Norvega Esperantista Ligo
[Hjem] [Kontakt] [Bestilling] [Ungdom] [Aktiviteter] [Rørsle] [Lag] [Lenker] [Esperantaj paĝoj]
[Hejmen] [Adresoj kaj kontakto] [Mendoj] [Junuloj] [Movado] [Ligiloj] [Norske sider]



Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega Esperantista Ligo
ĵaŭdon la 26an de februaro 2009 per Skype.

(Aprobita la 26an de marto 2009.)

Partoprenis:
Jardar E. Abrahamsen (JEA, en Trondheim),
Eli Fitjar (EF, en Bergen),
Anne Karin Bondhus (AKB, en Bryne),
Ingebjørg Rambjør (IR, en Bergen),
Arne Olav Mjøen (AOM, en Trondheim).

La interkonsiliĝo prokrastiĝis je sep tagoj ĝis la 26a de februaro.

0. Tagordo
La dissendita tagordo estis aprobita.

1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo la 15an de januaro 2009
La estraro aprobis la protokolon post du bagatelaj ŝanĝetoj.

2. Ekonomio
La kasisto donis ĝisdatigitajn informojn pri la valoro de niaj kapitalinvestoj. Skagen høyrente kreskas stabile, Skagen vekst ankoraŭ estas iom nestabila.

3. Kelkaj membrecoj de NEL
NEL membras en Norges sosiale forum (NSF) kaj Forum for utvikling og miljø (ForUM). NSF aranĝas Globaliseringskonferansen, kiu servis kiel videbligejo por NEL, sed lastatempe la organzo Natur og ungdom eksmembriĝis de tie pro politikaj konsideroj. ForUM siaflanke surtempe okupiĝas pri propono de Norges fredslag kaj Norad pri civilaj pacotaĉmentoj (sivile fredsstyrkar), kaj ankaŭ pri alvoko pri internacia UN-komitato kiun la norvega registaro ne ratifikis.

Ĉu niaj membrecoj kongruas kun la neŭtralec-paragrafo de nia statuto?

La estraro profunde diskutis la aferon. Ĉe NSF la plej ĝena afero estas ke ĝi difinas sin mem kiel politikan movadon. Ni ankaŭ diskutis la politikecon de ForUM. Ambaŭ organizoj okupiĝas pri aferoj iom ne-rilataj al la celo de NEL. Ni decidis prokrasti la konkludon.

4. Nia biblioteko
En la pasinta estrara interkonsiliĝo ni decidis donaci niajn periodaĵojn en Hamar al la Nacia Biblioteko en Mo i Rana, en praktiko ties deponejo. La Nacia Biblioteko akceptas titolojn kiuj havas minimume unu jarkolekton kiu estas minimume 50%-kompleta. Duoblaĵojn ili ne akceptas.

Douglas Draper proponis procedon por prepari la forsendaĵojn, kaj li vojaĝis al Hamar por dum trarigardi la kolekton kaj apartigi la duoblaĵojn kaj la neakceptotajn titolojn. Ĝis nun li uzis unu tagon por tiu tasko, kaj li taksas ke necesos almenaŭ du pliaj labortagoj. Li esperas trovi helpanton inter la lokaj esperantistoj. Entute li devas kontroli ĉ. 50 bretometrojn.

Douglas ankaŭ provpakis kelkajn skatolojn, sed poste decidis, interkonsiliĝe kun Hilde Dahlberg (NEL-ano kiu laboras en la deponejo) ke oni elprenu la periodaĵojn el la ingoj (sed ne el la ujoj, se ili estas plenaj) antaŭ ol enskatoligi ilin, kaj uzu apartigajn foliojn aŭ pli da ordinaraj kovertoj. Do laŭ ilia takso la pakado devos rekomenciĝi.

Douglas esperas, ke eblos staki la ĉ. 50 skatolojn ie en aŭ tuj ekster la magazeno en Hamar ĝis la transporto al Mo i Rana. Oni ankaŭ devos iel organizi la portadon de la magazeno al la kamiono (kiu havos nur unu ŝoforon). La transporton pagos la Nacia Biblioteko.

5. Jarkalkulo kaj jarraporto 2008
Oni devas fari jarkalkulon kaj jarraporton.

6. Grasrotandelen
Pluraj membroj atentigis la estraron, ke la ŝtata vetluda kompanio Norsk tipping ekofertos al volontulaj organizoj registriĝi en «Grasrotandelen». Registritaj organizoj de tiu aranĝo rajtas esti elektataj kiel ricevantoj de mono kiam vetantoj liveras siajn vetkuponojn.

Montriĝas ke por registriĝi oni ne nur bezonas organizan numeron ĉe la Registroj de Brønnøysund (NEL havas tian numeron), sed aldone oni devas havi lokan aŭ regionan aktivadon/celon. Kiel tutlanda organizo NEL ne rajtas registriĝi. Tamen rajtas lokaj kluboj kiuj havas propran organizan numeron, kondiĉe ke ili plenumas ĉiujn formalajn devojn rilate al Frivillighetsregisteret en Brønnøysund.

7. Retpoŝtaj adresoj
Jardar petis konsilojn pri kelkaj praktikaĵoj sekve de la pasinta decido pri retpoŝtaj adresoj. Konsilojn li ricevis, kaj oni faris kelkajn ŝanĝojn en la planita adresstrukturo. Jardar parolos kun la Esperanto-oficejo en Oslo pri kelkaj praktikaj aferoj tiurilate, kaj ankaŭ mesaĝos al UEA pri la afero.

8. Eventualaĵoj
Nenio.


La interkonsiliĝo daŭris de 19.30 ĝis 21.38.
La venonta interkonsiliĝo okazos la 26an de marto.
Raportis Jardar Eggesbø Abrahamsen pro la foresto de la sekretario.