|
Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega
Esperantista Ligo
ĵaŭdon la 1an de oktobro 2009 per Skype.
(Aprobita la 12an de novembro 2009.)
Partoprenis:
Jardar Eggesbø Abrahamsen en Trondheim
Ulf Lunde en Os
Anne Karin Bondhus en Bryne
Asbjørn Lindh en Oslo
Geir Arne Paulsen en Tromsø ekde punkto 2
Eli Eriksen Fitjar en Bergen
Ingebjørg Rambjør en Bergen
0. Tagordo
Aprobita.
1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo la 27an de
aŭgusto
La protokolo estis aprobita.
2. Ekonomio
La kasisto raportis pri la ekonomio, kaj nun stas tiel:
Skagen Høyrente: kr. 56.607
Skagen Vekst: kr. 30.119
Tio signifas kreskon de preskaŭ 1 000 kronoj dum unu monato.
3. Kotizo
La kasisto informis ke la abonkotizo de Norvega Esperantisto en 2010 estos
105 kr, laŭ la vivkosta indica kresko post 1998.
La Landa Kunveno altigis la membrokotizojn en 2007. Laŭ la vivkosta
indica kresko post 2008 la membrokotizo en 2010 estos 320 kr por
plenkreskuloj (plialtiĝo de 10 kr). Por junuloj kaj samdomuloj ĝi restos
210 kr.
4. Jen nia mondo
Antaŭ kelkaj jaroj NJE komencis traduki la lernolibron Jen Nia Mondo
norvegen, sed ĝis nun ne finis la projekton. Intertempe la sveda versio
elĉerpiĝis, kaj Douglas Draper demandas la estraron de NEL, ĉu estas
espero ke aliuloj povus transpreni la laboron.
La estraro de NEL atentigas ke tio estas projekto de NJE, ne projekto de
NEL.
Ni nek rajtas nek volas urĝi NJE-n. La projekto estas tiom valora, ke ni
male tre ĝojas ke NJE havas tian projekton, ĉu ĝi progresas rapide, ĉu
malrapide.
5. Interretaj socioj
Ulf starigis demandon pri kiel NEL povos iĝi pli videbla kaj pli aktiva
en interretaj socioj kiel Facebook, Twitter, ktp. Post diskuto ni decidis
membriĝi en kaj Twitter kaj Facebook.
Adreso ĉe Twitter: http://twitter.com/esperantonytt
Kaj adreso ĉe Facebook: http://www.facebook.com/pages/Norvega-Esperantista-Ligo/22702653116
Ulf respondecas pri la Twitter-paĝo. Tie ni tvitros pri festoj, aranĝoj,
kursoj, estraraj interkonsiliĝoj, ktp.
6. La telefono en Esperantonia
La telefono lasttempe ofte malfunkciis, sed ŝajnas ke Herman Ranes nun
sukcesis ripari ĝin.
7. Norvega Pacocentro
Post la pasinta interkonsiliĝo la estraro petis Douglas Draper kaj
Asbjørn Lindh reprezenti la Ligon ĉe Norsk Fredssenter. Ili decidis ke
Douglas estu reprezentanto kaj Asbjørn estu anstataŭanto.
8. Eventualaĵoj
Nenio.
La interkonsiliĝo daŭris inter 19.30 kaj 20.53.
Raportis Ingebjørg Rambjør.
La venonta interkonsiliĝo okazos la 5an de novembro (prokrastitia ĝis la
12a de novembro).
|