|
Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega
Esperantista Ligo
ĵaŭdon la 4an de junio 2009 per Skype.
(Aprobita per retpoŝto poste.)
Partoprenis:
Jardar E. Abrahamsen (JEA, en Trondheim),
Arne Olav Mjøen (AOM, en Trondheim),
Eli Fitjar (EF, en Bergen),
Ulf Lunde (UL, en Os, ĝis inkluzive punkto 4),
Anne Karin Bondhus (AKB, en Bryne),
Asbjørn Lindh (AL, en Oslo),
Ingebjørg Rambjør (IR, en Bergen).
0. Tagordo
Aprobita.
1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo la 24an de
aprilo 2009
La protokolo aprobiĝis jam tuj post tiu interkonsiliĝo.
2. Ekonomio
La kasisto raportis, ke ni ĵus transigis 10 000 kr pli de Skagen
Høyrente al Skagen Vekst aldone al la 15 000 kr metitaj tien en oktobro
(nun kreskintaj al 17 320 kr).
En Skagen Høyrente ni havas nun 56 128 kr. Se Skagen Vekst daŭre
kreskados (pli ol Skagen Høyrente), la kasisto movos pli da mono en la
saman direkton.
3. Landa Kongreso: Kiel fartas la preparoj?
La preparoj de la Loka Kongresa Komitato progresas sen grandaj problemoj.
Ni havas ĝis nun 27 aliĝintoj. 25 el ili jam pagis, kaj ĉiuj mendis
festmanĝon.
4. Lingvaj paĝoj
La libro Dek kvin jaroj da Lingvaj paĝoj estas nun presata
160-ekzemplere en Trondheim.
La rabatita prezo estos 150 kr inkluzive de afranko (al la sep membroj
kiuj antaŭmendis). La ordinara prezo estos 175 kr + eventuala afranko.
Ni vendos la libron dum la LK, poste Jardar Eggesbø Abrahamsen en
Trondheim respondecos pri ekspedado de mendotaj libroj. Kasisto Anne Karin
Bondhus kunportos al la LK ĝirilojn. Ni uzos la kutiman NEL-konton por la
enspezoj.
5. Pondus
De la eldonejo kiu eldonas la norvegan version de Pondus, Strand &
Øverli, venis demando al Judith Parelie Abrahamsen, la Esperanta
tradukanto, ĉu estus ideo eldoni Esperantan albumon. Kaj Norvega Junularo
Esperantista kaj Grupo Esperantista de Trondheim ŝajnas preti kontribui
finance al la projekto, kondiĉe ke ankaŭ NEL kaj eble Uhlen kontribuos,
tiel ke entute estos sufiĉe da mono.
Provizora buĝeto por tia projekto postulus entute proksimume 55 000
kronojn. Tio kovros presadon de 1000 ekzempleroj kaj honorarion al Strand
& Øverli. Judith petis (kaj ricevis) konsilojn de la tradukanto de la
latina versio.
NEL trovas la projekton interesa, kvankam ĝi estos laborpostula.
6. Broŝuro
La broŝuro «Språket uten grenser» elĉerpiĝis. La estraro prioritatos
aŭ represi la broŝuron aŭ fari novan kaj ĝisdatigitan. Tio tamen estos
tasko por la venonta estraro.
7. Biblioteko en Hamar
Douglas Draper, Asbjørn Lindh kaj Sverre Opsahl finpakis la periodaĵojn
en la biblioteko de Hamar. Ili plenigis 47 skatolojn, kaj laboris pri la
afero dum entute 58 laborhoroj. Por la transporto al Mo i Rana pagos la
Nacia Biblioteko. Egil O. Larsen kapablis havigi 40 fortikajn skatolojn
por la pakado, kaj poste uzis multajn horojn por ordigi la nesendotajn
periodaĵojn kiuj ne plenumas la kondiĉojn de la Nacia Biblioteko, do
duoblaĵojn kaj lozajn numerojn. En la biblioteko en Hamar ankaŭ restas
multaj libroj, proksimume 60 bretometroj.
La venonta estraro devos labori pri la aferoj kiujn la Nacia Biblioteko ne
transprenos.
8. Eventualaĵoj
Nenio.
La interkonsiliĝo daŭris de 19:30 ĝis 20:51.
Raportis Ulf Lunde (dum punktoj 1–4) kaj Jardar Eggesbø Abrahamsen (dum
punktoj 5–8).
La estraranoj aprobis la protokolon per retpoŝto dum la tagoj post la
interkonsiliĝo.
Ĉi tio estis la lasta interkonsiliĝo por la nuna estraro. Laŭ la plano
la venonta interkonsiliĝo okazos la 27an de aŭgusto.
|