Norvega Esperantista Ligo
[Hjem] [Kontakt] [Bestilling] [Ungdom] [Aktiviteter] [Rørsle] [Lag] [Lenker] [Esperantaj paĝoj]
[Hejmen] [Adresoj kaj kontakto] [Mendoj] [Junuloj] [Movado] [Ligiloj] [Norske sider]



Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega Esperantista Ligo
ĵaŭdon la 26an de marto 2009 per Skype.

(Aprobita la 23an de aprilo 2009.)

Partoprenis:
Jardar E. Abrahamsen (Trondheim),
Eli Fitjar (Bergen),
Anne Karin Bondhus (Bryne),
Ulf Lunde (Os, ekde punkto 4),
Ingebjørg Rambjør (Bergen),
Asbjørn Lindh (Oslo),
Arne Olav Mjøen (Trondheim).

0. Tagordo
Aprobita.

1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo la 26an de februaro 2009
La estraro aprobis la protokolon.

2. Ekonomio
La kasisto donis ĝisdatigitajn informojn pri la valoro de niaj kapitalinvestoj. Niaj investoj kreskadas.

3. Kelkaj membrecoj de NEL
Dum la pasinta interkonsiliĝo la estraro komencis la diskuton pri niaj membrecoj en Norges sosiale forum (NSF) kaj Forum for utvikling og miljø (ForUM), sed ni decidis prokrasti la konkludon.

Ŝajnas al ni ke kaj NSF kaj ForUM estas iom politikaj. Unu el la aktualaj novaĵleteroj de ForUM plenas de politikaj aferoj. La statuto de ForUM tamen estas politike pli neŭtrala ol la programo («platform») de NSF, kaj la membraro de ForUM estas politike pli vasta ol la membraro de NSF.

Fone de la neŭtralec-paragrafo ne nia statuto la estraro konkludis ke NEL eksmembriĝu el ambaŭ organizoj. Ni lasas al ontaj estraroj decidi pri eventuala remembriĝo. Povas esti bona ideo uzi seminarion por diskuti la amplekson de nia neŭtralec-paragrafo.

4. Landa kongreso
Oni ne havas la detalan programon, kaj ĝis nun nur du partoprenontoj aliĝis. Ni diskutis la farendaĵojn, i.a. preparon de la tagordo. En la membrogazeto aperu ĉiuj dokumentoj kaj ankaŭ memorigo pri aliĝo kaj plenrajtoj.

5. Eventualaĵoj
Eli Fitjar parolis kun Rolf Bergh en NEFA pri la statuto de Legaco Uhlen, vd. protokolon de la 15a de januaro 2009. Niaj du organizoj konsentas ke oni devas ŝanĝi la statuton prepare al eventualaj ŝanĝoj en la organizaj strukturoj.

La interkonsiliĝo daŭris de 19.30 ĝis 21.39.
La venonta interkonsiliĝo okazos la 23an de aprilo.
Raportis Jardar Eggesbø Abrahamsen pro la foresto de la sekretario.