Norvega Junularo Esperantista
|
| nova?-arkivo | arangxoj | la estraro | statuto (venos!) | retpo?t-listoj | ligiloj | Inter Ni Dirite | starta pa?o |
|
La retlistoj de NJE |
||
nje-listoNJE-listo estas la retpoŝtlisto de NJE. Ĉi-tie NJE informas siajn membrojn, kaj la mebroj povas diskuti inter si. Se vi estas membro de NJE sed ankoraŭ ne ano de nje-listo, nepre vizitu www.esperanto.no/mailman/listinfo/nje-listo kaj aliĝu! nel-informNEL-inform estas retpoŝtlisto kie la estraro de NEL kaj aliuloj dissendas informojn al NEL-membroj pri aktualaj aferoj. Diskutoj prefere okazu en la alia listo de NEL, nel-diskut (vd. sube). Se vi estas membro de NEL (NJE-membroj estas ankaŭ membroj de NEL) sed ankoraŭ ne staras en la listo, vi povas skribi al nel-inform-adm@nvg.org por aliĝi. nel-diskutNEL-diskut estas forumo kie oni povas diskuti Esperanton kaj la norvegan Esperanto-movadon. Ĉiu ajn povas aboni NEL-diskut - simple vizitu http://www.esperanto.no/mailman/listinfo/nel-diskut. Ĉu mi rajtas skribi en la norvega?En ĉiuj listoj oni povas uzi la norvegan aŭ Esperanton laŭvole. Faru tion kion vi trovas plej komforta - sed sciu ke homoj eble respondos en Esperanto kvankam vi uzis la norvegan. Kiel organizi la retpoŝtaĵojn?En multaj diskutoj povas esti sufiĉe multaj mesaĝoj, kaj ofte ili venadas dum pluraj tagoj. Se vi ricevas ankaŭ alian retpoŝton dum tiu tempo, estas facile perdi la superrigardon. Por eviti malŝparon de tempo serĉante iun mesaĝon inter mil aliaj, vi povas ekzemple uzi rimedon kiun oni nomas ”threading”. Tiam ĉiuj mesaĝoj pri unu specifa temo kolektiĝas en unu loko, kio igas pli facile tralegi la diskuton. Ekzistas pluraj programoj kiuj havas “threading”-funkcion. Ekz-e Apple Mail, Opera, Thunderbird, ktp. Ekzistas ankaŭ pluraj “webmail”-servoj kun enbakita “threading”-funkcion. Gmail estas ekzemplo pri tio. Alia afero kiu vere helpas estas filtrilo. Filtrilo povas marki mesaĝon de NJE-listo kaj sendi ĝin al aparta dosiero. Tiel vi povas tralegi ĉiujn mesaĝoj de NJE-listo en unu loko. Se vi deziras Gmail-konton, simple sendu mesaĝon al aleksander.helgaker@gmail.com, kaj ni sendos al vi inviton. |
Kiam vi sendas respondon al NJE-listo, kontrolu ke en la "al"-kampo staras nje-listo@esperanto.no kaj ne la adreso de la sendinto de la origina mesaĝo! |
|
|
Norvega Junularo Esperantista, Olaf Schous v. 18, 0572 Oslo, tel.: 22 35 08 94, nje@esperanto.no |
Ret-respondulo: jpa |
|