|
|
|
Landsmøtet 2009 / Landa Kongreso 2009
Norsk Esperanto-Forbunds landsmøte La Bergena klubo invitas ĉiujn membrojn de NEL al Landa Kongreso en Os, de la 12-a ĝis la 14-a de junio.
vendredon: malfermo kaj komuna tagmanĝo Ĉar ni malsukcesis havigi al NEL malmultekostan komunan loĝejon, kaj la restantaj alternativoj en Os estas tro kostaj, ni decidis lui kongresejon sen tranoktad-ebleco. Anstataŭ ĉambroj en gastejo, la aranĝontoj ofertos al ĉiuj kongresanoj senpagan tranoktadon hejme ĉe esperantistoj kaj amikoj de esperantistoj en Os. Al tiuj, kiuj preferas krompagi por dormi en publika gastejo, ni rekomendas Bjørnefjorden gjestetun, kiu estas altkvalita gastejo situanta ne malproksime de la kongresejo (Kløvertun). Dulita ĉambro kun matenmanĝo por du personoj kostas 1120 kr nokte. Kvankam ili havas plurajn ankoraŭ liberajn ĉambrojn por tiu semajnfino, ni rekomendas mendi kiel eble plej frue! (Telefonnumero al Bjørnefjorden gjestetun: 56304000.) Por tiuj, kiuj preferas tranokti en Bergen, estas ofta buskonekto inter Os kaj la urbo. Klaku. Kotizo: 500 NOK por kongreso kaj festeno, 100 NOK por kongreso sen festeno. Por aliaj manĝoj kaj por trinkaĵoj oni krompagas surloke. Por esti registrita kiel aliĝinto, necesas ĝiri la kotizon al konto 3626.44.34992 (Bergen e-klubb), kaj sendi la jenajn informojn al Ulf Lunde, Kuvenbakken 41, 5200 Os, <verdlanco [ĉe] gmail.com>:
Ceteraj kontaktinformoj: Jelena Lunde (932 13 227), Ulf Lunde (920 52 625). |