Norvega Esperantista Ligo
[Hjem] [Kontakt] [Bestilling] [Ungdom] [Aktiviteter] [Rørsle] [Lag] [Lenker] [Esperantaj paĝoj]
[Hejmen] [Adresoj kaj kontakto] [Mendoj] [Junuloj] [Movado] [Ligiloj] [Norske sider]



Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega Esperantista Ligo
ĵaŭdon la 10an de decembro 2009 per Skype.

(Aprobita la 11an de februaro 2010.)

Partoprenis:
Ulf Lunde en Os
Jardar Eggesbø Abrahamsen en Trondheim, de punkto 2
Anne Karin Bondhus en Bryne
Asbjørn Lindh en Oslo
Eli Eriksen Fitjar en Bergen, de punkto 5
Ingebjørg Rambjør en Bergen

0. Tagordo
Aprobita.

1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo la 12an de novembro
La protokolo estis aprobita, kun rimarko al punkto 3.

2. Ekonomio
La kasisto raportis pri la ekonomio, kaj nun estas tiel:
Skagen Høyrente: kr 56.855,00
Skagen Vekst: kr 32,261,00
Skagen Vekst pli kreskas, kaj la estraro samopinias kun la kasisto, ke la kasisto transportu koncernan sumon de Skagen høyrente ghis Skagen vekst.

3. Datoj por interkonsiliĝoj dum 2010
Estraraj interkonsiligxoj en 2010 estas planitaj tiel:

la 14-an de januaro
la 11-an de februaro
la 11-an de marto
la 08-an de aprilo
la 06-an de majo ze bezonata
la 10-an de junio
la 12-an du aŭgusto
la 09-an de septembro
la 14-an de oktobro
la 11-an de novembro
la 09-an de decembro

4. Traktado de membriĝoj: taskoj kaj responsuloj
Diskuto pri la paperoj elsendataj al novaj membroj.
Ulf faros liston, kunlaborante kun Anne Karin kaj Ingebjørg.
Ingebjørg respondecos pri la elsendado.
Ingebjørg estas ekde nun unu el la ricevantoj de mendoj pere de la retpaĝoj.

5. Antaŭ- aŭ postkongreso
La estraro de NEL ricevis peton de la Dana Esperanto Asocio/LKK, ĉu NEL povos aranĝi aŭ antaŭ- aŭ postkongreson en Norvegio, precipe en Oslo kaj ĝia regiono, okaze la UK en Kopenhago en 2011. Ili certe bezonos programon por 2- aŭ 3-taga restado en Norvegio kaj ĉiceronon.

La NEL-estraro diskutis la aferon, kaj sentas sin necerta ĉu ni havas sufiĉajn laborkapaciton kaj homfortojn. La estraro mem certe ne havas tiajn fortojn, sed ni demandos al la Oslo-klubo, ĉu tie estas sufiĉe da organiza «pezo», fortoj kaj emo por fari tian aranĝon.

Ingebjørg sendos leteron al la estraro de la Oslo-klubo.

6. Biblioteko en Hamar
Post la forpaso de Egil O. Larsen ni bezonas novan lokan kontaktulon pri la biblioteko de NEL en Hamar. Douglas Draper, la ĉefa responsulo pri la biblioteko, proponas demandi la kluban prezidanton Sverre Opsahl ĉu li volas akcepti tiun taskon.

La estraro samopinias en tn la propono, Sverre Opsahl jam konas la aferon kaj li ankaŭ loĝas en Hamar.

Samtempe Douglas Draper, Sverre Opsahl kaj Espen Stranger-Johannessen proponis paŝojn por liberigi spacon en la biblioteko en Hamar. Ilia propono estas:

EN ĈI TIU SITUACIO NI PROPONAS
kiel unuan paŝon detalan trarigardon de la ĉefa kolekto kaj

a) elprenadon de tiuj libroj kiuj estas plej aktualaj aŭ interesaj (novaj aŭ klasikaj) por la nunaj membroj; povos temi pri 100–500 libroj, kiuj okupos 2–10 bretojn (estas malfacile antaŭdiri la kvanton),
b) elprenadon de restantaj duoblaĵoj (pri tio ni ne certas),
c) elprenadon de klare malaktualaj libroj (ekz-e pri lokaj cirkonstancoj antaŭ cent jaroj).

Tiam eblos
  1. preni la aktualajn librojn (vd. a) ĉi-supre) al Esperantonia, kie ili estos pli facile alireblaj por la membraro (almenaŭ la Olsoa) ol en tiu subetaĝa magazeno en Hamar. (Espen povos aranĝi la transporton per familia aŭto.) Kaj el tiuj libroj ni – laŭ propono de Espen – ekspoziciu po malgranda parto – 20? – en la kunvena ĉambro,  samtempe prezentante ilin per Norvega Esperantisto. Ses fojojn jare ni anstataŭigu ilin per aliaj 20. (Estas kelkaj liberaj bretoj en la nova bretaro en la eksvestejo, apud la klubaj libroj, kaj eblas liberigi spacon en la kelo se iu(j) povos preni hejmen al si la grandajn stokojn da vendotaj vortaroj, gramatikoj k.a.)
  2. sufiĉe funde forpaki (tamen en klare markitaj skatoloj)
    a) la turismajn broŝurojn
    b) la jarlibrojn (ni jam havas kompletan kolekton en Esperantonia)
    c) la restantajn periodaĵojn (tamen ni antaŭ nelonge ricevis peton de membro pri kelkaj)
    ĉ) la malaktualajn librojn
    d) la duoblaĵojn (ne certe)
Tio eble reduktos la kvanton per ĉ. 25 bretoj, aŭ 1/3 de la tuto.
Por la resto ni daŭre serĉu novan stokejon, sed se tia ne troviĝos kaj necesos forpaki kaj forkaŝi, almenaŭ la plej aktualaj libroj eskapos tiun sorton.

Ĉu eblas trovi lokon por la forpakitaĵoj ĉe membro(j) en Hamar aù Oslo? Ĝis nun ni ne trovis tian solvon.

La estraro opinias ke la propono estas bona, kun la escepto ke ni ne certas, ĉu oni povas translokigi 100–500 librojn al Esperantonia. Tion oni devas klarigi kun la domkomisiono, almenaŭ koncerne la kvanton. Sed kiel unuan paŝon ni petas ke oni komencas la ordigan laboron laŭ la proponita plano.

Alia afero kiu ankaŭ parte povas helpi estas la demando de membro pri aĉetado de libroj el la biblioteko. La estraro tamen ne findiskutis tion pro manko de tempo dum la interkonsiliĝo.

7. Eventualaĵoj
Neniu.

La interkonsiliĝo daŭris inter 19.30 kaj 21.50.
Raportis Ingebjørg Rambjør.
La venonta interkonsiliĝo okazos la 14an de januaro 2010 (prokrastita ĝis la 11a de februaro).