––
*** Studieforbund for norske freds- og solidaritetsorganisasjoner.

Norsk | Esperanto