Norvega Junularo Esperantista
|
| nyhetsarkiv | arrangement | styret | vedtekter | esperanto? | lære esperanto? | e-postlister | lenker | Inter ni dirite | åpningssida |
|
Inter Ni Dirite |
||||||
Hei!I dette nummeret av IND er det mye om historien til esperanto-ungdom i Norge. I 2004 fylte NJE 25 år, men det gikk oss alle hus forbi. Så et tilbakeblikk er på sin plass av og til, samtidig som vi er unge og lever i nuet – akkurat som de gjorde på 30- og 40-tallet. Stor takk til Elna og Kai som har bidratt! Vi ses forhåpentligvis på NEL-seminaret i høst. Følg med på NJE-listo for nyheter angående ungdom!
Signe
Saluton al vi junuloj!Kun intereso mi legas pri nia junulara movado, interalie sur la paĝoj Inter Ni Dirite. Kvankam pasis tre multaj jaroj post kiam mi mem estis juna esperantisto, mi ankoraŭ bonege memoras! Kaj jene mi ŝatus rakonti iom pri mia tiama esperantista vivo:
La komenco
Pro la milito la ebleco por praktiki Esperanton kun eksterlandaj samideanoj ja ne ekzistis. Sed ni parolis Esperanton en la klubo, en studrondoj kaj antaŭ ĉio en kontakto kun aliaj kluboj en Okcidenta Distrikto de NEL.
Okcidenta distrikto
Al Lofthus kaj München Kaj ankaŭ niaj «ordinaraj gazetoj» raportis, kaj la radiostacioj rakontis pri la aranĝo. Ni sukcesis dank’ al tio ke ni estis junaj, fortaj, fervoraj kaj idealistaj. «Senpage» la sukceso ne alvenis, tamen niaj streĉoj ja donis fruktojn! Finfine mi volas mencii ankoraŭ unu aferon kiun entreprenis Okcidenta Distrikto, nome aŭtobuskaravanon al München al la UK tie en 1951. Plenplena aŭtobuso, multaj travivaĵoj dumvoje. Kulmino ĉe la UK en München, tiom sukcesa kaj aventura por ni ĉiuj! Al vi kiuj estas junaj kaj aktivaj en nia Esperanta movado hodiaŭ, mi volas deziri sukceson en via grava laboro por Esperanto – ĝuu la kunestadon kiel mi faris!
Sincere
Venonta INDRedaktør for neste nummer av Inter Ni Dirite er Kristoffer. Bidrag sendes krissirh@hotmail.com innen 26. oktober.
El la historio de NJEOrdigante la arkivon de NJE mi lernis multe pri la historio de nia organizo. Ĝi komenciĝis en 1979. En tiu jaro iuj entuziasmaj junuloj fondis propran junularan organizon – Norvega Junularo Esperantista (NJE) / Esperantoungdommen (EU). (Poste oni ŝanĝis la norvegan nomon al Norsk esperanto-ungdom). (Pri la jaroj antaŭ 1979 mi malmulte scias – sed en tiu ĉi numero de Inter Ni Dirite vi povas legi iomete pri la 40aj kaj 50aj jaroj). Dum la unuaj jaroj de NJE (do, dum la 80aj jaroj) la aktiveco estis granda (tion reflektas la dikaj kajeroj kun estrarraportoj, korespondaĵoj ks. de tiu tempo). Oni aranĝis skisemajnojn, kabanekskursojn, lokajn kunvenojn… – Kaj eldonis impone bonan membran gazeton! Ĝi nomiĝis Inter Ni Dirite (ĉu tio sonas konata?), sed malkiel la hodiaŭa versio, ĝi ne estis nura paĝareto en Norvega Esperantisto, sed propra gazeto kun novaĵoj, ŝercoj, desegnaĵoj, krucvortenigmoj… (Ankoraŭ restas sufiĉe multaj kromekzempleroj en nia arkivo. Mendu senpage ĉe nje@esperanto.no!) La revuon Inter Ni Dirite oni eldonis ĝis 1984. En tiu jaro la tutnordia revuo Kvinpinto fariĝis nia oficiala komunikilo – tio signifas ke ĉiuj esperanto-junuloj en Nordio ricevis kaj legis la saman revuon. Vere en la spirito de esperanto! Ekde la mezo de la 80aj jaroj la aktiveco iom post iom malkreskis. Kaj en la unua duono de la 90aj la organizo estis en profunda dormo: Nenio okazis. (Kvankam kelkaj entuziasmaj unuopuloj provis revivigi la organizon.) La nova erao de NJE komencis en 1997 – sub la prezidanteco de Kjell H. Ullestad. Reaperis Inter Ni Dirite (ĉi-foje kiel parto de Norvega Esperantisto), kaj NJE fariĝis grava forto malantaŭ la tutnordia revuo Kvinpinto (bedaŭrinde tio ne tre longe daŭris; la lasta numero venis en 2002). La internacia skisemajno Aranĝo Junulara Nordia (AJN) okazis trifoje – en 1999, 2000 kaj 2001 – ĉiufoje en Bymarka apud Trondheim kaj kun partoprenantoj de manpleno de landoj. Poste oni rezignis pri tiaj ambiciaj internaciaj aranĝoj kaj kontentiĝis per pli simplaj naciaj kabansemajnfinoj (lastfoje ĉi-vintre en Bærumsmarka). Kai
NJE-filmer i Danmark
Ingen i styret vet hva dette er for noe, og ekspeditøren kunne ikke hjelpe oss.
Men i en pornobutikk i Hjørring på Jylland reklamerer de altså for NJE-filmer til 50 kr per stykk. Vet noen hvordan det kan ha seg, send en mail!
Recepto: bruna panoBaki panon havas multajn avantaĝojn: Estas amuze, tre malmultekoste, hejmefarita pano estas pli saniga ol aĉetita pano, vi ne bezonas iri al butiko ĉiun tagon, la panoj estas pli konserveblaj… Tial mi ĉiam bakas mem, mi neniam aĉetas panon. Jen mia recepto:
Ingrediencoj:
Faru jene: Se vi uzas freŝan giston, dissolvu ĝin en iom de la akvo. Se vi uzas sekan giston, miksu ĝin kun la faruno. Se vi deziras ke la panoj baldaŭ estu pretaj, uzu 37-gradan akvon. Se vi deziras lasi ilin dum vi faras aliajn aferojn, aŭ volas havi varmajn panojn por la morgaŭa lunĉo, uzu malvarman akvon. Miksu la akvon, la farunon kaj la giston kaj knedu ĉion bone. Metu en la muldilojn kaj lasu ĝin ŝveli ĝis ĝi iom superas la randojn de la muldiloj. Se vi volas lasi ĝin ŝveli multajn horojn, ekzemple dumnokte aŭ dumlabore, metu ilin en fridujon. Se urĝetas, metu ilin en varmeta loko. Ĉiukaze, kovru ilin per mantukoj. Baku je 200 gradoj, kiel eble plej malalte en la forno, dum preskaŭ du horoj. Vi povas variigi aldonante biergiston, olivojn, oleon, salon, lakton, terpomojn, semojn, uzante blankan farunon anstataŭ brunan… Sed ĉar miaj panoj estas tre brunaj [grove], saĝas uzi ne tro multe da aliaj specoj de faruno – tiam ili facile iĝas tro kompaktaj. Signe — Fino de Inter Ni Dirite — |
INTER NI DIRITE – nettutgaven/la reta versio20092008
2007
2006
2005
2004 |
|||||
|
Norsk esperanto-ungdom, Olaf Schous v. 18, 0572 Oslo, tel.: 22 35 08 94, nje@esperanto.no |
Webansvarlig/ret-respondulo: jpa |
|||||