Norvega Esperantista Ligo
[Hjem] [Kontakt] [Bestilling] [Ungdom] [Aktiviteter] [Rørsle] [Lag] [Lenker] [Esperantaj paĝoj]
[Hejmen] [Adresoj kaj kontakto] [Mendoj] [Junuloj] [Movado] [Ligiloj] [Norske sider]



Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega Esperantista Ligo
ĵaŭdon la 27an de aŭgusto 2009 per Skype.

(Aprobita la 1an de oktobro 2009.)

Partoprenis:
Jardar E. Abrahamsen (Trondheim),
Anne Karin Bondhus (Bryne),
Eli Eriksen Fitjar (Bergen),
Ulf Chr. Lunde (Os),
Geir Arne Paulsen (Tromsø).

0. Tagordo
Ni decidis prokrasti unu punkton ĝis la posta interkonsiliĝo.

1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo la 16an de julio 2009
Aprobita.

2. Ekonomio
La kasisto raportis, ke en Skagen høyrente nun estas 56 481 kr, en Skagen vekst estas 29 077 kr. Tio signifas ke la valoroj kreskadas.

3.
c) Punkto 3 de la protokolo restos konfidenca.

4. Norvega Pacocentro
NEL estas membro de la Norvega Pacocentro (Norsk Fredssenter) ekde la komenco en 1986, kiam la tiama NEL-prezidanto Elna Matland donacis «akcion» (500 kr). Poste NEL reprezentiĝis en la jarkunvenoj, sed ne trovis «enirejon» por Esperanto en la projektoj de la centro.

Nun la centro estas kunfondiĝanta kun Nansen Dialog. La du organizoj jam de jaroj najbaras en la Nansen-lernejo en Lillehammer.

Oni petas la membroorganizojn nomumi konstantan reprezentanton kun anstataŭanto.

La estraro decidis peti al Douglas Draper kaj Asbjørn Lindh reprezenti NEL-on, kaj ke ili mem decidu kiu estos reprezentanto, kaj kiu estos anstataŭanto.

5. Eventualaĵoj
Neniuj eventualaĵoj.

La interkonsiliĝo daŭris de 19:30 ĝis 20:47.
La venonta interkonsiliĝo okazos la 24an de septembro (poste prokrastita ĝis la 1a de oktobro).
Protokolis Jardar Eggesbø Abrahamsen.