|
Estrara interkonsiliĝo de Norvega Esperantista
Ligo:
Ĵaŭdon la 28an de aŭgusto 2008 je 19:30, per Skype.
Protokolo.
(Aprobita de la estrara interkonsiliĝo la 25an de septembro 2008.)
Partoprenis:
Jardar E. Abrahamsen (JEA, en Trondheim),
Eli Fitjar (EF, en Bergen),
Ulf Lunde (UL, en Os),
Anne Karin Bondhus (AKB, en Stavanger),
Asbjørn Lindh (AL, en Oslo),
Ingebjørg Rambjør (IR, en Bergen),
Arne Olav Mjøen (AOM, en Trondheim).
0. Tagordo.
Aprobita.
1. Aprobo de la protokolo de la antaŭa interkonsiliĝo, la 5an de
junio.
Aprobita.
2. Investoj.
En julio ni movis parton de nia investo de unu fondaĵo al alia, laŭ
profesia konsilo. Poste la unua fondaĵo malkreskis tre multe, sed dank'
al tiu konsilo la valoro de niaj investoj falis malpli ol la ĝenerala
merkato.
3. La domluo en Oslo
La estraro aprobas la proponon de la kasisto pri praktika divido de la
novaj domlukostoj inter NEL kaj la Osloklubo (post la malfondiĝo de
Eldonejo Esperanto), sendita skribe al ambaŭ organizoj la 13an de
aŭgusto.
4. Jarkalkulo
a) La kasisto prezentis preskaŭ finan version. Ŝi dissendos la
finan version kiam ĝi pretas post proksimume semajno.
b) La kasisto subtenas la ideon malfondi la Studfondaĵon kaj la
Propagandan fondaĵon, ĉar administrado de tiuj kontoj signifas nenecesan
kromlaboron. La Estraro decidas sendi konkretan proponon pri tio al la
venontjara Landa Kunsido.
5. Jarraporto
Fina versio preskaŭ pretas.
Ankoraŭ mankas konkludo kaj kelkaj detaloj. Ni finos la reston per
retpoŝto.
6. Seminario
Ni elektis daton kaj lokon:
Dato: 13.12.2008.
Loko: Trondheim.
Temo: Interesaj faktoj pri herboj kaj aliaĵoj.
Ĝi estu seminario kiun oni povos sekvi per interreto kaj/aŭ telefono,
komenciĝante per lunĉo en restoracio kaj finiĝante per la Zamenhofa
festo de Grupo Esperantista de Trondheim. Ni rekomendas, ke gastontaj
eksterurbanoj mem mendu hotelon sufiĉe frue. Notico pri tio aperu en la
septembra numero de Norvega Esperantisto.
AL povos prezenti ion pri sana manĝado, sanigaj herboj, tipoj de kafo,
ktp. Sed ni verŝajne bezonos pli.
7. Eventualaĵoj
AL raportis pri bona progreso pri la renovigo de Esperantonia. Precipe
Cato Haugen faris grandegan laboron.
La interkonsiliĝo daŭris ĉ. 2 horojn.
La venonta interkonsiliĝo okazos en ĵaŭdo la 25a de septembro.
Raportis Ulf Lunde, sekr.
|