Norvega Esperantista Ligo
[Hjem] [Kontakt] [Bestilling] [Ungdom] [Aktiviteter] [Rørsle] [Lag] [Lenker] [Esperantaj paĝoj]
[Hejmen] [Adresoj kaj kontakto] [Mendoj] [Junuloj] [Movado] [Ligiloj] [Norske sider]


Bonvenon al nia klubejo en Oslo!

Ĝi estas

  • kunvenejo de la loka klubo
  • oficejo de NEL
  • librovendejo
  • Ni havas sofojn por almenaŭ 2 tranoktantoj. Pliaj povas dormi surplanke.

    Tre ofte iu ĉeestas, ankaŭ vespere kaj semajnfine, sed por eviti veni al ŝlosita pordo estas ruze antaŭkontroli, telefone aŭ retpoŝte, kaj fari interkonsenton pri via alveno.

     

    La ejo. (Fotis Cato Haugen.)
    (klaku por pli granda versio)



    Mapo de Oslo
    (klaku por pli granda versio)



    Pli detala mapo
    (klaku por pli granda versio)



    Eĉ pli detala mapo
    (klaku por pli granda versio)

    Eksterlandanoj estas ĉiam aparte bonvenaj al niaj klubaj kunvenoj, kiuj okazas en la unua kaj la tria lundo de la monatoj, krom en julio kaj aŭgusto, je la 19a horo.

    La klubejo situas ĉ 3 km nordoriente de la urbocentro (Centra Stacio) – vidu la apudajn mapetojn – kaj ĉ 100 m super la fjordnivelo.

    Adreso: Olaf Schous vei [pron. ulaf skeŭs vej] 18, 0572 Oslo. Rekta enirejo ĉirkaŭ la angulo en flankstrato Schouterrassen. Telefono 22 35 08 94. Retpoŝto: oficejo @ esperanto.no

    Por veni de la Centra Stacio (Oslo S), prenu buson n-ron 31 (ĝi iras tre ofte – ĝis iom post noktomezo) de haltejo tuj antaŭ la stacio (aŭ ev. buson 33 de la Nacia Teatro) - al haltejo Sinsen T (la 8a haltejo, 12 minutojn). (Sed unue aĉetu bileton, vd. ĉi-sube!*) Por scii kiam elbusiĝi, rigardu elfenestre maldekstre. Kiam subite vi ne plu vidas domojn apud la vojo, nur vastan valon: elbusiĝu! De tie reiru malsupren 200 m ĝis la flankstrato Sinsenterrasssen maldekstre (vi povas ankaŭ forlasi la ĉefvojon pli frue, kaj iri malsupren inter la domoj ĝis Sinsenterrassen). (De la urbocentro eblas ankaŭ preni tramon 17 al Sinsenterrassen.) Sekvu tiun flankstraton ĉ 400 m orienten ĝis vi vidos nian fenestron dekstre ĉe la angulo de flankstrato Schouterrassen. (Ne iru malsupren dekstren laŭ Båhusveien.)

    Vi povas ankaŭ preni metroon al Sinsen. Tie elektu la orientan elirejon, kaj vi trovos vin apud la ĉi-supre menciita bushaltejo «Sinsen T».

    De la busstacio iru (piede) al la placo antaŭ la Centra Stacio (sekvu la ŝildojn) kaj tiam sekvu la instrukcion en la ĉi-supra alineo.

    De la flughaveno estas rekta buso (Flybussekspressen F1, finhaltejo: Majorstuen), ĝi kostas 155 kronojn. Tamen estas rabatoj: 50% por studentoj (ĝis inkl. 30 jaroj) kaj por infanoj kaj junuloj ĝis inkl. 20 j; 20% por tiuj kiuj havas pli ol 67 j. Ĝi iras ĉiun duonhoron (15 kaj 45 min. post ĉiu horo (ĝis la unua post noktomezo) – sed sabate kaj dimanĉe nur ĉiun horon: 15 min post la horoj). Ĝi veturas 48 minutojn ĝis la haltejo Rosenhoff (pron. [rusnhof]). Tiu estas la unua haltejo post la granda 3-etaĝa kruciĝo "Sinsenkrysset", kaj 200 m post finiĝo de vasta verda valo dekstre kaj (ordinara) trafikcirklo. De la haltejo iru iomete malantaŭen (supren), prenu flankvojon "Båhusveien" orienten, jam post 50 metroj maldekstren kaj supren ĝis Olaf Schous vei dekstre (200 m).

    Malplikosta alternativo estas trajno (n-ro 450) al la Centra Stacio (Oslo S.) Ĝi iras 38 min post ĉiu horo (ĝis noktomezo). La ordinara prezo estas ĉ 102 kr, kun 25%-rabato por studentoj kaj 50%-rabato por tiuj kiuj havas pli ol 67 jarojn. (La ekspresa trajno "Flytoget" kostas 170 kr.)

    Se vi venos per propra biciklo aŭ aŭto, uzu la mapon: sekvu la ĉefstraton Storgata / Trondheimsveien el la urbocentro nordorienten. Post la granda lumkruciĝo Carl Berners plass (2 km) prenu prefere la 5an flankstraton dekstren, Bjørn Stallares vei (tuj post granda butiko ”ICA”), sekvu ĝin supren 250 m, tiam turnu vin dekstren kaj vi venos (post duobla kurbiĝo) al Olaf Schous vei. Post 200 m vi vidos nian fenestron dekstre ĉe la angulo de Schouterrassen.

    Se vi venos per la ringvojo (”Ring 3”) al la granda trietaĝa kruciĝo ”Sinsenkrysset”, prenu la vojon malsupren kvazaŭ al la urbocentro. Post 600 m ĉe trafikcirklo ne iru dekstren, sed turnu vin laŭ la trafikcirklo kaj prenu la saman vojon reen kaj supren – ĝis la unua flankstrato dekstren, kiu estas Sinsenterrassen: sekvu ĝin ĉ 400 m orienten ĝis vi vidos nian fenestron dekstre ĉe la angulo de flankstrato Schouterrassen. (Ne iru malsupren dekstren laŭ Båhusveien.)

    De la metrostacio Sinsen iru 5 minutojn suden.


    *Pri biletoj: Por la buso 31 kaj aliaj enurbaj busoj kaj tramoj la bileto kostas 25 kronojn se vi antaŭaĉetas ĝin en la vendejo "Trafikanten" sub metala turo antaŭ la Centra Stacio, aŭ en iu kiosko. (Ĝi kostas 36 se vi pagas al la ŝoforo.) Enirinte vian buson/tramon tuj stampu la bileton, ŝovante ĝin en ruĝan aŭtomaton. Tiam ĝi validos unu horon (ankaŭ se vi transiros al alia buso aŭ tramo). Por la metroo («T» = tunnelbane) validas la samaj biletoj; atentu nur ke vi devas stampi antaŭ ol iri al la kajo.

    Sed bileton por la buso de la flughaveno aĉetu de la ŝoforo, kaj bileton por la trajno vi povas aĉeti aŭ en aŭtomato en la stacio aŭ de la konduktoro. Ankaŭ tia bileto de la flughaveno al la urbo validas unu horon por senpaga pluveturo per enurbaj busoj kaj tramoj.

    Por la enurbaj busoj kaj aliaj transportiloj vi povos ankaŭ aĉeti «flexikort» – t.e. karto kun 8 vojaĝoj por sume 180 kr, aŭ tagbileton (65 kr – ĝi validas 24 horojn) aŭ 7-tagan bileton (200 kr).

    Ĉiuj biletoj estas duonprezaj por infanoj 4–16-jaraj kaj homoj pli aĝaj ol 67-jaraj.

    Sed alveninte en nia klubejo vi eble ne bezonos pliajn biletojn, ĉar ni havas unu/du biciklojn prunteblajn.