Norvega Junularo Esperantista
|
| nyhetsarkiv | arrangement | styret | vedtekter | esperanto? | lære esperanto? | e-postlister | lenker | Inter ni dirite | åpningssida |
|
Inter Ni Dirite |
||||||
Estonteco:
EstontecoPor la estonteco mi esperas ke eta knabo rajtos esti si mem sen turmentado. Ke oni ne juĝos vin pro via fundo, sed ke vi prefere rajtos esti fiera pri kiel vi aspektas aŭ ne aspektas, kun kiu vi volas intermiksi kaj de kiu vi detenas vin, kiel vi parolas aŭ ne parolas. Ke la grandaj kaj fortaj volos zorgi pri la etaj kaj malfortaj. Ke ni ne kuros for de la respondeco, sed restos firmaj kiam aliaj bezonas nin. Ke ĉiu volas kompreni la mondon, kaj ne nur kritiki ĝin. Ke oni pensas pri aliaj, kaj komprenas aliajn. – Leif Arne
EstontecoCerte scii pri estonteco ne eblas. Antaŭ kelkaj tagoj kiam mi provis ripari mian printilon komputilan, trovis mi ĉe ĝia malantaŭo butonon ruĝan. Ĝin ne menciis la manlibro. Kiam mi puŝis ĝin faris la printilo sonon strangan kaj ekprintis kelkajn paĝojn kun skribaĵoj. Unue mi klare ne komprenis kio estis ĝi, sed post pli proksima spektado mi klare vidis ke ĝi montris gazetpaĝon. Mi ne povas vin certigi ĉu vere estas gazeto estonta, do vi ne tion povas fidi entute. Tamen, jen estas kelkaj de la artikoltitoloj: «Homaro ankoraŭ spektas ĉielen. Ne aperis flugiloj eksterteraj!», «Jen la recepto: tiel vi havos vivon feliĉplenan!», «Kravatvestanto deklaras ke spekulacio estas fifako. Reiras al la kruda ekonomio.», «Karotoj daŭre samgrandaj kiel antaŭe» kaj «‘Kiu loĝu en tiu ĉi domo novkonstruita’ krias politikisto ‘Ĉiu jam havas loĝejon’». – Einar
Vortludo
Trovu la esperantajn vortojn en la diagramo. Vi trovos ilin horizontale,
Venonta IND
La venonta Inter ni dirite havas limdaton la 23an de januaro 2009.
— Fino de Inter Ni Dirite — |
INTER NI DIRITE – nettutgaven/la reta versio20092008
2007
2006
2005
2004 |
|||||
|
Norsk esperanto-ungdom, Olaf Schous v. 18, 0572 Oslo, tel.: 22 35 08 94, nje@esperanto.no |
Webansvarlig/ret-respondulo: jpa |
|||||