|
Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega
Esperantista Ligo
ĵaŭdon la 25an de septembro 2008 per Skype.
(Aprobita la 23an de oktobro 2008.)
Partoprenis:
Jardar E. Abrahamsen (JEA, en Trondheim),
Eli Fitjar (EF, en Töreboda),
Ulf Lunde (UL, en Os),
Anne Karin Bondhus (AKB, en Stavanger),
Asbjørn Lindh (AL, en Oslo),
Ingebjørg Rambjør (IR, en Bergen).
0. Tagordo
Aprobita.
1. Aprobo de la protokolo de la 28a de aŭgusto
Aprobita.
2. Investoj
Niaj investoj en akcia fonduso multe malkreskis dum la lasta monato.
Sed NEL ja havas ankaŭ aliajn monrimedojn: Ni havas monon en bankkonto,
NEL transprenis la kason de la malfondita Eldonejo Esperanto, kaj Oslo
E-klubo ŝuldas al ni proksimume 35 000 kr (post i.a. la tubista laboro
en la klubeja domo).
Ĉar do nur proksimume unu triono de nia mono estas investita en akciaj
fondusoj, la Estraro ne rekomendas vendi tion nun. La kasisto kaj la
cetera estraro daŭre havu dialogon pri la aktuala situacio.
3. Jarkalkulo kaj jarraporto
Ni finis la jarraporton kaj la jarkalkulon 2007 retpoŝte.
Ili aperis en Norvega Esperantisto n-ro 4/08.
4. Seminario
a) La ejo Linlab en la universitato estas rezervita por la
seminario. Se tie sufiĉos loko por ĉiuj partoprenantoj, la kotizo estos
150 kr. Se ne, povos esti necese trovi alian ejon, supozeble pli
multekostan.
b) Programo (enhavo kaj horoj) kaj finfina kotizo aperos ĉi
tie:
http://www.esperanto.no/nel/sem/sem2008/
5. LK2009
La bergena klubo planas aranĝi Landan Kongreson en Os en 2009, plej
verŝajne la 12an - 13an de junio.
Ni ĵus ricevis negativan respondon de la plej aktuala kongresejo en Os
(Kongshaug). La aliajn alternativojn pri komuna loĝejo kaj kongresejo
(Bjørnefjorden gjestetun, Solstrand Fjord Hotel) la bergena klubo taksas
tro multekostaj.
Kunvenejoj kaj festenejoj abundas, la problemo estas nur tranoktado en Os.
En la komunumo Os ne ekzistas tendumejoj aŭ kabanaj parkoj. La estraro do
taskigis al UL serĉi aliajn tranoktad-eblecojn en Os, privatajn aŭ
publikajn, tiel ke ni povos aranĝi la LK ofertante diversnivelajn
tranokteblecojn en disaj lokoj, sed en akceptebla distanco de la elektota
kunvenejo. La bergena klubo esperas povi oferti privatan transporton en Os
al ĉiuj kongresanoj.
6. Telefono en Esperantonia
Fortel ne plu ofertos larĝbendan telefonadon. Telio ofertas transpreni la
abonon.
NEL havas interretan konekton per la firmao Get, sed pro historiaj kialoj
nia abono formale estas en la nomo de persono. Jardar demandis al Get ĉu
organizo povas formale esti ilia kliento, kaj ĉu organizo povas aboni ĉe
ili telefonon. Respondoj ankoraŭ ne venis, sed se pozitivaj, tiu solvo
kostus malpli ol telefonabono ĉe Telio.
7. Eventualaĵoj
a) UL raportis, ke li havis sonĝon pri Esperantokurso sur la
kartonaj laktujoj de Tine. Eble NEL serĉu iun, kiu povos verki proponon
pri (unu-du partoj de) tia kurso kaj sendi ĝin al Tine por vidi, kiel ili
respondos?
Ni decidis nur pripensi la aferon; verŝajne neniu havas tempon kaj
kapablon verki tion nun.
b) Douglas Draper membriĝis en la ĵurnalista asocio de TEĴA kiel
redaktoro de Norvega Esperantisto. Ĉu NEL pagu la membrokotizo por li dum
li estas redaktoro?
Ni decidis prokrasti la decidon ĝis kiam la asocio decidos pri sia kotizo
por membreco. Nuntempe ĝi estas senpaga, laŭ ilia retpaĝoj.
La interkonsiliĝo daŭris de 1930h ĝis 2142h.
La venonta interkonsiliĝo okazos je la 23a de oktobro.
Raportis Ulf Lunde, sekr.
|