|
|
|
Protokolo de estrara interkonsiliĝo de la
Norvega Esperantista Ligo (Aprobita de la estrara interkonsiliĝo la 28an de aŭgusto.)
Partoprenis: 0. Tagordo Aprobita kun nur eta ŝanĝo. 1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo La sekretario prezentis malneton, kaj la estraro finredaktis ĝin. 2. Ekonomio La kasisto ne ĉeestis. 3. Publikigo de donacosumoj kaj donacantoj Okazis diskuto pri la publikigado de nomoj kaj sumoj en Norvega Esperantisto kiam NEL ricevas mondonacoj. Unu membro skribe petis de la estraro informojn pri niaj kutimoj rilate tion. La estraro ne povas dikti, kion skribu la redaktoro de la gazeto, sed la estraro sendis (kaj ĉiam sendu) ĉiujn informojn pri donacoj al la redakcio kaj ne malpermesas publikigon, krom se la donacantoj eksplike petis anonimecon. Ĉiuj donacantoj ricevu personan dankleteron. 4. Jarraporto/Jarkalkulo 2007 Jarraporto: La estraro estas kolektinta mankantajn informojn. Ni trairis ĉiujn restantajn punktojn, sed ankoraŭ (parte) mankas raportoj de kelkaj lokaj kluboj. Ni decidis ne sendi novan admonon al la restantaj kluboj pri tio. Jarkalkulo: Ne pretas. 5. Biblioteko en Hamar La biblioteko de Hamar stokas ĉ 50 bretometrojn da libroj kaj ĉ 65 bretometrojn da periodaĵoj por NEL, sed ŝatus liberigi la spacon tie. Eĉ sen la duoblaĵoj, almenaŭ 20-30 bretometroj de tio konsistas el konservindaj presaĵoj. En la kelo de Esperantonia estos loko por multaj el la presaĵoj se ni sukcesos translokigi la librojn de la malnova Eldonejo Esperanto al privataj hejmoj ktp. UL demandos (menciante i.a. Haldor Midthus) al la publika biblioteko de Os, ĉu ilin interesus transpreni la kolekton de libroj de Hamar, sed prefere kiel prunton, ne donacon. 6. Seminario 2008 Ni demandu al Asbjørn Lindh kaj eble Douglas Draper, ĉu ili volas prezenti iun temon, ekz-e la pac-movadon en kaj ekster la Esperanto-movado, kiel enkondukon aŭ prelegon dum seminario. 11. Eventualaĵoj
a) Kiu salutos la UK de Norvegio? b) La estraro klopodos fari novan eldonkvanton de la lernolibro de Jon Rømmesmo.
La interkonsiliĝo daŭris de 1930h ĝis 2156h. |