Norvega Esperantista Ligo
[Hjem] [Kontakt] [Bestilling] [Ungdom] [Aktiviteter] [Rørsle] [Lag] [Lenker] [Esperantaj paĝoj]
[Hejmen] [Adresoj kaj kontakto] [Mendoj] [Junuloj] [Movado] [Ligiloj] [Norske sider]



Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega Esperantista Ligo
ĵaŭdon la 13an de novembro 2008 per Skype.

(Aprobita la 4an de decembro 2008.)

Partoprenis:
Jardar E. Abrahamsen (JEA, en Trondheim),
Eli Fitjar (EF, en Bergen),
Ulf Lunde (UL, en Os),
Anne Karin Bondhus (AKB, en Bryne),
Asbjørn Lindh (AL, en Oslo),
Ingebjørg Rambjør (IR, en Bergen).

0. Tagordo
La dissendita tagordo estis aprobita sen ajna aldono.

1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo la 23an de oktobro
Aprobita post detala klarigo de la kasisto pri la administrado de la Domkonto:
«La Domkonto» estas mono en la kaso/bankkonto de NEL (sed ekster la NEL-kalkulo), kiu rilatas al la domo de NEL en Oslo. La kasisto de NEL administras la tuton.

2. Investoj
Kelkaj informoj al la estraro:

Nia akcifonduskonto estis starigita 07.04.2005.

Laŭ decido de la Landa kunveno de NEL, la Estraro rajtas disponi je la mono de NEL laŭ sia prefero.

NEL havas monon en obligacia fonduso, en akcia fonduso kaj en ordinara bankkkonto kun malalta interezo en Postbanken.

Decido: La kasisto kiel eble plej baldaŭ movu la plimulton de la Postbanken-mono al fiksintereza konto.

3. Telefono en Esperantonia
Pasintfoje ni decidis transiri al Telio, ĉar oni ofertis al ni senpagan transiron. Montriĝas ke tiu transiro estas senpaga sendepende de nia rilato al Fortel kaj do ne urĝas. Tial ni trankvile atendas la disvolviĝon kaj ankoraŭ ne mendis iun transiron. Laŭ la informoj de Fortel ili ankoraŭ dum kelka tempo ebligos telefonadon, kvankam ili ne plu oficiale ofertas la servon.

4. Seminario
La seminario okazos en la universitata centro de Dragvoll, la 5a etaĝo.

La Zamenhofa festeno post la seminario okazos en la hejmo de s-roj Torstein Kvakland kaj Christian Fossen.

Neniuj novaj aliĝoj post la pasinta estrara interkonsiliĝo.

La ceteraj preparoj iras laŭplane. UL kunportos komputilon por eventuala uzo kiel helpilon en la prelegoj.

5. Eventualaĵoj
Letero de Kongo.

Unu membro sendis retpoŝton al la norvega registaro kaj la UN pri la milito en Kongo, kun traduko de letero kiun NEL ricevis de afrika esperantisto.

La estraro ne kontraŭas, ke membroj tiel aktivas, sed pro la stilo de la koncerna letero, la ricevantoj verŝajne devas pensi, ke la sendinto estas la organizo NEL. Nepre necesas klarigi, ke ĝi neniel estas oficiala letero de NEL sed nur privata letero de ordinara membro.

Feliĉe la estraro ricevis kopion de la letero, kun la adresoj de ĉiuj ricevantoj. La sekretario tuj skribu al ili kaj atentigu, ke la letero estas sendita laŭ privata iniciato de unuopa membro de nia asocio kaj ne en la nomo de NEL.


La interkonsiliĝo daŭris de 1930h ĝis 2047h.
La venonta interkonsiliĝo okazos la 4an de decembro.
Raportis Ulf Lunde, sekr.