La pa?oj de NJE transloki?is. La nova adreso estas nje.esperanto.no. Vi estos sendata tien post kelkaj sekundoj. Se tio ne okazos, klaku ?i tie.

logo de nje

 

Norvega Junularo Esperantista
Norsk esperanto-ungdom

 

Sakraĵkonkurso – resultoj

norvega versio

En Inter ni dirite 6/2006 NJE invitis al konkurso ne pri sakrado sed pri sakraĵoj. La organizo volis pruvi ke malgraŭ la antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto la lingvo kapablas esprimi fiaĵojn.


Video:
Por spekti la verdikton
de la juĝkomisiono
vi bezonas QuickTime.

Klaku la bildon por spekti.
La grandeco estas 16,3MB.

La venkantoj publikiĝis dum la Landa kongreso de NEL/NJE en Trondheim meze de junio. La ĵurio konsistis el Jardar Eggesbø Abrahamsen (doktoro pri lingvistiko), Otto Prytz (akademiano kaj devene el la norda, plej sakrema parto de Norvegio) kaj Heming Welde Thorbjørnsen (prezidinto de TEJO).

Ĉi-tie troviĝas la verdikto de la juĝkomisiono:

La kriterioj de la konkurso estis ke la kontribuoj ne ataku unuopulojn, sed tamen estu trafaj, vulgaraj, ofendaj kaj originalaj. Alvenis 57 esprimoj, aldone al retpaĝo kiu povas fabriki insultojn. Eblis grupigi la 57 esprimojn en la jenajn ĝenrojn:
– admonoj kaj konstatoj
– priskriboj
– ekkrioj kiuj estis maldecaj sed ne tre insultaj

Pluraj kontribuoj estis evidentaj tradukaĵoj el aliaj lingvoj kaj do ne estis sufiĉe originalaj. La juĝkomisiono aldonis kelkajn kriteriojn: La esprimoj estu relative facile kompreneblaj, ili ne estu tro longaj, kaj estu facile prononci ilin. Almenaŭ unu kontribuo rompis amason da tabuoj kaj insultis plurflanke, sed mankis al ĝi la humura elemento kiu devas esti en ĉiu bona sakraĵo.

La juĝkomisiono laboris retpoŝte. Fine ĝi povis konkludi pri la tri plej bonaj insultoj.

La 3a premio

La trie plej bona esprimo estas insulta, kvankam la vortoj uzataj ne estas aparte tabuaj. La insulto ne estas same forta kiom n-ro 2, sed la pitoreskeco de la vortumo najbaras al poezio, kion oni devas premii.

La trie plej bona esprimo, premiota per unu kompakt-disko de Vinilkosmo, estas:

Vi estas pli delikata ol felo de fekaĵo.
(kontribuis Manuel Pancorbo Castro, Hispanio)

La 2a premio

La due plej bona esprimo estas, pro la pli rekta insulto, malpli humura admono ol la plej bona. Sed same kiel la plej bona ĝi havas kombinon de lingva tabuo kaj tabua insulto: La lingva tabuo de la due plej bona insulto rilatas al la uzo de vulgara vorto, kaj la tabua insulto temas pri la grandeco de la referencita korpoparto. La insulto taŭgas nur kontraŭ duono el la homaro, kaj tio iom malkonvenas kiel venkanta sakraĵo. Samtempe la aludita malgrandeco de la menciita tabua korpoparto estas nerekte esprimata, kio estas efika literatura metodo kiun ekspluatis precipe Bjørnstjerne Bjørnson, kvankam en aliaj kuntekstoj.

La due plej bona esprimo, premiota per du kompakt-diskoj de Vinilkosmo, estas:

Serĉu vian kacon per pinĉilo.
(kontribuis Etel Zavadlav, Kroatio)

La 1a premio

Kaj nun la venkanto: La admono kombinas du tabuojn: lingvan tabuon pro la uzo de vulgara seksuma vorto, kaj socian tabuon pro tio ke la priskribita ago koncernas kombinon de homo kaj besto. Samtempe la admono vekas imagojn kiuj ne nur donas fortan impreson de doloro, sed ankaŭ aludas ke tute ne eblas plenumi la menciitan agon. Tiel la aspekto de prodolora humuro povas veki ridetojn se oni uzas la esprimon en la ĝusta situacio. Se la admono adresiĝas al virino, oni tuŝas ankaŭ tabuon kiu troviĝas en la pli antaŭjuĝaj rondoj, kio devas esti avantaĝo. Tipologie la esprimo similas al malnova sed senrilata admono de Sunnmøre kiu temas pri simila traktado de salikoko.

La venkinta esprimo, premiota per kvin kompakt-diskoj de Vinilkosmo, estas:

Fiku fratinon de erinaco.
(kontribuis Etel Zavadlav, Kroatio)

Ĉiuj ricevitaj kontribuoj

ProponoNomoPremio
(Fuŝaĉ)damneM. M. Nobel, Nederlando 
Azeno bugru vinManuel Pancorbo Castro, Hispanio 
BitaĉoMarcus Cramer, Germanio 
ĈevalokacoEster Olsen, Norvegio 
Ĉion bunde vi rikolotu, nur la koro via haltuEtel Zavadlav, Kroatio 
DiableM. M. Nobel, Nederlando 
Diablo fritantaEster Olsen, Norvegio 
Dio fionpovamnlg, Italio 
FekiloAlexander Gudbrandsen, Norvegio 
FiaĉuloAntônio Moreira, Brazilo 
FiDioJames Lieberman, Usono 
Fikilo! Fikiloj!Luizo Ladeira, Portugalio 
FikoteMarcus Cramer, Germanio 
Fiku fratinon de erinacoEtel Zavadlav, Kroatio1a PREMIO
Fiku pugon de mia forpasinta bopatrinoEtel Zavadlav, Kroatio 
Fiku vinLuizo Ladeira, Portugalio 
Fiku vin en la inferoAnonima, nekonata lando 
Filego de putinoLuizo Ladeira, Portugalio 
Filo de putinegoLuizo Ladeira, Portugalio 
Filo de putinoLuizo Ladeira, Portugalio 
FipavianpostaĵfetorhavantaĉoAnonima, Britio 
FiuloAntônio Moreira, Brazilo 
FulmotondroM. M. Nobel, Nederlando 
Hipopotamofekaĵo(forko)Ester Olsen, Norvegio 
http://jxvasxe.free.fr/iloj/he-verdulacxo.htmĴeromo Vaŝe, Francio 
Je dentoj de l’anarikoEster Olsen, Norvegio 
Je diaĉoMarcus Cramer, Germanio 
Je graso de la hipoglosoEster Olsen, Norvegio 
Je rideto de l’ezokoEster Olsen, Norvegio 
Kacon en anuson de dioAnonima, Brazilo 
Kac-piĉeMarcus Cramer, Germanio 
Karaĥo/karaĉo/karaŝo (konvertada problemo kun esperanto literoj, traduko el portugala CARALHO)Bruno Maciel Pinto da Silva, Brazilo 
Kia fekaborto, liAnonima, Usono 
Kornulo! Ega kornulo!Luizo Ladeira, Portugalio 
Kristosakristomnlg, Italio 
Maljun(a)johanoEster Olsen, Norvegio 
Merdiomnlg, Italio 
MerdoLuizo Ladeira, Portugalio 
Mi fekas sur dionManuel Pancorbo Castro, Hispanio 
Mi fekas sur vian putan patrinonManuel Pancorbo Castro, Hispanio 
Mil piĉojAnonima, Usono 
OrgasmobremsigiloAùtojdek Miksuke, EU 
PatrinfikuloAùtojdek Miksuke, EU 
PerverŝeMarcus Cramer, Germanio 
Piĉo ne estu dolĉa por viEtel Zavadlav, Kroatio 
Poĥa/poĉa/poŝa (konvertada problemo kun esperanto literoj, traduko el portugala PORRA) Bruno Maciel Pinto da Silva, Brazilo 
PugfikiĝuLuizo Ladeira, Portugalio 
PugtruoAùtojdek Miksuke, EU 
Rajdu voston de maljuna krokodiloEtel Zavadlav, Kroatio 
Restajo de la homaroAntônio Moreira, Brazilo 
SemojgarĝoAùtojdek Miksuke, EU 
Serĉu vian kacon per pinĉiloEtel Zavadlav, Kroatio2a PREMIO
SkorzoneroM. M. Nobel, Nederlando 
Suĉu kacon de azenoEtel Zavadlav, Kroatio 
Svarmo de kacojAnonima, Usono 
Vi estas pli delikata ol felo de fekaĵoManuel Pancorbo Castro, Hispanio3a PREMIO

 

Se vi volas membriĝi en NJE, vi povas fari tion ĉi-tie.

Norvega Junularo Esperantista, Olaf Schous v. 18, 0572 Oslo, tel.: 22 35 08 94, nje@esperanto.no

Ret-respondulo: jpa