|
|
|
Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega
Esperantista Ligo (Aprobita la 15an de januaro 2009.)
Partoprenis:
0. Tagordo
1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo la 13an de
novembro
2. Telefono en Esperantonia Ĉar ni atendis kaj ne tuj transiris al Telio, la tempo permesis aliajn okazaĵojn. Dum la atenda tempo Fortel faris interkonsenton kun iPLink, kaj ĉar ni ne jam transiris al Telio, ni povis facile transiri al iPLink, sen ŝanĝo de elektronikaĵoj. La transiro okazis la 1an de decembro, kaj ni petis la malmultekostan telefonabonon iPLink Norge.
3. Precizigo La estraro precizigas, ke nia intenco estas ke la teksto
«…ĉiom de la kapitalo, kiun NEL heredis de Eldonejo Esperanto, iru rekte al la komuna Domkonto, kaj ke parto de tiu sumo estu uzota por…» signifu
«…ĉiom de la libera kapitalo (do krom la mono jam dediĉita por antaŭe difinitaj celoj), kiun NEL heredis de Eldonejo Esperanto, iru al la komuna Domkonto, kondiĉe ke parto de tiu sumo estu uzota por…». La kasisto kalkulu la ekzaktan sumon kunlabore kun Harald Rygg.
4. Eventulaĵoj Ni ĵus ricevis la jarraporton de la Tromsø-klubo por 2007. Estas tro malfrue por mencii tion en la jarraporto de NEL, kiu estas presita en NE n-ro 4/2008, sed ni menciu ĝin en la jarrporto por ĉi tiu jaro. Ankaŭ Bergen sendis raporteton per retpoŝto, kvankam ili ne havis formalan jarkunvenon ĉi-jare.
|