Norvega Junularo Esperantista
|
| nyhetsarkiv | arrangement | styret | vedtekter | esperanto? | lære esperanto? | e-postlister | lenker | Inter ni dirite | åpningssida |
|
Inter Ni Dirite |
||||
Saluton, samgejunuloj!Jen la unua IND de la somera duonjaro 2005. Ĉi-foje la estraro de NJE ŝatus prezenti al vi la jarraporton por 2004 de nia organizo. Kiel vi vidas, ne estis multaj aktivaĵoj en Norvegio dum la lasta jaro, sed ni estis parto de pluraj gravegaj internaciaj projektoj. Aldona internacia afero en la estonteco, fakte jam ĉi-somere, estas la tutnordia festivalo KEF – Kultura Esperantofestivalo – en Finnlando, kies organizantoj inkluzivas la famegan kantiston Patrik el Dolĉamar! Jen ĉi-apude la invito al la aranĝo.
Elkore salutas Heming
Bonvenon al kultura festivalo!Kiel vi certe jam scias, la tutnordia Kultura Esperanto-Festivalo KEF estas aranĝota inter la 16a kaj la 23a de julio ĉi-somere (vidu http://www.esperanto.fi/kef2005/). Denove ni havas la suverene plej interesan programon en Esperantio: de franca teatro kaj barata literaturo al latinamerika muziko kaj nordia ŝamanismo. Rokmuzike ĝi estas ekz. la sola oportuno vive vidi Dolĉamar kaj La porkoj – cetere havante kaj Jomo, Martin Wiese kaj Esperanto Desperado en unu festivalo oni povas esperi surscenejajn kunaperojn :-) Unu malfeka afero estas ankaŭ, ke la festivalejo situas tramvojaĝete de la centro de Helsinko kaj transstrate de la amuzparko Linnanmäki :-) La organizantoj FEJO kaj Esperanto-Klubo de Helsinko invitas vin partopreni la aranĝojn de KEF 2005. Ni bezonos surlokajn volontulojn, kiuj povas porti matracojn kaj gardi ejojn. Krome ni ankoraŭ serĉas ekz. unu plian dancigeman DJ-on por niaj noktaj diskejoj kaj pliajn esperantofilmojn. Mi aŭdis, ke estas ie grupo, kiu subtitoligas filmojn – ĉu eblas montri ilin per videoprojektilo en KEF 2005? Aparte Populärmusik från Vittula estus bonega! Se vi havas aliajn ideojn, ni estas apertaj por ĉiuj proponoj. Mi petas vin dissendi la mesaĝon al ĉiuj, kiuj povas interesiĝi pri la afero!
Salutas,
Jarraporto Norvega Junularo Esperantista 2004
Administrado Estis neniu estrarkunveno en 2004. Ĉiuj diskutoj kaj decidoj estis farataj retpoŝte. NJE havis 20 pagintajn membrojn je 31.12.04. (Je 31.12.03: 31.) Unu nova membro pagis la kotizon en la lasta kvarono de la jaro kaj estas kalkulata kiel membro ekde 2005.
Aranĝoj por la membraro
Interna komunikado kaj informado NJE havas retan dissendliston (nje-listo@0nvg.ntnu.no), sed ĝi ne estas multe uzata.
Ekstera informado Bård Hekland kaj Heming W. Thorbjørnsen kreis norvegan version de www.lernu.net.
Internacia kunlaboro Heming W. Thorbjørnsen estis norvega komitatano A en TEJO en la komenco de la jaro kaj maje reelektiĝis por la periodo 2004-6. Dum la jaro Heming W. Thorbjørnsen estis aktiva kunlaboranto en la projekto Interkulturo, kiu celas starigi kulturinterŝanĝan reton por junuloj en Eŭropo (vd. www.interkulturo.net). Ekde majo 2004 NJE estas oficiala kunlabora organizo de tiu projekto, kaj NJE prenis sur sin la taskon peti subvencion de la fonduso Ung i Europa (YOUTH). Ni nomumis Heming kiel nian reprezentanton en la projekto kaj kiel jure respondecan pri la monpeto. Oni ricevis NOK 163 420 por la unua projektperiodo (unujara). ILEI prizorgas la buĝeton kaj la kalkulon de Projekto Interkulturo (tial la mono nun estas en ilia konto). (NJE jure respondecas pri duono de la buĝeto de la projekto kaj pri la realigado de la kun BUFA (YOUTH) kontraktitaj aktivaĵoj, sed ILEI posedas la projekton kaj respondecas pri ĉiuj praktikaĵoj.) Okazis plankunveno (malfermo de la projektperiodo) en Oslo 22-25 septembro. Heming ankaŭ partoprenis TEJO-seminarion pri projektmastrumado, monpetado kaj lobiado en Bruselo 29 februaro ĝis 7 marto, en seminario pri instruado en Sarajevo 21-28 marto, kaj en seminario pri projektgvidado en internaciaj junulaj organizoj en Strasburgo 3-10 oktobro.
Financoj Ni ricevis 6 128,25 kr. (5 % de la tuta subvencio) pro la administra rolo en projekto Interkulturo. Pro la malmulto de aktiveco en NJE nia sola elspezo (krom bankkotizoj) estis repago de subvencio al Legaco Uhlen. Tio estas subvencio kiun NJE ricevis antaŭe, sed ne uzis. La bilanco ŝajnas grandega (kr 104 344,30) pro la prizorgado de la mono por Projekto Interkulturo. Kiel la ciferoj montras, 78 226,45 kr. apartenas al tiu. Konkludo En 2004 NJE estis preskaŭ sen aktiveco. Sed nia prezidanto kunlaboris nome de NJE en la internacia projekto Interkulturo, ni sukcesis redakti Inter Ni Dirite sufiĉe regule, kaj aperadis utilaj informoj en nia novaĵpaĝo en Interreto.
— Fino de Inter Ni Dirite — |
INTER NI DIRITE – nettutgaven/la reta versio20092008
2007
2006
2005
2004 |
|||
|
Norsk esperanto-ungdom, Olaf Schous v. 18, 0572 Oslo, tel.: 22 35 08 94, nje@esperanto.no |
Webansvarlig/ret-respondulo: jpa |
|||