Norvega Esperantista Ligo
[Hjem] [Kontakt] [Bestilling] [Ungdom] [Aktiviteter] [Rørsle] [Lag] [Lenker] [Esperantaj paĝoj]
[Hejmen] [Adresoj kaj kontakto] [Mendoj] [Junuloj] [Movado] [Ligiloj] [Norske sider]



Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega Esperantista Ligo
ĵaŭdon la 24an de aprilo 2009 per Skype.

(Aprobita la saman tagon.)

Partoprenis:
Jardar E. Abrahamsen (JEA, en Trondheim),
Arne Olav Mjøen (AOM, en Trondheim),
Eli Fitjar (EF, en Bergen),
Ulf Lunde (UL, en Os),
Anne Karin Bondhus (AKB, en Bryne),
Ingebjørg Rambjør (IR, en Bergen).

0. Tagordo
Aprobita.

1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo la 23an de aprilo 2009
Aprobita.

2. Strategiplano
La estraro konfirmis sian proponon pri strategiplano.

3. Laborplano
La estraro finpretigis proponon pri laborplano por 2009–2011.

4. Eventualaĵoj
Post demando de la kasisto la estraro decidas malfondi la "Fondaĵon Dumvivaj Membroj", por plisimpligi la jarkalkulon. La sumo (ĉ. 7 000 kr) de tiu fondaĵo eniru la ordinaran konton de NEL.

La interkonsiliĝo daŭris de 2031h ĝis 2238h, kaj oni tuj tralegis kaj aprobis tiun ĉi protokolon.
La venonta interkonsiliĝo laŭ la nuna plano okazos je la 4a de junio.
Raportis Ulf Lunde.