Norvega Esperantista Ligo
[Hjem] [Kontakt] [Bestilling] [Ungdom] [Aktiviteter] [Rørsle] [Lag] [Lenker] [Esperantaj paĝoj]
[Hejmen] [Adresoj kaj kontakto] [Mendoj] [Junuloj] [Movado] [Ligiloj] [Norske sider]



Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega Esperantista Ligo
ĵaŭdon la 23an de aprilo 2009 per Skype.

(Aprobita la 24an de aprilo 2009.)

Partoprenis:
Jardar E. Abrahamsen (JEA, en Trondheim),
Arne Olav Mjøen (AOM, en Trondheim),
Eli Fitjar (EF, en Bergen),
Ulf Lunde (UL, en Os),
Anne Karin Bondhus (AKB, en Bryne),
Asbjørn Lindh (AL, en Oslo),
Ingebjørg Rambjør (IR, en Bergen).

0. Tagordo
Aprobita.

1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo la 26an de marto 2009
Aprobita.

2. Informa punkto
La estraro resumis okazintaĵojn de post la pasinta interkonsiliĝo.

3. Programo por la Landa Kunveno de NEL dum la Landa Kongreso
La estraro verkis programon sendotan al la redakcio de la gazeto Norvega Esperantisto.

4. Jarkalkulo 2008
La kasisto informis la estraron pri la jarkalkulo.

5. Jarraporto 2008
La estraro prilaboris la Jarraporton, kiu nun preskaŭ pretas.

6. Strategiplano 2009–2013
La estraro prilaboris la Strategiplanon. Restas nur aprobi la finan version.

7. Laborplano 2009-2011

Ne restis tempo por tiu punkto.

8. Eventualaĵoj
Ne restis tempo por tiu punkto.

La interkonsiliĝo daŭris de 1930h ĝis 2346h.
La venonta interkonsiliĝo okazos jam je la 24a de aprilo.
Raportis Ulf Lunde.