|
Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega
Esperantista Ligo
ĵaŭdon la 15an de januaro 2009 per Skype.
(Aprobita la 26an de februaro 2009.)
Partoprenis:
Jardar E. Abrahamsen (JEA, en Trondheim),
Eli Fitjar (EF, en Bergen),
Ulf Lunde (UL, en Os),
Anne Karin Bondhus (AKB, en Bryne, ekde punkto 6),
Ingebjørg Rambjør (IR, en Bergen, ekde punkto 7),
Arne Olav Mjøen (AOM, en Trondheim).
0. Tagordo
Ĉar la kasisto ne povis partopreni ekde la komenco de la interkonsiliĝo,
ni ŝanĝis la vicordon de la proponitaj tagorderoj.
1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo la 4an de
decembro
Aprobita.
2. Pondus
Judith Parelie Abrahamsen demandas al la estraro, ĉu eldoni kristnaskan
kajeron kun la bildstrio Pondus.
La estraranoj estas pozitivaj al la ideo fari tion kun NEL kiel eldonanto,
sed ni bezonas pli da informoj kaj ideoj pri preskostoj kaj distribuado.
3. Statuto de la fondaĵo Uhlen
NEFA proponis ŝanĝi kelkajn detalojn en la statuto de Legaco Uhlen pri
la sorto de asignita sed neuzita mono: tia mono simple reiru al la
kapitalo kaj ne transspeziĝu al la posta jaro. La celo estas plifaciligi
la kalkulan laboron. NEFA proponas ke en paragrafo 4 de la statuto de la
legaco oni inkluzivu decidon ke «Bevilgede beløp et år, skal være
uthentet senest innen utgangen av november samme år».
NEFA ankaŭ proponas plifaciligi la regularon kiam temas pri la distingo
inter «bunden» kaj «ubunden kapital».
Oni samtempe proponas ke verŝajne necesas paragrafo pri la sorto de la
kapitalo se unu el la organizoj ĉesos ekzisti.
NEL apogas ĉiujn tri iniciatojn. Eli Fitjar en NEL demandos al Rolf Bergh
en NEFA ĉu ili havas finpreparitajn proponojn de statutaj ŝanĝoj.
4. Peto al la fondaĵo Uhlen
Ankaŭ en 2008 ne okazis laboro pri la vortara projekto pro troŝarĝo de
Kjell Heggvold Ullestad. Laŭ konsilo de li ni tamen ankaŭ en 2009 petos
monon de Uhlen, en la okazo de eventuala libera laborkapacito ĉi-jare.
5. Jarlibro 2009
Kiajn ŝanĝojn ni faru pri NEL en la 2009-eldono de la Jarlibro?
a)
Ni ĝisdatigu la retpoŝtan adreson. (Vidu punkton b.)
Ni forigu la punkton pri libroservo.
Ni ŝanĝu la membronombron al 210.
Ni aldonu nian TTT-paĝon: www.esperanto.no
b)
La estraro decidis fari ŝanĝeton pri la retpoŝtadresoj de la
Esperanto-oficejo kaj la estraraj postenoj, kun novaj reguloj pri
plusendado. La estraranoj estas informitaj pri la detaloj.
6. Ekonomio
La kasisto donis ĝisdatigitajn informojn pri la valoro de niaj
kapital-investoj. Ne estis grandaj ŝanĝoj post la novembra ĝisdatiĝo.
7. Periodaĵoj en la biblioteko de NEL
Mankas spaco por la biblioteko de NEL. En la retlisto nel-diskut oni
diskutis kion fari, precipe ĉu oni donacu la periodaĵojn al la Nacia
Biblioteko.
La estraro decidas donaci al la Nacia Biblioteko ĉiom de la periodaĵoj
kiom ili volas akcepti. Tie ili estos konservataj por la estonteco, kaj
principe alireblaj por ĉiuj norvegoj.
8. Eventualaĵoj
Nenio.
La interkonsiliĝo daŭris de 1930h ĝis 2040h.
La venonta interkonsiliĝo okazos la 19an de februaro.
Raportis Ulf Lunde, sekr.
|