Norvega Esperantista Ligo
[Hjem] [Kontakt] [Bestilling] [Ungdom] [Aktiviteter] [Rørsle] [Lag] [Lenker] [Esperantaj paĝoj]
[Hejmen] [Adresoj kaj kontakto] [Mendoj] [Junuloj] [Movado] [Ligiloj] [Norske sider]



Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega Esperantista Ligo
ĵaŭdon la 12an de novembro 2009 per Skype.

(Aprobita la 10an de decembro 2009.)

Partoprenis:
Ulf Lunde en Os
Anne Karin Bondhus en Bryne
Asbjørn Lindh en Oslo
Eli Eriksen Fitjar en Bergen
Ingebjørg Rambjør en Bergen

0. Tagordo
Aprobita.

1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo la 1an de oktobro
La protokolo estis aprobita.

2. Ekonomio
La kasisto raportis pri la ekonomio, kaj nun estas tiel:
Skagen Høyrente: kr. 56.796,00
Skagen Vekst: kr. 31.327,00
Tio signifas kresko kun iomete pli ol 1.000 kroner dum unu monato.

3. Diskuto pri montri respekton okaze funebraj solenoj
Kiel multe NEL elspezas por floroj aŭ alimaniere?
Ni interkonsentis ke inter kr. 300,00–400,00 estas taŭga sumo.

8. Eventualaĵoj
La telefono en Esperantonia
La telefono lasttempe ofte malfunkciis, sed nun, post kontakto inter Douglas Draper kaj IP-Link, IP-Link faris reparon kaj ŝajnas ke la telefono iomete pli bone funkcias.

Raportis Ingebjørg Rambjør.
La venonta interkonsiliĝo okazos la 10an de decembro.