Norvega Esperantista Ligo
[Hjem] [Kontakt] [Bestilling] [Ungdom] [Aktiviteter] [Rørsle] [Lag] [Lenker] [Esperantaj paĝoj]
[Hejmen] [Adresoj kaj kontakto] [Mendoj] [Junuloj] [Movado] [Ligiloj] [Norske sider]



Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega Esperantista Ligo
ĵaŭdon la 11an de februaro 2010 per Skype.

(Aprobita la 8an de aprilo 2010.)

Partoprenis:
Jardar Eggesbø Abrahamsen en Trondheim
Ulf Lunde en Os
Anne Karin Bondhus en Bryne
Eli Eriksen Fitjar en Bergen
Ingebjørg Rambjør en Bergen

0. Tagordo
Aprobita.

1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo la 10an de decembro
La protokolo estis aprobita.

2. Ekonomio
La kasisto raportis pri la ekonomio, kaj nun estas tiel:
Skagen Høyrente: kr. 57.068
Skagen Vekst: kr. 32.329

3. Traktado de membriĝoj
Kiam persono kontaktas NEL pri membriĝo, la sekretario respondecas pri dissendado de diversaj dokumentoj kaj ĝirilo por membrokotizo.

4. Antaŭ- aŭ postkongreso
Ni ankoraŭ ne ricevis respondon de la Oslo-klubo, ĉu ĝi pretas aranĝi antaŭ- aŭ postkongreson okaze de la UK en 2011.

5. Protokolo de la Landa Kunveno
La protokolo ankoraŭ ne estas preta.

6. Elekto de Komitatano A de UEA
Ni petos Torstein Kvakland daŭre esti komitatano A de UEA.

7. Jarraporto kaj jarkalkulo por 2009
Ni devas komenci la laboron pri tiu afero.
Kasisto Anne Karin Bondhus ne kapablas komenci nun, ŝi bezonas pli da tempo pri la jarkalkulo.

8. Preparado de forvendado de bibliotekaj periodaĵoj
Unue ni bezonas scion pri la periodaĵoj jam ekzistantaj en diversaj lokoj.
Por ekhavi scion pri tio Jardar Eggesbø Abrahamsen unue kontaktos Douglas Draper.
Grave estas ke ni zorgas pri Norvega Esperantisto kaj Esperanto, aliajn objektojn ni povas forvendi/disdoni al interesitoj.

9. Eventualaĵoj
Neniu.

La interkonsiliĝo daŭris inter 20.00 kaj 21.10.
Raportis Ingebjørg Rambjør.