|
|
|
Protokolo de estrara interkonsiliĝo de la
Norvega Esperantista Ligo
Partoprenis: 0. Tagordo Aprobita 1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo Aprobita. 2. Ekonomio
Post la pasinta estrara interkonsiliĝo 3. Foreningen Norden Venis kotiz-fakturo de Foreningen Norden. Kiam NEL membriĝis tie, la espero estis iel enkonduki Esperanton en nordiaj rilatoj, precipe kun la landoj kie oni ne ĝenerale parolas skandinave. Tio eĉ pli aktualiĝis post la liberigo de la baltaj landoj. Tiu reformlaboro estas nerealisma en la nuna mondo, kaj NEL ankaŭ ne alimaniere profitas de la membreco. La kotizo ankaŭ altiĝis, kaj membreco nun kostas 500 kronojn jare. NEL malmembriĝu kaj liberigu la kotizan monon. 4. Monpeto Norges Sosiale Forum (NSF) estas en ekonomie malfacila situacio. Tial ili petas de NEL 2000 kronojn por helpi financi Globaliseringskonferansen 2008. Ankaŭ NEL estas en ekonomie malfacila situacio, kaj la petita sumo egalas al granda parto de nia propra averaĝa profito. Tial ni bedaŭrinde devas rifuzi la peton pri tiuj kromaj 2000 kronoj. 5. Studorganizo Douglas Draper reprezentis NEL-on en la jarkunveno de la studorganizo Populus. 6. Dana jubileo La prezitanton atingis saluto de membro kiu ĉeestis la centjaran jubileon de la Dana Esperanto-Asocio. Norvega Esperantista Ligo bedaŭras ke ĝi ne atentis pri la jubileo. Ni sendas al la danoj niajn varmajn kaj malfruajn salutojn. 7. Esperantonia. La domkomisiono nun aktivas. Oni ordigis en Esperantonia kaj farbis la murojn, tiel ke la ejo nun aspektas multe pli bone ol antaŭe. La domkomisiono havas multajn detalajn planojn pri la plua laboro. La estraro kun intereso studis la planojn, kiuj indikas multajn aferojn, i.a. ke oni volas renovigi la plankon post kelkaj jaroj. La estraro tamen pensas ke estus pli praktike fari tion nun, kiam la ejo estas sufiĉe malplena. Se la domkomisiono povas provizi laborfortojn, NEL pretas subvencii la materialon per 7 000 kronoj. 8. Pri la jarraporto kaj jarkalkulo 2007 La jarraporto dume ne pretas, sed dum la interkonsiliĝo la estraro laboris efike pri ĝi kaj decidis kiel kolekti la mankantajn informojn. Ĝi aperu en nia membrogazeto Norvega Esperantisto n-ro 4/08. Ankaŭ jarkalkulo por 2007 dume ne pretas. La kasisto bezonas tempon por trairi la kvitancojn. Ĝi aperos en NE n-ro 4. 9. Omaĝo al membro La estraro decidis provizore teni ĉi tiun punkton konfidenca. 10. Seminario 2008 Ni organizu unutagan seminarion en oktobro/novembro (samkiel en 2006). Pro tempomanko dum tiu ĉi estrara interkonsiliĝo ni prokrastas la detalojn al la venonta interkonsiliĝo. 11. Eventualaĵoj Neniuj.
La interkonsiliĝo daŭris de 1930h ĝis 2200, inkluzive de duonhoro kun
teĥnikaj problemoj en la komenco. |