Norvega Esperantista Ligo
[Hjem] [Kontakt] [Bestilling] [Ungdom] [Aktiviteter] [Rørsle] [Lag] [Lenker] [Esperantaj paĝoj]
[Hejmen] [Adresoj kaj kontakto] [Mendoj] [Junuloj] [Movado] [Ligiloj] [Norske sider]



Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega Esperantista Ligo
ĵaŭdon la 8an de aprilo 2010 per Skype.

(Aprobita la 4an de majo 2010.)

Partoprenis:
Ulf Lunde en Os
Anne Karin Bondhus en Bryne
Eli Eriksen Fitjar en Bergen
Asbjørn Lindh en Oslo
Ingebjørg Rambjør en Bergen

0. Tagordo
Aprobita.

1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo la 11an de februaro
La protokolo estis aprobita.

2. Ekonomio
La kasisto raportis pri la ekonomio, kaj nun estas tiel:
Skagen Høyrente: kr. 57.286
Skagen Vekst: kr. 35.906

3. Antaŭ- aŭ postkongreso
La klubo de Oslo raportas ke ili diskutis ĉu helpi la danojn pri tia kongreso. La klubo rimarkis ke laboro pri tia aranĝo povos stimuli la kluban agadon kaj aktivigi novajn membrojn kiuj poste povos aktivi pli ĝenerale en la klubo. Aliflanke ĝiaj fortoj estas tre limigitaj. Per ĉi tia nova engaĝiĝo la klubo riskas subfosi jamajn ampleksajn taskojn kiel la renovigon de Esperantonia kaj helpon al la E-centro en Lesjöfors.

La klubo jam memstare komunikas kun Dana Esperanto-Asocio pri la afero, kaj ŝajnas nun ke pli aktualas aranĝo en suda Svedio.

4. Norvega Pacocentro
La Norvega Pacocentro, kie NEL membras ekde la komenco (1988, Kornhaug en Gausdal, per donaco de Elna Matland) nun kunfandiĝas kun Nansen Dialog en la lernejo Nansen en Lillehammer. La 14an de februaro Douglas Draper ĉeestis la konsilian kunsidon de la Norvega pacocentro (Norsk fredssenter). Tio estis la lasta konsilia kunsido de la pacocentro, ĉar la kunfanda procezo progresas.

Oni skizis novan organizan modelon kun fakkonsilio kun individuaj membroj.

Laŭ la nova leĝo pri «stiftelser» organizoj ne plu povas esti reprezentataj, kaj NEL nun, kune kun pluraj aliaj marĝenaj organizoj, en la praktiko elfalas.

5. Elekto de Komitatano A de UEA
Torstein Kvakland respondis pozitive al la demando, ĉu li volas daŭre esti Komitatano A ĉe UEA.

6. Legaco Uhlen: nova statuto
La estraro de NEL jam faris proponon pri nova statutaro koncerne la legaco kaj pretas realigi ĝin kiam NEFA ne plu eblos kontribui en la estraro de Uhlen.

La interkonsiliĝo daŭris inter 19.30 kaj 20.00.
Raportis Ingebjørg Rambjør.