From bert.schumann at gmail.com Wed Jan 25 02:17:40 2012 From: bert.schumann at gmail.com (Bert) Date: Wed, 25 Jan 2012 02:17:40 +0100 Subject: [nel-diskut] Intensaj Eo-kursoj + KER-ekzamenoj: 13-21 aprilo => rabato ghis februarfino Message-ID: <4F1F5834.6080608@gmail.com> La franca Esp-Kulturdomo organizas kunlabore kun ILEI. - - - - - sian 2--an *PRINTEMPAN SEMAJNON* - - - - - de la 13a ghis 21a de aprilo 2012 en kastelo Gresillon. Chi-jare, Mireille Grosjean el Svisujo honorigas nin per sia veno, shi richigos la programon danke al siaj spertoj tra la mondo. Miguel Ángel González Alfonso venas el Kubo por paroli al vi pri sia lando. Zsófia Kóródy kaj Christophe Chazarein gvidos intensivajn Esperanto-kursojn. Post la kurso eblas trapasi internacian Esperanto-ekzamenon en 3 niveloj. Vi povas informighi kaj alighi rete en: gresillon.org/printempo . Profitu redukton de 10% por aligho ghis fino de februaro. La estrino de la semajno Jannick HUET PS: La somera programo okazos inter 21a de julio kaj 20a de augusto Vidu nia jaran agendon en: gresillon.org/agendo . . . . . . . . . .