des. 1, 2016

Perskajpa seminario por membroj


NEL aranĝis perskajpan seminarion sabate la 19-an de novembro.
Kategori: eo2014–2017
Postet av: neladmin
NEL aranĝis perskajpan seminarion sabate la 19-an de novembro. Tiaj seminarioj okazas tradicie dum la jaroj sen landa kongreso, kun temoj tre diversaj, kelkfoje, kiel ankaŭ ĉi-jare, kun invitita gastpreleganto.

Nun Lu Wunsch-Rolshoven, germana spertulo pri informado pri Esperanto, prelegis al ni el Berlino pri la temo: Publike informi pri la Esperanto-komun­umo. Li atentigis nin pri tio, kiom granda estas la ne-scio – kaj la mis-scio – pri Esperanto, kaj kiel oni bezonas ripeti informojn (laŭ li almenaŭ dekfoje) por ricevi la plej bonan efikon. Gravas ankaŭ elekti tiujn celgrupojn kiuj plej facile akceptas Esperanton: jun­ulojn, programistojn, lingvemulojn ktp. Kaj oni devus informi per faktoj pri la nuntempa aplikado de Esper­anto kaj pri eventoj, novaĵoj – ĉar faktojn oni ne povas kontesti, kontraste al nuraj pretendoj pri la meritoj de Esperanto. Lia tuta prelego estas atingebla en nia hejmpaĝo por membroj de NEL.

En la dua parto de la seminario Otto Prytz prelegis pri defio de la ekzamena sistemo en Norvegio. Li komencis per detala prezentado de la historio kaj la laboro de la ekzamena komisiono kaj finis sian prelegon alvenante al grava demando: Ĉu ni devas ĉesi pri ekzamenoj en Norvegio aŭ ĉu ni devus ellabori novan ekzamenan sistemon kongruan al la eŭropa eduk-sistemo? Tiu lasta solvo ja bezonus grandan laboron de kvalifikitaj kandidatoj. Kvankam oni argumentis apud ambaŭ eblecoj, la decido certe okazos dum la Landa Kunveno venont-junie.

Krom tiuj du interesaj prelegoj ni povis rapide kaj koncize prezenti la proponon pri nova laborplano, nian renoviĝintan hejmpaĝon kaj detalojn de la proksimiĝ­anta landa kongreso.
Author: MM
sem2016-lu-b1.jpg